Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Libro

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je14 jun. 2024.
Ĉi tiu artikolo temas pri aro de paĝoj kun teksto. Por matematika termino rigardu la paĝonLibro (grafeteorio).
libroj.
Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio.

Libro estas aro de folioj depapero,pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kielbitlibro,cifereca libro aŭ, kiel neologismo,e-libro.

Laŭ la difino deUnesko por statistikaj celojlibro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj[1]. Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomasbroŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado).

Enbibliotekscienco, libron oni nomasmonografio por distingi ĝin de seriajeldonaĵoj kielrevuoj,gazetoj, aŭĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭbibliofilo.

Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estaslibrovendejo. Libroj povas ankaŭ esti pruntitaj elbibliotekoj.Google ĉirkaŭkalkulis je 2010, proksimume 130,000,000 unikajn titolojn publikigitajn ĝis tiam.[2] En kelkaj pli riĉaj landoj, presitaj libroj estas malfermante paŝon al la uzado deciferecaj libroj,[3] kvankam la vendado de tiaj ciferecaj libroj malpliiĝis dum la unua duono de 2015.[4]

Historio

[redakti |redakti fonton]
Volvolibro.

La buŝa rakonto (perbuŝo,tradicio,onidiro) estas la plej malnova peranto de mesaĝoj kaj rakontoj. Kiamskribsistemoj estiĝis enpracivilizacioj, oni uzis multajn materialojn por registri la skribaĵojn, kiel, ekzempleargilajn tabulojnpergamenajnvolvolibrojn kiel, ekzemple, en labiblioteko de Aleksandrio.

La historio de libro intime dependis de la historio de skribmaterialo. Antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj, enĈinio kajKoreio oni komence skribis surarboŝeloj, kiel faris ankaŭ la unuajromanoj (la vorto "libro" venas el lalatinaliber, kiu signifas etimologie "arboŝelon"), poste sur specialaj membranoj de iuj arboj, inter la trunko kaj la ŝelo mem. Ankaŭ en antikva tempo, en Egiptio, oni produktispapiruson el lapapiruscipero. Ĉi tiun oni konservis en formo de rulaĵoj, ĝis 20 metrojn longaj.Hindoj skribis sur palmfolioj;Majaoj kajAztekoj sur arboŝeloj kajligno; ĉinoj evoluis alsilko;romianoj sur lignopecoj kovritaj pervakso, kvankam ankaŭ importis papiruson de Egipto.Pergamenojn (el "Pergamo", azia urbo) oni ekuzis enAzio, poste enGrekio kajRomio, en formo de plurmetraj rulaĵoj faritaj elhaŭto deŝafoj,kaprojbovidoj.

Volvolibroj poste laŭgrade eluziĝis favore al lakodekso, libro bindita enhavantepaĝojn kaj spinon, nome la formo de la plejparto de nuntempaj libroj. La kodekso estis inventita en unu el la unuaj jarcentoj. Kelkaj diris, keJulio Cezaro inventis la unuan kodekson dum laGaŭlaj Militoj, fakte en la tempo de laromia imperiestroAŭgusto Cezaro (63 a.K.-14 p.K.) oni komencis kudri pergamenojn en rektangula formato kaj aperis la unuaj libroj iom similaj al la modernaj – sed grandaj kaj tre maldelikataj, nomatajkodeksoj. Tiel estis publikigita "Eneado", deVergilio. En laMezepoko en Eŭropo la libroj restis ĉefe enmonaĥejoj, unu el kies plej gravaj funkcioj estis precize konservi librojn, ĝis tiam nepaperaj kaj skribitaj mane. Tiel la biblioteko estis nepra ejo en monaĥejoj; vidu ekzemple ties funkciadon en lahistoria romano deUmberto Eco nomeLa nomo de la rozo. Ekde tiam unu el plej disvastigataj libroj estis la jud-kristanaBiblio, kies nomo fakte signifas en lagrekala librojn.

Biblio de Gutenberg
La Nobla Korano, tipa ekzemplero derigidkovrila libro

En la7-a jarcento, ĉinoj jam estis evoluigintajpaperon kajMarko Polo (12541323), (aŭ lajudoj kajmahometanoj) enkondukis ĝin enEŭropon. Komence, papero estis produktita el ĉifoneroj eltolo, kaj estis akceptita kun malbonvolo, ĉar ĝi estis malpli fortika ol pergameno kaj… krome estis produkto alportita fare de mahometanoj, kio rezultis iel malakceptebla ce la kristana Eŭropo. Tial oni komence uzis ĝin nur por malpli dignaj aferoj (leteroj,malnetoj,kontado,pakado). La farado de tiatolpapero postulis grandan kvanton da puraakvo kaj senkolorigitaj ŝtoferoj.

Iom posteJohannes Gutenberg (13951458) inventistipografion, komence per lignaj, poste per plumbajtipoj. Ankaŭĉinoj produktis skribaĵon per moveblaj tipoj, sed per alia sistemo, tre malsimila al de Gutenberg. Fabrikado de papero fariĝis tre profitdona. Kaj tiam aperis la unuaj libroj kun aspekto simila al tiu, kiun oni konas ĝis nun. Tiujn unuajn librojn oni nomas "inkunabloj" (latine "incunabulum" = "lulilo"). Plej fama kaj valora estas laBiblio de Gutenberg, nomata "B-42": 1282 paĝoj kun po du 42-liniajkolumnoj, laVulgato, presita per gotikaj literoj. Komencliteroj estis arte desegnitaj kaj la tuto estis perfekta – la unua eldono el centekzempleroj. Tamen, centoj da eldonoj de aliaj verkoj disvastiĝis tiam en Eŭropo, prireligio,medicino (inkluzive deĥirurgio),matematiko,geometrio,beletro. Granda furoraĵo en Barcelono, en1493, estis la "Letero de Kristoforo Kolumbo", pri eltrovo de novaj insuloj, kiu aperis en 12 eldonoj dum 12 monatoj.

En la 18-a jarcento aperis la unuaj maŝinoj por rapida, multnombra reproduktado de libroj, kio koincidis kun la unuajromanoj, en multmilaj eldonoj, kaj tuj poste lagazetoj. Papero eltolaĵoj fariĝis tiam tro multekosta kaj oni evoluis al papero ellignopasto, kiel ĝis nun, sed ĉi tiu lasta ne estas tiel fortika, rezista kaj daŭra.

Tipoj de libroj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ enhavo

[redakti |redakti fonton]
Polajromanoj enlibrovendejo.

Ofta separo laŭ enhavo estas de libroj defikcio kaj denefikcio. Tiu simpla separeblo povas troviĝi en plejkolektoj,bibliotekoj, kajlibrovendejoj.

Fikcio

[redakti |redakti fonton]

Multaj el la libroj publikigitaj nuntempe estas fikcio, en la senco ke ili enhavas - parte aŭ komplete neveraĵojn. Historie, paperproduktado estis konsiderata tro multekosta por esti uzata pordistro kaj oni preferis librigi sciencajn tekstojn dumliteraturo tre ofte estis disvastigita perparole; kompreneble religiaj tekstoj ne estis konsiderataj fikcio. Plialtigo de ĝeneralalegoscio kajpresarta teknologio kondukis al pliiganta publikigo de libroj por diversaj celoj por distro, klerigado, religiaj kaj alegoriaj sociaj komentarioj ktp. Plej fikciaj libroj estis aldone kategoriigitaj laŭĝenro.

En la moderna epokoromano estas la plej ofta formo de fikcia libro. Romaoj estas historioj aŭ rakontoj kiuj tipe enhavas kaj montrasintrigon,etoson,temojn kajrolulojn; vidu ekzemple ĉeDon Kiĥoto oni havas intrigon (veturo de aventuristo kaj luktaj epizaodoj), etoso (la geografia kaj historia loĝantaro kaj pejzaĝo deManĉo), temojn (kontrasto inter fikcio kaj realo, kritiko de specifa ĝenro de romanoj) kaj rolulojn, ĉefe Kiĥoto kaj Sanĉo. Historioj kaj rakonta literaturo ne estas limigitaj al ajna temo; romano povas esti kaprica, serioza aŭpolemika. La romano havis enorman efikon sur lamerkato de distro kajeldonado.[5]Novelo estas termino foje uzata por fikciaprozo tipe inter 17,500 kaj 40,000 vortoj, kajnoveleto inter 7,500 kaj 17,500.Rakonto povas havi ajnan longon ĝis 10,000 vortoj, sed tiu vortolongoj varias, ĉefe depende el la diversaj lingvoj, kulturoj kaj tradicioj.

