Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Licinio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je8 feb. 2020.
Licinio
romia imperiestro
Persona informo
NaskonomoValerius Licinianus Licinius
Naskiĝoĉ.250
en Felix Romuliana
Mortoĉ.325
en Tesaloniko
Mortis proMortpunoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perPendumoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortigita deKonstanteno la Grandavd
ReligioRomia religiovd
ŜtatanecoRoma regnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Edz(in)oFlavia Julia KonstantiaRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojLicinius II(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupopolitikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojromia imperiestro(308(Gregoria)–324(Gregoria))
senatano en la Antikva RomoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Licinio kaj sia filo, pentrita kun aŭreoloj, sur ora monero.

Flavio Galerio Valerio Liciniano Licinio (latine: Flavius Galerius Valerius Licinianus Licinius) (ĉ.250 -325) estisromia imperiestro el308 al324.

De malriĉa deveno elDacio, li naskiĝis en laSupra Moesio.Licinio akompanis sian amikon, nome la imperiestroKaio Galerio en lia kampanjo enPersio en297. Post la morto deFlavio Valerio Severo, Galerio donis al Licinio la titolonAugustus en Okcidento en la11-a de novembro de308 kaj respondecigis lin pri la provincojIlirio,Trakio, kajPanonio.

Post la morto de Galerio en majo de311, Licinio kunregis la tutan imperion kunMaksimino Daia. LaDardaneloj kaj laBosporo formis la landlimon.

En marto de313, li edziĝis alFlavia Julia Konstantia, duonfratino deKonstantino, enMediolanum (aktualeMilano). Tiam ili proklamis la famanEdikton de Milano, kiu redonis posedaĵojn al la komunumoj de kristanoj. Tiu edikto laŭleĝigiskristanismon, sed ne faris ĝin ankoraŭ oficiala religio de la imperio. La venontan monaton (30-a de aprilo), Licinio reagis al atakaj klopodoj fare de Maksimino, kaj venkis lin definitive en laBatalo de Ciralo. Li konsolidigis sian kontrolon en Oriento, dum Konstantino restis kiel suprema imperiestro en Okcidento.

En314 li apogis la insurekcion deBasiano kontraŭ Konstantino. Kiam tio diskoniĝis, ekisenlanda milito, en kiu Konstantino venkis en labatalo de Cibalae enPanonio (en la8-a de oktobro de316), kaj poste revenkis super Licinio du jarojn poste (post elektiValerio Valento kiel kunimperiestro) en la ebenaĵo deMardia (nome ankaŭCampus Ardiensis) enTrakio. La ŝajna reamikiĝo lasis Licinion kun Trakio,Malgranda Azio,Sirio kajEgipto (romia provinco), sed poste li aldonis nombrajn provincojn al la kontrolo de Konstantino.

En324 Konstantino, tentita de la "maljueco kaj nepopularaj malvirtoj" de Licinio, deklaris alian militon kontraŭ li kaj, malvenkinte super lia armeo en labatalo de Adrianopolo (3-a de julio de 324), kaptis lin ene de la muregoj deBizanco. La malvenko de la ŝiparmeo, teorie supera, de Licinio fare deKrispo (la plej aĝa filo de Konstantino) devigis lin retiriĝi alBitinio, kie labatalo de Krisopolo (en la18-a de septembro), estis lia fino kaj okazigis lian definitivan submetadon. Li estis enkarcerigita enTesaloniko sub ia tipo de enhejma arestado. Kiam li klopodis rekruti kelkajn barbarojn (necivitanojn) por formi armeon, Konstantino ordonis la murdon de Licinio kaj tiun de sia iama kunimperiestroMartiniano.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
v  d  r
Romiaj imperiestroj
Principato
(27 a.K – 235)
Krizo de la 3-a jarcento
(235-284)
Dominato
(284-395)
Okcident-Romia Imperio
(395-476)
Bizanca imperio
(395-1204)
Flavio Arkadio •Teodozio la 2-a •Marciano •Leono la 1-a la Traco •Leono la 2-a (Bizancio) •Zenono la 1-a •Basilisko •Anastazio la 1-a •Justino la 1-a •Justiniano la 1-a •Justino la 2-a •Tiberio la 2-a Konstantina •Maŭrico la 1-a •Focas •Heraklio •Konstanteno la 3-a •Heraklonas •Konstanto la 2-a •Konstanteno la 4-a •Justiniano la 2-a •Leontio la 2-a •Tiberio la 3-a •Filipiko •Anastazio la 2-a •Teodozio la 3-a •Leono la 3-a •Konstanteno la 5-a •Artabasdo •Leono la 4-a •Konstanteno la 6-a •Ireno •Nikeforo la 1-a •Staurakio •Mikaelo la 1-a •Leono la 5-a la Armena •Mikaelo la 2-a •Teofilo la 2-a •Mikaelo la 3-a •Bazilo la 1-a •Leo la 6-a •Aleksandro la 3-a •Konstanteno la 7-a •Romano la 1-a •Romano la 2-a •Nikeforo la 2-a •Johano la 1-a •Basilo la 2-a kajKonstanteno la 8-a •Zoe kunRomano la 3-a tiamMikaelo la 4-a tiamMikaelo la 5-a tiamKonstanteno la 9-a •Teodora •Mikaelo la 6-a •Isaako la 1-a Komnena •Konstanteno la 10-a •Romano la 4-a •Mikaelo la 7-a •Nikeforo la 3-a •Aleksio la 1-a •Johano la 2-a Komneno •Manuelo la 1-a Komneno •Aleksio la 2-a •Androniko la 1-a •Isaako la 2-a Angelo •Aleksio la 3-a •Aleksio la 4-a •Aleksio la 5-a
Nicea imperio
(1204-1261)
Bizanca imperio
(1261-1453)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Licinio&oldid=8524311"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp