Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Libro de Ester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
אֶסְתֵּר
skribita verko • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvohebrea lingvo
Eldonado
 
Partoj
• Esther 1
• Esther 2
• Esther 3
• Esther 4
• Esther 5
• Esther 6
• Esther 7
• Esther 8
• Esther 9
• Esther 10vd
 
Roluloj
Estero • Aĥaŝveroŝ • Hamano • Mordeĥajo • Bigtan kaj Tereŝ • Vaŝti • Zereŝ • dek filoj de Hamanovd
vdr

Libro de Ester (hebree:מגילת אסתר,megíllat Estér "volvaĵo de Ester") estas libro de laTanaĥo (laŭjudisma teologio) aŭ de laMalnova Testamento (laŭkristanisma teologio) en laBiblio. La libro rakontas pri tio, kiel judino de nomo Ester, kiu fariĝis reĝino enPersa imperio, savis sian popolon depogromo. La libro kaŭzigas la estiĝon de la juda festoPurimo.

Hebrea biblio
Tanaĥo
Leĝo de Moseo (Torah)
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de readmono
Profetaj libroj (Nevi'im)
Unuaj profetoj
• Josuo
• Juĝistoj
• 1-a libro de Samuel
• 2-a libro de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
Postaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Jeĥezkel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
La skribaĵoj (Ketuvim)
Poetaj libroj
• Psalmoj
• Proverboj
• Ijob
Kvin solenaj volvolibroj
• Alta kanto de Salomono
• Rut
• Plorkanto
• Predikanto (Kohelet)
• Ester
Historiaj libroj
• Daniel
• Ezra
• Neĥemja
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
Judisma portalo
Malnova Testamento
Pentateŭko
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de Readmono
Historiaj libroj
• Josuo
• Juĝistoj
• Rut
• 1-a de Samuel
• 2-a de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
• Ezra
• Neĥemja
• Ester
Saĝeco & Poetaro
• Ijob
• Psalmoj
• Proverboj
• Predikanto
• Alta Kanto de Salomono
Profetaj libroj
Grandaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Plorkanto
• Jeĥezkel
• Daniel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
vdr

Por la kristanoj la verkaĵo apartenas al la historiaj libroj de laMalnova Testamento kaj estas envicigita post laLibro de Judit.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomataKetuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenajvolvolibroj (ְּמגלותMegilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Oni do legis la libron de Ester kiel fest-etiologion en la festo dePurimo, kiu celebras la savadon de la hebrea popolo pro influo de reĝinoEster, adopta filino deMordeĥajo kaj edzino de reĝoAĥaŝveroŝo.

Aŭtoro

[redakti |redakti fonton]

Skribis ĝin nekonata aŭtoro ĉ. 300 a. K. en lahebrea lingvo. Oni tradukis ĝin al la greka en178 a. K., kaj pliampleksigis ĝin per aldonoj, kiuj do troviĝas nur en la grekaLXX kaj la latinaVg, sed ne en la hebrea biblio. Estas t. n.duakanonaj partojApokrifoj.

Enhavo kaj strukturo

[redakti |redakti fonton]

La libro similas al romano aŭ novelo kun fabelaj trajtoj sur historia fono (ĝi ekzemple citas lapersajnanalojn).

Jen ebla dispozicio:[1]

  • Mordeĥajo (duakanona aldono, Est 1a-m)
  • Ester reĝino (Est 1 - 2)
  • Atenco de Hamano kontraŭ la Judoj (Est 3, kun duakanona aldono)
  • Liberigo el la danĝero (Est 4 - 7, kun tri duakanonaj aldonoj)
  • La triumfo de la Judoj (Est 8 - 10, kun tri duakanonaj aldonoj)

Jen resumo de la enhavo:

Aert de Gelder (1685): Ester kaj Mordeĥaj

Kiam Aĥaŝveroŝo repudiis sian edzinonVaŝti pro malobeemo, oni serĉis alian belan knabinon anstataŭ ŝi. Inter la virgulinoj, venigitaj al la palaco, estisHadasa, nomata ankaŭ Ester, prizorgatino de Mordeĥajo, fakte filino de lia morta onklo. Mordeĥajo konsilis, ke ŝi ne malkaŝu sian judecon kaj la reĝo elektis ŝin kiel sian edzinon. Tiutempe du korteganoj planis atencon kontraŭ la reĝo. Mordeĥajo eksciis tion, informis Ester kaj tiu la reĝon.Post certa tempo la reĝo eminentigisHamanon kaj altigis lin super ĉiuj princoj kaj servantoj, kiuj antaŭ Hamano ĵetis sin vizaĝaltere. Nur Mordeĥajo rifuzis tion fari. Hamano ekkoleris kontraŭ la juda popolo, kalumniis ĝin antaŭ la reĝo kaj atingis permeson ekstermi ĝin en unu tago samtempe en la tuta regno.

Konrad Witz (ĉ. 1435): Ester antaŭ Aĥaŝveroŝ

Kvankam estis malpermesite iri al la reĝo nevokite, Ester vizitis lin, kaj ŝi trovis favoron. Dum festeno la reĝo ordonis al ŝi eldiri sian deziron, kaj ŝi petis savadon por sia popolo. La reĝo, informiĝinte pri la meritoj de Mordeĥajo, plenumis ŝian deziron, pendigis Hamanon kaj revokis la leterojn pri la ekstermo de la Judoj. Poste Ester kun Mordeĥajo elpetis de la reĝo la permeson, ke en la sama tago, kiam ili estu pereontaj, la judoj povu ekstermi siajn malamikojn. Ili mortigis sepdek mil homojn, sed la havaĵon ili ne tuŝis.

Efiko

[redakti |redakti fonton]

La libro inspiris alLion Feuchtwanger ideon pri la fama romanoJudino de Toledo, kiu okazas en la12-a jarcento kaj rakontas pri amo de la hispana reĝo kaj bela juda konkubino.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kajKELI (ed.):Biblio, eldonejoKAVA-PECH,Dobřichovice (Praha)2006,ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germanaEinheitsübersetzung.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Biblio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBiblio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
v  d  r
Malnova Testamento
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Libro_de_Ester&oldid=8326504"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp