La nomo "Libio" estas indiĝena nomo kaj ankaŭ aperas en antikvaj egiptaj tekstoj kiel "R'bw" aŭ "Liboe", rilatante al unu el la berberaj triboj loĝantaj okcidente de Nilo. La greka nomo por ĉi tiuj triboj estis "Libyas", kaj la nomo de la lando fariĝis "Libia", transliterumita kiel "Libuee". En antikva Grekio, la termino havis pli larĝan signifon, ampleksante la tutan Nord-Afrikon okcidente de Egiptio.
Aktuale al tiu lando oni atribuas lavivdaŭron plej altan de kontinenta Afriko (se enkalkuli dependaĵojn ĝi estas superata nur de labritia insulo deSankta Heleno), kun 74 jaroj.[1] Ĝi havas ankaŭ lapokapan MEP plej altan de la kontinento afrika, kaj la duan lokon laŭ laMalneta enlanda produkto.
Inter la nordafrikaj landoj kiuj apudas la Mediteraneon, ĝi estas la ununura kiu estis kolonio de la najbaraItalio. Same ĝi estas la malplej loĝata lando kaj tiu kun pli malalta loĝdenso nome 3,1 loĝ/km² dum aliaj saharaj landoj kiaj Alĝerio havas tiun de 14/km² aŭ Egiptio 74/km².
Dum la reĝimo de Muamar Kadafi, Libio estis la ununura lando en la mondo, kies flago havas nur unu koloron.
La dezerto de Libio konsistigas la ĉefan ekosistemon de la lando, kaj unu de la lokoj plej malallogaj de la Tero.
La lando karakterizas pro siaj grandaj etendoj de dezertosahara kiu kovras la tuton de la lando krom mallarĝa strio ĉe marbordo, kie situas la ĉefaj kernoj de loĝantaro de la lando, kielTripolo kajBengazi. En la regiono, ĉi tiu dezerto prenas la nomon de dezerto Libia.
Libio posedas 1.770km de marbordo ĉe la Mediteranea maro, sed je la interno de la lando ne estas ĉeesto de malprofundaj akvoj. La teritorio estas plene seka, sed la subgrundo havas enormajn rezervojn de akvo en la sudo de la lando, ĉe la limo kunĈado. Ĉi tiuj rezervoj formas subteran tavolon defosilia akvo kiu kovras ekvivalentan areon al la tuta surfaco deGermanio.
Ekde laantikva epoko, Libio konsistis el la tri historiaj regionojTripolio en la nordokcidento,Cirenio en la nordoriento kajFezano en la dezerta sudo. Ekde la mezo de la 16-a jarcento laOtomana Imperio kontrolis la teritorion.Karamanli estis dinastio depaŝaoj, kiu reĝis inter la jaroj 1711 kaj 1835 en Libio. En 1835 la mararmeo de la Otomana Imperio albordiĝis en Libio kaj reokupis la landon. La dinastiaj regantoj estis fortransportitaj alIstanbulo, kaj en la sekva periodo la regiono de la nuntempa Libio ree estis rekte administrataj de la Otomana Imperio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloItala Libio.
En1911Italio konkeris Libion per milito kontraŭ la Otomana Imperio, kaj Italio ĝin tenis ĝis1943 en laDua Mondmilito.
Poste, ĝi estis regata de la militaj gajnintojBritio kajFrancio, kiuj en1951 instalismonarkion kiel sendependareĝlando Libio sub reĝoIdris. En1969 post milita renverso la povon prenis koloneloMuamar Kadafi, kiu gvidis la landon ĝis2011. Li famiĝis pro lia memelpensita teorio de "islama socialismo" kaj "verda revolucio", kun virinaj soldatoj, afiŝita egalismo, grandaj projektoj, baza demokratio, sed ankaŭ multe da ŝtata kaj partia ordonemo, kaj terorismaj agoj kontraŭ ties opozicio, ĝis murdado en eksteraj landoj fare de sekretservaj agentoj. Li estas ankaŭ suspektita kiel financanto kaj subtenanto de internaciaj terorismaj organizoj.
1977, li proklamis la "Ĝamahirion", amasrespublikon, kun lokaj kaj revoluciaj komitatoj.
1981, Usono faligas du libiajn aviadilojn sur lagolfo de Sirto, reklamita de Libio.
1985, terorismaj atencoj en flughavenoj de Romo kaj Vieno (19 mortoj); Usono akuzas libian registaron.
1986, atenco kontraŭ berlina dancejo kie oftas usonaj soldatoj (3 mortoj kaj 300 vunditoj); Usono bombardasTripolon kajBengazon (44 mortoj, inklude filinon de Kadafi).
1988, atenco kontraŭ aviadilo dePan Am super Lockerbie (Skotio) kaj mortas 270 personoj. Du libianoj estis akuzataj de britia justico, sed Libio ne denas ilin.
1992,Unuiĝintaj Nacioj punas ekonomie kaj diplomatie Libion ĝis dono de la akuzitoj.
1999, Libio donas la akuzitojn kaj Libio restarigas diplomation kun Britio.
2006, Libio restarigas diplomation kun Usono. De tiam Libio jam ne estas konsiderata terorisma reĝimo fare de Usono kaj de ties aliancanoj.
2010, traktato de Libio kunEU por bremsi kontraŭleĝan enmigradon al EU.
Februare de2011 okazis laLibia enlanda milito, kun forta subteno de la ribeluloj fare de la usona armeo.
Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en Aŭgusto 2011, laAraba Ligo voĉdonis por agnoski la kontraŭ-kadafiaNacian Transiran Konsilion kiel leĝa registaro de la lando antaŭ elektoj,[8] kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU membraj ŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo,[9][10] la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ flankoj de la enlanda milito.[11] Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTJ kiel provizora rego-aŭtoritato de Libio,[12][13] kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco.[14][15] Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio[16] kaj Zimbabvo[17] indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.[18]
La 20-an de septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis laNacian Transiran Konsilion kiel leĝa reprezentanto de Libio.[19]
LaDua Libia Enlanda Milito okazis inter 2014 kaj 2020 kadre de la violento okazinta inter la diversaj armitaj grupoj kiuj okazigis la elpostenigon kaj murdon de Muamar Kadafi en la UnuaLibia Enlanda Milito de 2011 kaj kiuj ekde tiam konfliktis por la kontrolo de la lando.
Libio ludas gravan rolon en laEŭropa migra krizo, kiu fortiĝis danke al disfalo de la ŝtata sistemo de la lando. Tra Libio sekvas plejparto de la itineroj de kontraŭleĝaj migrantoj, kiuj klopodas transiri Mediteraneon por atingi Eŭropon. En2017Italio subskribis kun Libio interkonsenton, laŭ kiu ĝi financos servojn ebligantajn kapti enmare kaj revenigi al Libio tiajn migrantojn. Enfebruaro 2020 la interkonsento estis daŭrigita por tri pliaj jaroj kiel montrinta sian efikecon — la nombro de alvenintaj migrantoj falis ĝis la plej malalta nivelo depost2013. Tamen humanitaraj kaj homrajtaj organizaĵoj atentigas ke revenigataj migrantojtrafas detencentrojn en Libio, kie ili trafas malbonajn vivkondiĉojn, alfrontas mistraktadon, torturadon kaj seksatencojn.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Libio, 2019Mara petrolboradoBouri DP4 de la itala kompanioENI.
La libia ekonomio baziĝas ĉefe sur pluraj areoj: industrio, petrolo kaj agrikulturo. La industrio en Libio dependas ĉefe de la tekstilaj, vestaĵoj kaj nutraĵoj. Estas ankaŭ evoluanta industrio depetrolkemiaj plantoj.
Naftoindustrioj - la dezerta regiono de Libio estas riĉa je naftorezervoj kaj situas inter la kvin landoj kun la plej grandaj naftorezervoj en la mondo. La naftoindustrioj laborigas inter 3-5 procentojn de la laborforto en la libia ekonomio, sed ĉi tiu relative malgranda parto estas kompensita per la malneta nacia produkto, el kiu la naftoindustrioj en Libio konsistigas ĉirkaŭ 30%.
Agrikulturo - La geografia loko de Libio, en la centro de laSahara dezerto, malebligas agrikulturon kaj malfaciligas la kreskon de agrikulturaj kultivaĵoj en la ĉirkaŭa regiono, tial la "Granda Homfarita Rivero" estis establita en Libio, sistemo kiu pumpasfosilian akvon el profundo ĉe la centro de la dezerto kaj kondukas ĝin tra tubegoj al la loĝataj marbordaj regionoj. Malgraŭ tio, Libio ankoraŭ estas devigita importi manĝaĵojn. Agrikulturo konsistigas proksimume 5% de la malneta nacia produkto de Libio, kaj dungas proksimume 20% de la laborforto en la libia ekonomio.
Industrio - laborigas proksimume 30% de la laborantaro en la ekonomio kaj respondecas pri proksimume 20% de la malneta nacia produkto.
La centra ekonomia korpo en Libio estas laCentra Banko de Libio, kiu centras kaj reguligas la plej grandan parton de la ekonomia agado en la lando.
↑"African Union urges restraint on both sides". The Star. 21a de Marto 2011.[1]Arkivigite je 2020-02-01 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 5an de Julio 2011.
↑Mulondo, Emmanuel (21a de Marto 2011). "Kutesa, AU blocked from entering Libya". Daily Monitor.[2] Alirita la 21an de Marto 2011.
↑"African Union demands end to military strikes on Libya, skips Paris meeting". Sudan Tribune. 19a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 21an de Marto 2011.[3] 21a de Marto 2011.
↑Kayawe, Baboki (23a de Marto 2011). "Khama supports no-fly zone on Libya". Mmegi.[4] Alirita la 13an de Septembro 2016.
↑"UN authorises no-fly zone over Libya". Al Jazeera. 18a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2011.[5] Alirita la 13an de Septembro 2016.
↑"Rupiah backs action against Libya". The Post. 27a de Marto 2011.[6]Arkivigite je 2012-09-11 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 5an de Aprilo 2011.
↑"Arab League Recognizes Libyan Rebel Council". RTTNews.25a de aŭgusto2011.[7] Alirita la 25an de Aŭgusto 2011.
↑"Egypt recognises Libya rebel government". The New Age. South Africa. 22a de Aŭgusto 2011. Arkivita el la originalo la 8an de Marto 2012.[9] Alirita la 22an de Aŭgusto 2011.
↑Malone, Barry (26a de Aŭgusto 2011). "AU won't recognise Libyan rebel council: diplomats". The Daily Star.[10]Arkivigite je 2016-02-02 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
↑"Ethiopia recognizes Libyan rebels". NOW Lebanon. 24a de Aŭgusto 2011.[11]Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
↑"Libya-NTC: National Transitional Council in Libya". Afrique en ligne. 27a de Aŭgusto 2011.[12] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
↑"Benin recognize Libyan rebels".Reuters. 27a de Aŭgusto 2011.[14] Alirita la 27-an de aŭgusto 2011.
↑"Algeria declines to recognize Libyan rebels". NOW Lebanon. La 26-a de aŭgusto 2011.[15]Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
↑"Libyan envoy to Zimbabwe expelled for burning flag". The Zimbabwean. 26a de Aŭgusto 2011.[16]Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
↑"Libya: How SA stood firm on money for rebels". Mail & Globe Online. 26a de Aŭgusto 2011.[17] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
↑ "African Union officially recognises Libya's new leadership".[18]