Aliaj ĉefaj literaturaj ĝenroj estas poezio kajteatro.Poezio disvastiĝis ĉefe en precizaj artepokoj, kiajbaroko,romantismo, modernismo ktp., tamen lastatempe la malgrando de la poeziaĵoj permesas facilan disvastigon pere de aliaj formatoj, kiajgazetoj,interreto,blogoj ktp. La normala montro de la teatra teksto estas la propra ludo de lateatraĵo, do ne estas (kaj apenaŭ estis iam) ampleksa merkato por la vendado de tiaj tekstoj, kaj tiele tiuj libroj maloftas.

Bildstriaj librojgrafikaj noveloj estas libroj en kiuj la historio estas ilustraciita (bildigita). La roluloj kaj rakontistoj uzas parolvezikojn por esprimi parolan aŭ preskaŭparolan lingvaĵon. En diversaj sociaj tavoloj tia fikcia libraro estas populara, ekzemple por partikularaj aŭtoroj, roluloj (Tinĉjo,Asterikso), lajapanamangao ktp.

Nefikcio

[redakti |redakti fonton]
Paĝo elvortaro.

En biblioteko,referencverko estas ĝenerala tipo de nefikcia libro kiu havigas informaron male al rakontado de historio, eseo, komentario, aŭ alia maniero elteni vidpunkton.Almanako estas tre ĝenerala referenclibro, kutime nur unuvoluma, kun listoj de datumoj kaj informeroj pri multaj temoj.Enciklopedio estas libro aŭ serio de libroj desegnitaj por enhavi pli profundajn artikolojn pri multaj temoj. Libro kiu listigasvortojn, tiesetimologion, signifojn, kaj alian informon estas nomatajvortaroj. Libro kiu estas kolekto demapoj estasatlaso. Pli specifa referenclibro kun tabeloj aŭ listoj de datumoj kaj informaro pri difinita temo, ofte intencita por profesia uzado, estas ofte nomatamanlibro. Libroj kiuj klopodas listigi referencojn kaj resumojn en difinita larĝa areo aŭ fako estas nomatajenhavtabelarojindeksoj, kiaj ĉeEngineering Index, aŭresumaroj kiaj kemiaj aŭ biologiaj resumaroj.

Atlaso.

Libroj kun teknika informaro pri kiel fari ion aŭ pri kiel uzi ekiperon estas nomatajinstrukcilibroj. Aliaj popularaj libroj rilataj estaskielaĵoj,kuirlibroj kaj hejmlibroj.

Studentoj tipe arigas kaj portaslegolibrojn kajlernolibrojn por studaj celoj. Lernantoj debazlernejoj ofte uzaslaborlibrojn, kiuj estas publikigitaj kun spacoj aŭ blankaĵoj plenigotaj de la lernantoj kiel ekzerco por la studo aŭhejmlaboro. Enusonaj altlernejoj, estas ofta ĉe studentoj fari ekzamenon uzante bluajn ekzamenlibrojn.

Paĝo elnotlibro uzita por manverkitataglibro.

Estas granda serio de libroj kiuj estas faritaj nur por skribi privatajn ideojn, notojn, kaj rakontojn. Tiuj libroj estis rare publikigitaj kaj estas tipe detruitaj aŭ restis private.Notlibroj estas blankaj paperoj skribotaj fare de la uzanto. Tamen tiuj notlibroj, foje kieltaglibroj, estas unu el la antaŭaĵoj de la nuntempe tiom popularajblogoj deinterreto.

Studentoj kajverkistoj ofte uzas ilin por skribi tujajn notojn.Sciencistoj kaj aliaj esploristoj uzas laboratoriajn aŭ esplorajn notlibrojn por registri siajn notojn. Tio estas nepre necesa ĉe kampaj esploristoj kiel geografoj, zoologoj, botanikistoj ktp. Esploristoj ofte uzas provizorajn bindadojn kiuj permesu turnon de paĝoj.

Telefonlibro, kun negoca kaj adresa listaroj.

