Lidia Ligęza | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro1942 (1942-01-01) (83-jaraĝa) en Nowy Sącz | |
Lingvoj | Esperantovd | |
Ŝtataneco | Pollando![]() | |
Alma mater | Jagelona Universitato![]() | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto![]() | |
vd | Fonto:Vikidatumoj | |
Lidia LIGĘZA (naskiĝis en 1942 enNowy Sącz)pola esperantistino,filologo, poetino,tradukistino,verkistino de libroj en Esperanto.
Ŝi studis filologion ĉe laJagelona Universitato enKrakovo. En1991 ŝi magistriĝis pri historio de literaturo. Sian magistran laboraĵon "La folklora bazo deKlecht Polskich" (Slavaj Fabeloj) deBolesław Leśmian" ŝi publikigis en la scienca revuoPamiętnik Literacki. Ŝi ankaŭ estas aŭtoro de pluraj publikigitaj sciencaj disertaĵoj pri folkloro en la pola literaturo, inkl. pri la verko deTadeusz Nowak[1].
Ŝi laboris en la Filologia Fakultato de la Jagelona Universitato kiel asistantino de profesoro Kazimierz Wyka[2], kaj ekde1983, kiel vic-direktorino de la Muzeo deStanisław Wyspiański, filio de la Nacia Muzeo en Krakovo[3], okupiĝante pri la literatura kaj pentroarta verko de ĉi tiu elstara pola modernisto[4].
Lidia esperantistiĝis en1961. Kiel studento de la Jagelona Universitato, ŝi ĉeestis la Esperanto-lingvan kurson gviditan de prof.Mieczysław Sygarski. Ŝi instruis la internacian lingvon en altlernejaj kursoj kaj internaciaj feriadoj, i.a. dum la Vroclavaj Internaciaj Feriadoj "Ora Pola Aŭtuno" enMiędzygórze, organizita de laPola Esperanto-Asocio enVroclavo. Ŝi estis prezidantino de la Vojevodia Esperanto-Klubo ĉe la Krakova KulturdomoPałac pod Baranami (Palaco sub Ŝafoj).
Ĝis1983 ŝi estis redakciano de la revuoPola Esperantisto, kunlaborinte al ĝia kresko de kluba revuo al kultura interetna publikigaĵo[4].
De1987 ŝi estis lektorino de Esperanto en la Jagelona Universitato kaj Medicinista Akademio. Ŝi laboris ankaŭ kiel lekciantino en vintraj kaj someraj lernejoj por studentoj deKielce en Św. Katarzyna kaj por grandpolujaj studentoj enToruń.
En1991 Lidia akiris ĉe laAkademio Internacia de Sciencoj (AIS) enSan Marino la titolon de magistrino pri homsciencoj kaj poste ricevis titolon de docentino. Depost1995 ŝi estis ankaŭ profesorino de tiu akademio.
Ekde1996 ŝi estis prezidanto de Krakova Esperanto-Societo kaj kunredaktoro de la klubo bulteno"Apudvistula Bulteno" . Ŝi laboras kieldocento priEsperanto-literaturo en la postbakalaŭrajEsperantologiaj Studoj en laUniversitato Adam Mickiewicz en Poznano, sub gvido de prof.Ilona Koutna.
En2008–2010, ŝi kunlaboris kun la tradukistoTomasz Chmielik pri la eldonado de la sendependa kvaronjara revuo"Spegulo"[5].
Ŝi estas aŭtorino de kelkaj sciencaj publikaĵoj pri folkloro en la pola literaturo i.a. pri verko de Tadeusz Nowak, kaj pri modernismo en tiu sama beletro.
Ŝi tre abunde tradukis el lapola alEsperanto, turnante sian atenton al modernaj aŭtoroj kaj specialiĝante pri la nuntempa pola poezio[6]. Krome, ŝi aŭtoris kvar antologiojn kun infanliteraturo en Esperanto. La plej ŝatataj temoj de Lidia estas tre diversaj, de naturo ĝis homaj aferoj (morto, senespero, sekso...).
Ŝi estastradukistino al Esperanto, kaj specialiĝas pri la nuntempa pola poezio. Ŝi tradukis ĉirkaŭ 650 poemojn de elstaraj polaj nuntempaj poetoj, inkluzive deKonstanty Ildefons Gałczyński,Zbigniew Herbert,Stanisław Wyspiański kajWisława Szymborska[7].
"Pola Esperantisto" publikigis siajn artikolojn pri la laboro de famaj polaj verkistoj . En la prestiĝa serio "Oriento - Okcidento" n-ro 50 de Universala Esperanto-Aoscio, estis eldonita en 2015 granda volumo kun poemoj deWisława SzymborskaMi inventas la mondon (mi pensas la mondon), el kiu ŝi tradukis grandan parton al Esperanto. Ŝi ankaŭ esperantigis du teatraĵojn deWitkacy:En malgranda grandbieno (pole: W małym dworku) kajLa Ŝuistoj[4] (pole:Szewca). La ŝusitoj estas dramo en kiuWitkacy (Witkiewicz) prezentis bildon de la estonta socio, ankaŭ montrante siajn katastrofajn sentojn pri ĝi. La dramo estas anstataŭaĵo de la ideo de la verkisto pri la mekanizado de la socio kaj la posta kolapso de lacivilizo, ĝi estas kritiko derevolucio,kapitalismo,komunismo kajfaŝismo .