Adreslibroj,telefonlibroj, kaj libroj porkalendaro/rendevuoj estas ofte uzataj ĉiutage por registri rendevuojn, kunvenojn kaj personajnkontaktinformerojn. Tiaj libroj estas lastatempe tre anstataŭataj per ciferecaj aparataroj ĉekomputiloj,poŝtelefonoj ktp.

Libroj por registri periodajn notojn de la uzanto, kiaj taga informaro pri labortago, estas nomatajloglibroj aŭ simple blogo. Simila libro por verki la ĉiutagajn privatajn personajn eventojn, informojn, kaj ideojn de la uzanto estas nomatataglibro. Ĝi estas alia el la antaŭaĵoj de la popularaj interretaj blogoj.

Negocoj uzaskontolibrojn kiaj taglibroj kaj kalkul-libroj por registri la financajn datumojn en praktika maniero nomitaLibrotenado.

Aliaj tipoj

[redakti |redakti fonton]
Himnaro Jistebnice, ĉeĥa manverkita himnaro el ĉirkaŭ 1430.

Estas kelkaj aliaj tipoj de libroj kiuj ne troviĝas ofte laŭ tiu sistemo.Albumoj estas libroj por teni grupon de aĵoj apartenantaj al partikulara temo, kiaj serio defotoj, kartokolektoj, kaj diversaj memoraĵoj. Ofta ekzemplo estaspoŝtmarkalbumoj, kiuj estas uzataj de multaj kolektantoj aŭ hobiuloj por protekti kaj organizi siajn kolektojn depoŝtmarkoj. Tiaj albumoj estas ofte faritaj uzante removeblajn plastopaĝojn tenitajn ene de ringobindilo aŭ per alia simila sistemo. Lastatempe kiam estas sufiĉe facile kolekti ĉiujn poŝtmarkojn de difinita jaro, la koncernajpoŝtoservoj ofte eldonas poŝtmarkalbumojn kun loko kaj klarigo por ĉiu poŝtmarko kaj jam temas pri papera normala libro kun nemoveblaj paĝoj, do pli libreca albumo.

Bildolibroj estas libroj por infanoj kun malmulta teksto kaj bildoj ĉe ĉiu paĝo. Ofte tiuj libroj celas geinfanojn kiuj ankoraŭ ne legoscias kaj estas gepatroj aŭ zorgantoj kiuj legas por ili.

Himnaroj estas libroj kun kolektoj demuzikajhimnoj kiuj povas tipe troviĝi ĉepreĝejoj.PreĝolibroMisalo estas libroj kiuj enhavas verkitajnpreĝojn kaj estas ofte uzataj demonaĥoj,monaĥinoj, kaj aliaj religiaj sekvantoj aŭklerikoj.

Turnolibro aŭ frapolibro estas libro kun serio debildoj kiuj varias nur iomete laŭgrade el unu paĝo al la venonta, tiele ke kiam la paĝoj estas turnitaj rapidege, la bildoj ŝajnasanimacii per ŝajnigo de movo aŭ de ioma alia ŝanĝo.

Laŭ fizika formato

[redakti |redakti fonton]
Rigidkovrilaj libroj.
Molkovrilaj libroj.

Rigidkovrilaj libroj havas rigidan bindadon.Molkovrilaj libroj aŭ poŝlibroj havas pli malmultekostan, flekseblajn, mildajn kovrilojn kiuj tendencas esti malpli daŭraj. Alternativo al poŝlibro estas la brila kovrilo, alimaniere konata kiel polvokovrilo, trovita ĉe gazetoj, kaj bildstriaj libroj. Spiralbinditaj libroj estas binditaj per spiraloj faritaj el metalo aŭ plasto. Ekzemploj de spiralbinditaj libroj estas lernolibroj por instruistoj kaj enigmolibroj (krucvortenigmoj,sudokoj ktp).

Memeldonado estas procezo por produkti antaŭ-presitaj libroj, gazetoj, kaj ĵurnaloj aĉeteblaj rekte de la leganto aŭ uzanto. Eldonistoj povas produkti malalt-kostajn, antaŭ-publikajn kopiojn konataj kiel 'gale-provaĵo' por reklamaj celoj, kiaj generi reviziojn antaŭ publikigo. Galeprovaĵoj estas kutime faritaj tiom malmultekoste kiom eblas, ĉar ili ne estas intence vendotaj.

Ekzemple

[redakti |redakti fonton]

Bibliotekoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBiblioteko.

LaŭPIVbiblioteko estas

  • Kolekto de libroj aŭmanuskriptoj, posedataj de unu persono aŭ institucio.
  • Ĉambrodomo, kie oni konservas tian kolekton.
  • Bretaroŝranko por ordigi librojn.
  • Serio de libroj eldonitaj de unu sama eldonisto en sama prezentado kaj pri similaj temoj.[6]
Celsa Biblioteko estis konstruita en la jaro 135 kaj povis gastigi ĉirkaŭ 12,000 rulaĵojn (volvolibrojn).

Privataj aŭ personaj bibliotekoj estis formataj de nefikciaj kaj de fikciaj libroj, (male al la ŝtataj aŭ instituciaj registroj tenitaj enarkivoj) unuafoje aperis enklasika Grekio. En la antikva mondo la elteno debiblioteko estis malkutima (sed ne nure) privilegio de riĉa individuo. Tiuj bibliotekoj povis esti ĉu privataj aŭ publikaj, t.e. por personoj kiuj estus interesataj uzi ilin. La diferenco el modernapublika biblioteko kuŝas en la fakto ke ili estis kutime ne financataj per publikaj fondusrimedoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en la urbo Romo fine de la 3a jarcento estis ĉirkaŭ 30 publikaj bibliotekoj. Publikaj bibliotekoj ekzistis ankaŭ en aliaj urboj de antikvaMediteranea regiono (ekzemple, laBiblioteko de Aleksandrio).[7] Poste, en la Mezepoko, ankaŭ monaĥejoj kaj universitatoj havis bibliotekojn kiuj povus esti alireblaj al la ĝenerala publiko. Tipe ne la tuta kolekto estis disponebla al la publiko, la libroj ne estis prunteblaj kaj ofte estis ĉenligitaj al legobudoj por eviti ŝtelojn. En la Mezepoko en Eŭropo la libroj restis ĉefe enmonaĥejoj, unu el kies plej gravaj funkcioj estis precize konservi librojn, ĝis tiam nepaperaj kaj skribitaj mane. Tiele la biblioteko estis nepra ejo el monaĥejoj; vidu ekzemple ties funkciadon en la historia romano deUmberto Eco nomeIl nome della rosa.

Privata biblioteko de Charles Edward Brock.

La komenco de la moderna publika biblioteko startas ĉirkaŭ la 15a jarcento kiam individuoj ekdonacis librojn al la urboj.[8] La kresko de la sistemo de lapublika biblioteko en Usono ekis en la fino de la 19a jarcento kaj estis grandkvante helpita de donacoj elAndrew Carnegie. Tio montris la separon de sociaj klasoj en la socio: malriĉuloj aŭ mezklasuloj devis aliri al plej libroj pere publika biblioteko aŭ pere de aliaj rimedoj, dum la riĉulo povis haviprivatan bibliotekon konstruita en siaj hejmoj. En Usono la informoReport of the Trustees de la Bostona Publika Biblioteko de 1852 establis la justigon por la publika biblioteko kiel institucio financita per impostado intencanta etendi la edukajn oportunojn kaj havigi ĝeneralan kulturon.[9]

La alveno de lapoŝlibroj en la 20a jarcento kondukis al eksplodo de popularaj publikigaĵoj. Poŝlibroj faris libroposedon atingebla por multaj personoj. Poŝlibroj ofte estas verkoj el ĝenroj kiuj estis antaŭe publikigitaj ĉefe enpulpaj magazinoj. Kiel rezulto de la malalta kosto de tiaj libroj kaj la etendo de librejoj plenigitaj je ili (aldone al la kreado de pli malgranda merkato de tre malmultekostaj uzitaj poŝlibroj) posedi privatan bibliotekon ĉesis esti statusa simbolo por nur riĉuloj.

Identigo kaj klasifiko

[redakti |redakti fonton]

Dum la 20a jarcento,bibliotekistoj okupiĝis pri lasi registron de tiom multaj libroj kiuj estis aldonitaj ĉiujare al laGutenberga Galaksio. Pere de tutmonda societo nomataInternacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (IFBAI), ili aranĝis serion de iloj kiaj laInternacia Normiga Bibliografia Priskribo (INBP aŭ internacie ISBD).

ISBN kunstrikodo.

Ĉiu libro estas specifigita deInternacia Normiga Libronumero (INL) aŭ en angla internacieInternational Standard Book Number, aŭISBN, kiu kongruas ankaŭ kun la vortumadoInternacia Sistema Bibliografia Numero, kiu estas unika por ĉiu eldono de ĉiu libro produktita de publikigantoj, tutmonde. Ĝi estas administrata de ISBN Societo. Ĉiu ISBN havas kvar partojn: la unua parto estas la landokodo, la dua la kodo de lapublikiganto, kaj la tria la titolkodo. La lasta parto estaskontrolkodo, kaj povas havi valorojn el 0–9 kaj X (10). LaEANstrekokodaj nombroj por libroj estas derivaj el la ISBN per enmeto de prefikso 978, porLibrolando, kaj kalkulas novan kodonumeron.

Komercaj publikigantoj en industriigitaj landoj ĝenerale atribuas ISBNojn al siaj libroj, por le aĉetantoj povu certigi, ke la ISBN estas parto de totala internacia sistemo, sen escepto. Tamen, multaj registaraj publikigantoj, kaj en industriigitaj landoj same kiel en disvolviĝantaj landoj, ne tute partoprenas en la ISBNa sistemo, kaj publikigas librojn kiuj ne havas ISBNojn.

Granda aŭ publika kolekto postulaskatalogon. "Kodonumeroj" rilatigas la librojn al la katalogo, kaj determinas ties lokojn sur la bretoj. Kodonumeroj estas bazatai sur sistemo debiblioteka klasifiko. La Kodonumero estas lokigita sur la dorso de la libro, normale je mallonga distanco el la supro, kaj ene de la libro, plej ofte ĉe la unuaj aŭ lastaj paĝoj.

Instituciaj aŭ naciaj normigoj, kiajANSI/NISO Z39.41 - 1997, establas la ĝustan vojon por meti la informon (kia latitolo, aŭ la nomo de la aŭtoro) sur librodorsoj, kaj sur "breteblaj" librecaj objektoj, kiaj ujoj porDVDoj,videobendoj kajprogramaro.

Libroj sur bretoj de biblioteko kunlibroapogiloj, kaj kodonumeroj videblaj sur la librodorsoj.

Unu el plej fruaj kaj plej amplekse konataj sistemoj katalogi librojn estas laDewey Dekuma Sistemo. Alia amplekse konata sistemo estas laKongresbiblioteka Klasifiko. Ambaŭ sistemoj estas tendencaj al subjektoj kiuj estas bone reprezentataj en usonaj bibliotekoj kiam ili estis disvolvigitaj, kaj de tie havas problemojn zorgi pri la novaj objektoj, kiajkomputiko, aŭ objektoj rilataj al aliaj kulturoj.

Informaro pri libroj kaj aŭtoroj povas esti stokita en datumbazoj kiaj retaj bibliografiaj datumbazoj pri libroj de ĝenerala intereso.

Meta-datenoj pri libro povas inkludi ties ISBN aŭ alian klasifikan numeron (vidu supre), la nomojn de kontribuantoj (aŭtoro, eldonisto, ilustraciisto) kaj eldonejo aŭ alia publikiganto, ties daton kaj grandon, kaj la lingvon de la teksto.

Klasifikaj sistemoj

[redakti |redakti fonton]

Librokolektado

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLibrokolektado.

Librokolektado estas lakolektado de libroj, inklude serĉadon, lokigadon, akiradon, organizadon, katalogadon, montradon, stokadon, kaj eltenadon de ajnaj libroj interesaj por preciza individua kolektanto. Amo al libroj estas bibliofilio, kaj iu kiu amas posedi, admiri, kaj kolekti librojn estasbibliofilo.

Uzoj

[redakti |redakti fonton]
Manpentrita kovrilpaĝo deBlake porSongs of Innocence and of Experience. Tiu versio de la kovrilpaĝo estas el Kopio Z nuntempe tenita de laKongresa Biblioteko.[10]

Krom la ĉefaj celoj legi ilin, libroj estas uzataj ankaŭ por aliaj intencoj, kiaj la jenaj:

  • Libro povas estiartaĵo, nome peco de arto; tio estas foje konata kielartista libro.
  • Libro povas esti taksataj de leganto aŭ de profesia verkisto por kreilibrorevizio.
  • Libro povas esti legata de grupo de personoj kiel bazo por aperigi societan aŭ akademian studadon, kiel ĉe legoklubo.
  • Libro povas esti studita de studentoj kiel objekto de verkado kaj analizo en la formo de librinformo.
  • Libroj estas foje uzataj pro sia ekstera aspekto porornami ĉambron, kiel ĉestudejo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Laŭ laRecommendation concerning the International Standardization of Statistics Relating to Book Production and Periodicals, 19a de Novembro 1964 de Unesko: "A book is a non-periodical printed publication of at least 49 pages, exclusive of the cover pages, published in the country and made available to the public". Germane ekzemple ĉeBuchmarkt-CollegeArkivigite je 2012-11-27 per la retarkivoWayback Machine.
  2. Books of the world, stand up and be counted! All 129,864,880 of you.. Inside Google Books (5a de Aŭgusto 2010). Alirita 2010-08-15 . “After we exclude serials, we can finally count all the books in the world. There are 129,864,880 of them. At least until Sunday.”.
  3. Curtis, George. (2011)The Law of Cybercrimes and Their Investigations, p. 161.
  4. The Plot Twist: E-Book Sales Slip, and Print Is Far From Dead. The New York Times (22a de Septembro 2015). Alirita 2015-10-08 .
  5. Edwin Mcdowell. "The Media Business; Publishers Worry After Fiction Sales Weaken", New York Times, 30a de Oktobro 1989. Kontrolita 2008-01-25.
  6. PIV,SAT,Parizo, 2002, paĝo 154.
  7. Miriam A. Drake,Encyclopedia of Library and Information Science (Marcel Dekker, 2003), "Public Libraries, History".
  8. Miriam A. Drake,Encyclopedia of Library, "Public Libraries, History".
  9. McCook, Kathleen de la Peña (2011),Introduction to Public Librarianship, 2nd ed., p. 23 New York, Neal-Schuman.
  10. Songs of Innocence and of Experience, copy Z, object 1 (Bentley 1, Erdman 1, Keynes 1) "General Title Page". William Blake Archive. Alirita 26a de Septembro, 2013 .

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Barbier, Frédéric (2005). Historia del libro. Madrid: Alianza Editorial.ISBN 84-206-7755-8.
  • Buringh, Eltjo; van Zanden, Jan Luiten (2009). «Charting the “Rise of the West”: Manuscripts and Printed Books in Europe, A Long-Term Perspective from the Sixth through Eighteenth Centuries». The Journal of Economic History. Vol. 69, No. 2.
  • Castillo, Antonio (2005). Historia mínima del libro y la lectura. Madrid: Siete Mares.ISBN 84-933012-5-6.
  • Chivelet Villarruel, Mercedes (2003). Historia del libro. Boadilla del Monte: Acento Editorial.ISBN 84-483-0738-0.
  • Dahl, Svend (1999). Historia del libro. Madrid: Alianza Editorial.ISBN 84-206-6728-5. Eble represo de Dahl, Svend (1997). Historia del libro. Barcelona: Ediciones Altaya.ISBN 84-487-0908-X.
  • Díaz-Plaja, Aurora (2005). Pequeña historia del libro. Barcelona: Editorial Mediterrània.ISBN 84-8334-642-7.
  • Escolar Sobrino, Hipólito (1994). De los incunables al siglo XVIII: historia ilustrada del libro español. Madrid: Fundación Germán Sánchez Ruipérez.ISBN 84-86168-91-0.
  • —; Carrión Gútiez, Manuel (1996). Los manuscritos : historia ilustrada del libro español. Madrid: Fundación Germán Sánchez Ruipérez.ISBN 84-86168-77-5.
  • — (2004). Manual de historia del libro. Madrid: Gredos.ISBN 84-249-2263-8.
  • IliN, Martín. Historia del Libro. México: Ediciones Quinto sol.ISBN 968-337-001-0
  • Martín Abad, Julián (2004). Los libros impresos antiguos. Valladolid: Universidad de Valladolid.ISBN 84-8448-279-0.
  • Martínez de Sousa, José (1999). Pequeña historia del libro. Gijón: Trea Ediciones.ISBN 84-95178-50-8.
  • — (2005). Manual de edición y autoedición. Madrid: Ediciones Pirámide.ISBN 84-368-1931-4.
  • Millares Carlo, Agustín (1993). Introducción a la historia del libro y de las bibliotecas. Madrid: Fondo de Cultura Económica.ISBN 84-375-0371-X.
  • Thiollet, Jean-Pierre (2005). Je m'appelle Byblos. Parizo: H & D.ISBN 2 914 266 04 9.
  • Joachim Elias Zender (Eld.): Lexikon Buch, Druck, Papier. Haupt, Bern 2008,ISBN 978-3-258-07370-5.
  • Helmut Hiller, Stephan Füssel: Wörterbuch des Buches. 7. Auflage. Klostermann, Frankfurt am Main 2006,ISBN 3-465-03495-3.
  • Ursula Rautenberg (Eld.): Reclams Sachlexikon des Buches. Reclam, Stuttgart 2003,ISBN 3-15-010520-X.
  • Fritz Funke: Buchkunde. Die historische Entwicklung des Buches von der Keilschrift bis zur Gegenwart. VMA-Verlag, Wiesbaden 2006,ISBN 3-928127-95-0.
  • Hans-Peter Geh: Zur Geschichte des Buches in Deutschland (1450–1900) und zu ihrer Dokumentation.[1] Alirita la 11an de Decembro 1995.
  • Marion Janzin, Joachim Güntner: Das Buch vom Buch. 5000 Jahre Buchgeschichte. 3. Auflage. Schlüter, Hannover 2007,ISBN 978-3-89993-805-0.

Esperantaj eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Foto de libro publikigita en 1866
    Foto de libro publikigita en 1866
  • Historiaj manuskriptoj ĉe la biblioteko de la Merton Altlernejo en Oksfordo.
    Historiaj manuskriptoj ĉe la biblioteko de la Merton Altlernejo enOksfordo.
  • Titolpaĝo de la unua eldono de la Segunda parte del ingenioso caballero don Quijote de la Mancha, Madrid, Juan de la Cuesta, 1615. La Kiĥoto estus unu el plej multe konataj libroj en la mondo.
    Titolpaĝo de la unua eldono de laSegunda parte del ingenioso caballero don Quijote de la Mancha, Madrid, Juan de la Cuesta, 1615. LaKiĥoto estus unu el plej multe konataj libroj en la mondo.
  • Unu el multaj ilustracioj de la franca artisto Gustave Doré por Kiĥoto. Supozeble la ĉefrolulo "perdas sian menson" pro troa kaj senzorga legado de libroj.
    Unu el multaj ilustracioj de la franca artistoGustave Doré porKiĥoto. Supozeble la ĉefrolulo "perdas sian menson" pro troa kaj senzorga legado de libroj.
  • La unua Unua Libro pri Esperanto - rusa eldono, 1887.
    La unua Unua Libro priEsperanto - rusa eldono, 1887.
  • Katedralo de Sevilo. Ĥorpupitro, nome libropupitro en la centro de ĥorejo.
  • La Libro de Ritoj (en ĉina: 禮記; en pinjino: Lǐjì), nome antikva ĉina teksto. Kelkaj difinoj de literaturo konsideras ĝin por inkludi ĉiujn skribitajn verkojn.
    LaLibro de Ritoj (enĉina: 禮記; enpinjino: Lǐjì), nome antikva ĉina teksto. Kelkaj difinoj de literaturo konsideras ĝin por inkludi ĉiujn skribitajn verkojn.
  • Libroj en la Biblioteko Sankta Floriano ĉe la Monaĥejo Melk en Aŭstrio.
    Libroj en la Biblioteko Sankta Floriano ĉe laMonaĥejo Melk en Aŭstrio.
  • La Bibliotekisto ŝarĝanta librojn, pentraĵo de Arcimboldo (ĉ. 1557).
    La Bibliotekisto ŝarĝanta librojn, pentraĵo deArcimboldo (ĉ. 1557).
  • Bindado de poŝlibro.
    Bindado depoŝlibro.
  • Biblio de la jaro 1866.
    Biblio de la jaro 1866.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Libro&oldid=8878282"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp