La portreto deJohn Locke en la Kit-cat Club fare deGodfrey Kneller, National Portrait Gallery, Londono. Li ofte estas konsiderata kiel fondinto de liberalismo kiel klara filozofia tradicio.
Dum la 20a jarcento, liberalaj ideoj disvastiĝis eĉ plu, ĉarliberalaj demokratioj trovis sin sur la venka flanko en ambaŭmondmilitoj. Liberalismo survivis ankaŭ al ĉefaj ideologiaj defioj el novaj opoziciantoj, kiajfaŝismo kajkomunismo. EnEŭropo kaj Nordameriko, ekzistis ankaŭ la pliiĝo desociala liberalismo[9][10], kiu estas rilata kunsocialdemokratio en Eŭropo. La signifo de la vorto "liberalismo" komencis diverĝi en diversaj mondopartoj, do pli for el la okcidenta mondo.
Flava flago estas tradicia simbolo de liberalismo.
Dokumento kun la ĵuro al laHispana konstitucio de 1812 fare deFernando la 7-a. Tiu estas en la historio kaj en la mondo la unua evidenta atingo de la politika liberalismo.
Vortoj kiajliberalo,libereco,libertariano kajlibertino derivas sian historion el la Latinaliber, kiu signifas "libera".[11] Unu el la unuaj registritaj ekzemploj de la vortoliberala estis de 1375, kiam ĝi estis uzata por priskribi laliberalajn artojn en la kunteksto deedukado dezirebla por liber-naskiĝinta homo.[11] La frua konekto de la vorto kun laklasika edukado de mezepoka universitato malfermis vojon al proliferado de diversajdenotacioj kajkonotacioj.Liberala povus referenci al "libera en donaco, donacema" tiom frue kiom je 1387, "farita senlime" en 1433, "libere permesita" en 1530 kaj "libera el limigo" — ofte kun pejorativa nuancado — en la 16a kaj 17a jarcentoj.[11] En la 16-a jarcento enAnglio,liberala povus havi pozitivajn aŭ negativajn atribuojn reference al la malavaremo aŭ al la maldiskretemo de iu.[11] EnMuch Ado About Nothing,William Shakespeare verkis pri "a liberal villaine" (liberala maliculo) kiu "hath [...] confest his vile encounters" (kiuj konfesis siajn malicajn trafojn).[11] Kun la apero de laKlerismo, la vorto akiris definitive pli pozitivajn nuancojn, difinitajn kiel "libera el mallarĝajantaŭjuĝoj" en 1781 kaj "libera elmaltoleremo" en 1823.[11] En 1815, aperis la unua uzo de la vorto "liberalismo" en angla lingvo.[12] En Hispanio, laliberales estis la unua grupo kiu uzis la liberalanetikedon en politika kunteksto,[13] luktante dum jardekoj por la plenumado de laHispana konstitucio de 1812. El 1820 ĝis 1823 dum laTrienio Liberal, la reĝoFerdinando la 7-a estis devigita fare de laliberalesĵuri subteni la Konstitucion, kion li poste perfidos. Meze de la 19-a jarcento,liberala estis jam uzita kiel politikigita termino por partioj kaj movadoj tutmonde.[14]
Laŭlonge de la historio, la signifo de la vortoliberalismo ekdiverĝis en diversaj partoj de la mondo. Laŭ laEncyclopædia Britannica: "En Usono, liberalismo estas asocia kun labonfaraj politikoj de la programo "New Deal" de la Demokrat-partia administrado fare de la prezidentoFranklin D. Roosevelt, dum en Eŭropo ĝi estas pli ofte asocia kun engaĝiĝo por la limigo de la registaroj kaj la ekonomiaj politikoj nomitajlaissez-faire".[15] Sekve, en Usono la ideoj deindividuismo kajlaissez-faire politiko, kiuj estis dekomence asociaj kun laklasika liberalismo, iĝis la bazo de la aperinta skolo de "libertariana" pensaro[16] kaj estas ŝlosilaj komponantoj de la usonakonservativismo. Hodiaŭ, liberalulaj partioj restas politika forto kun ŝanĝiĝantaj gradoj da potenco kaj influo sur multaj landoj.
Malkiel en Eŭropo kaj en Latinameriko, la vortoliberalismo en Nordameriko preskaŭ ekskluzive referencas al lasociala liberalismo. La dominanta partio en Kanado estas laLiberala Partio kaj laDemokrata Partio estas kutime konsiderata liberala en Usono.[17][18][19]
Statuo de Rousseau en la Insulo Rousseau,Ĝenevo; li bazis sian filozofion sur la libera kontrakto.
Iuj provas limigi la terminonklasika liberalismo, do ĝi haltis en la19-a jarcento proksimume. Libertarianoj argumentas, ke ne ekzistas interrompo, neniu amasa forkonfesado de la pasinteco kaj neniu branĉigo en la klasika liberala tradicio - nur sola neinterrompita tradicio, la sola kiu pretendas rajton al iaj teoriistoj kiajLocke,Hume,Adam Smith,Jean-Baptiste Say, kajFrédéric Bastiat, kontraŭe olHobbes,Jean-Jacques Rousseau,Proudhon kajMarx.
Simile, iuj dividas klasikan liberalismon inter politika liberalismo kajekonomika liberalismo, por ebligi konsideradon de liberalaj pravigoj dedemokratio sendepende de liberalaj pravigoj dekapitalismo. Sed libertarianismaj pensuloj sin mem argumentas, ke tiu vidpunkto maltrafas la punkton, ĉar la klasika liberala tradicio estas nek politika nek ekonomika: ĝia estas teorio dejuro - de tio kio estas aŭ ne estas legitime farebla.
Nuntempe la tielnomataLiberalismo signifas laliberon por la kapitaloposedantoj je ekspluatilibere la laboristaron kaj riĉfontojn de la mondo. Ĉio, kio povas kontraŭmeti reziston je la maksimumigo de la profitoj -sindikatoj, reguloj cele protektiĉirkaŭaĵon,publikajn servojn, aŭ nacian sendependecon - devas esti rompita kaj detruita.
Liberalismo — kaj kiel politika tendenco kaj kiel intelektula tradicio — estas ĉefe moderna fenomenono kiu startis en la 17-a jarcento, kvankam kelkaj liberalaj filozofiaj ideoj havis antaŭaĵojn kaj antaŭuloj en laklasika antikveco kaj enImperia Ĉinio.[20][21] LaRomia ImperiestroMarcus Aurelius proponis, "la ideon de politiko administrata kongrue kun egalaj rajtoj kaj egala parollibereco, kaj la ideon de reĝa regado kiu respektu plej el la libereco de la regatoj".[22] Kelkaj fakuloj rekonis ankaŭ nombron de principoj familiaraj al la samtempaj liberaloj en la verkoj de kelkajsofistoj kaj en laFunebra Oratoraĵo dePeriklo.[23] Liberala filozofio estas sombolo de etenda intelekta tradicio kiu estis ekzameninta kaj populariginta kelkajn el la plej gravaj kaj polemikaj principoj de la moderna mondo. Ties enorma fakula kaj akademia produkto estis karakterizata kiel enhavanta "riĉecon kaj diversecon", sed tiu diverseco ofte sugestas, ke liberalismo aperas en tre diferencaj formuloj kaj prezentas defio al iu ajn kiu serĉu klaran difinon.[24]
La liberalismo de la Kontinenta Eŭropo estis dividita inter moderuloj kajprogresistoj, el kiuj la moderuloj tendencas al laelitismo kaj la progresistoj proponas la universaligon de fundamentaj institucioj kiel launiversala voĉdonrajto, launiversala edukrajto kaj la etendo de laposedorajto. Laŭlonge de la historio, la moderuloj anstataŭis la progresistojn kiel la ĉefaj gvardianoj de la liberalismo de la Kontinenta Eŭropo.[25]
Klasika liberalismo estas tradicio de pensuloj kiuj evoluigis ideologion kontraŭapolitiko.Politika liberalismo aliflanke, estas tradicio de politikistoj (precipe de britaj kaj usonajliberalaj partioj), kiuj nur pretendas malprecizan rilaton kun iuj liberalaj pensuloj. Ekzistas malmulte da komunaĵoj inter la du.
Ekzemple,John Stuart Mill, kies verkoj estis notinde influitaj de liasocialisma edzino, laŭ libertarianoj estas periferia aŭtoro en ilia filozofia tradicio, dum politikaj liberaluloj konsideras lin, kiel parlamentano, kiel ĉefa persono en ilia tradicio.Lord Acton, klasika liberala aŭtoro, ankaŭ agnoskite influisGladstone, liberala politikisto. Fine, iuj renomaj ekonomikistoj je la 1920-a kaj 1930-a jardekoj, tia kiaJohn Maynard Keynes, kiamkolektivismaj teorioj estis plej influaj, forkonfesis la fundamentajn principoj de klasika liberalismo dum ili ankoraŭ pretendis la nomon "liberalulo" kontraste al malkaŝe kolektivismaj ekonomikistoj. Tio estas la limo de la rilato inter ĉi tiuj du tradicioj.
Konservativa liberalismo estas variaĵo de la liberalismo, kombinante liberalajn valorojn kaj politikajn konceptojn kun konservativaj sintenoj, aŭ, pli simple, reprezentante la dekstran alon de la liberala movado. Ĝi estas pli pozitiva kaj malpli radikala variaĵo de klasika liberalismo. Konservative liberalaj partioj kombinas liberalajn politikajn programojn kun pli tradiciaj sintenoj pri sociaj kaj etikaj temoj.
Nacia liberalismo aŭ pli akcentitenaciisma liberalismo estas variaĵo de liberalismo, kombinantenaciismon kun kelkaj liberalaj valoroj kaj politikaj konceptoj, precipe rilate al instruado, la rilato inter ŝtato kaj religiaj institucioj kaj moderna, efika, burokratia publika administrado. La radikoj de nacia liberalismo troveblas en la 19-a jarcento, kiamkonservativa liberalismo estis la ideologio de la politikaj klasoj en plej multaj eŭropaj landoj kaj precipe tiuj de meza Eŭropo, tiam regitaj demonarkioj. Origine naciaj liberaluloj, kvankam favoraj al libera komercado, tamen ne estis liberalismaj komercistoj laŭ la skolo deManĉestro, kiuj estas rekomendantoj deekonomia liberalismo, kiel la tradiciaj liberaluloj de la 19-a jarcento ĉie alie en la mondo. Anstataŭe la naciaj liberaluloj de tiu epoko favoris kunlaboron inter la registaro kaj la nacia industrio je moderaj niveloj de protektismo, la starigon de moderaj sindikatoj, subvenciojn por naskiĝantaj industriaj entreprenoj aŭ por kompanioj konsiderataj havi strategian gravecon por la nacia evoluo, kaj diversajn formojn de komenciĝanta industria planado.
Liberal-faŝismo estas nomo donita, de ties kritikantoj, al tendenco perceptebla en la nuntempaj ŝtatoj konsistanta en allasi ĉiam pli da libereco al la kapitalismaj entreprenoj (bazo de la liberalismo) kaj ĉiam malpli da libereco al la civitanoj (bazo de lafaŝismo). Laŭ tiuj, kiuj denuncas ĝin, la liberal-faŝismo egalas al doni senpunecon al la estraj klasoj kaj samtempe pliigi kontrolon kaj subpremadon kontraŭ la ordinaraj civitanoj, aplikante al ili la principon « nulo da tolero ».
Novliberalismo estas moderna formo de ekonomia liberalismo. La nocio estis uzata jam en la mezo de la 20-a jarcento de liberaluloj, kiuj klopodis trovi mezan vojon interkapitalismo kajsocialismo. Ekde la lastaj jaroj de la 20-a jarcento, la nocion uzas ĉefe alimondistoj por nomi tiun ekonomikan politikon, kontraŭ kiu ili batalas. Novliberalismo estas do rigardata kiel kontraŭa pozicio al socialismo kajekologiismo.
Laliberala demokratio estasformo de regado kiu konsistas enreprezenta demokratio en kiu la kapablo de la elektitaj reprezentantoj al la politikaj decidoj estas limigita al la reguloj de lalaŭjura ŝtato kaj normale estas moderata perkonstitucio kiu regas la protektadon de lakonstituciaj rajtoj kaj de la kolektivaj kajindividuaj liberecoj, kaj establas tiu konstitucio restriktojn kaj al la regantoj kaj al la plenumo de la volo de difinita socia majoritato ene de tiu liberala demokratio.
↑"All mankind...being all equal and independent, no one ought to harm another in his life, health, liberty, or possessions", John Locke, Second Treatise of Government
↑ (1996)The Economist, Volume 341, Issues 7995-7997. The Economist. “For all three share a belief in the liberal society as defined above: a society that provides constitutional government (rule by laws, not by men) and freedom of religion, thought, expression and economic interaction; a society in which ...”.
↑Sehldon S. Wolin. (2004)Politics and Vision: Continuity and Innovation in Western Political Thought. Princeton University Press.ISBN 9780691119779. “While liberalism practically disappeared as a publicly professed ideology, it retained a virtual monopoly in the ... The most frequently cited rights included freedom of speech, press, assembly, religion, property, and procedural rights”.
↑Edwin Brown Firmage, Bernard G. Weiss, John Woodland Welch. (1990)Religion and Law: Biblical-Judaic and Islamic Perspectives. Eisenbrauns.ISBN 9780931464393. “There is no need to expound here the foundations and principles of modern liberalism, which emphasises the values of freedom of conscience and freedom of religion”.
↑John Joseph Lalor. (1883)Cyclopædia of Political Science, Political Economy, and of the Political History of the United States. Nabu Press. “Democracy attaches itself to a form of government: liberalism, to liberty and guarantees of liberty. The two may agree; they are not contradictory, but they are neither identical, nor necessarily connected. In the moral order, liberalism is the liberty to think, recognised and practiced. This is primordial liberalism, as the liberty to think is itself the first and noblest of liberties. Man would not be free in any degree or in any sphere of action, if he were not a thinking being endowed with consciousness. The freedom of worship, the freedom of education, and the freedom of the press are derived the most directly from the freedom to think.”.
↑Emil J. Kirchner,Liberal Parties in Western Europe, "Liberal parties were among the first political parties to form, and their long-serving and influential records, as participants in parliaments and governments, raise important questions [...]", Cambridge University Press, 1988,(ISBN 978-0-521-32394-9).
↑Puddington, p. 142. "After a dozen years of centre-left Liberal Party rule, the Conservative Party emerged from the 2006 parliamentary elections with a plurality and established a fragile minority government."
↑Grigsby, pp. 106–07. [Talking about the Democratic Party] "Its liberalism is for the most part the later version of liberalism – modern liberalism."
↑Arnold, p. 3. "Modern liberalism occupies the left-of-center in the traditional political spectrum and is represented by the Democratic Party in the United States."
Adams, Ian.Ideology and politics in Britain today. Manchester: Manchester University Press, 1998.ISBN 0-7190-5056-1
Alterman, Eric.Why We're Liberals. New York: Viking Adult, 2008.ISBN 0-670-01860-0
Ameringer, Charles.Political parties of the Americas, 1980s to 1990s. Westport: Greenwood Publishing Group, 1992.ISBN 0-313-27418-5
Amin, Samir.The liberal virus: permanent war and the americanization of the world. New York: Monthly Review Press, 2004.
Antoninus, Marcus Aurelius.The Meditations of Marcus Aurelius Antoninus. New York: Oxford University Press, 2008.ISBN 0-19-954059-4
Arnold, N. Scott.Imposing values: an essay on liberalism and regulation. New York: Oxford University Press, 2009.ISBN 0-495-50112-3
Auerbach, Alan kaj Kotlikoff, Laurence.Macroeconomics Cambridge: MIT Press, 1998.ISBN 0-262-01170-0
Barzilai, Gad,Communities and Law: Politics and Cultures of Legal Identities University of Michigan Press, 2003.ISBN 978-0-472-03079-8
Chodos, Robert et al.The unmaking of Canada: the hidden theme in Canadian history since 1945. Halifax: James Lorimer & Company, 1991.ISBN 1-55028-337-5
Coker, Christopher.Twilight of the West. Boulder: Westview Press, 1998.ISBN 0-8133-3368-7
Flamm, Michael and Steigerwald, David.Debating the 1960s: liberal, conservative, and radical perspectives. Lanham: Rowman & Littlefield, 2008.ISBN 0-7425-2212-1
Frey, Linda and Frey, Marsha.The French Revolution. Westport: Greenwood Press, 2004.ISBN 0-313-32193-0
Gallagher, Michael et al.Representative government in modern Europe. New York: McGraw Hill, 2001.ISBN 0-07-232267-5
Gifford, Rob.China Road: A Journey into the Future of a Rising Power. Random House, 2008.ISBN 0-8129-7524-3
Godwin, Kenneth et al.School choice tradeoffs: liberty, equity, and diversity. Austin: University of Texas Press, 2002.ISBN 0-292-72842-5
Gould, Andrew.Origins of liberal dominance. Ann Arbor: University of Michigan Press, 1999.ISBN 0-472-11015-2
Gray, John.Liberalism. Minneapolis: University of Minnesota Press, 1995.ISBN 0-8166-2801-7
Grigsby, Ellen.Analyzing Politics: An Introduction to Political Science. Florence: Cengage Learning, 2008.ISBN 0-495-50112-3
Hafner, Danica and Ramet, Sabrina.Democratic transition in Slovenia: value transformation, education, and media. College Station: Texas A&M University Press, 2006.ISBN 1-58544-525-8
Handelsman, Michael.Culture and Customs of Ecuador. Westport: Greenwood Press, 2000.ISBN 0-313-30244-8
Hartz, Louis.The liberal tradition in America. New York: Houghton Mifflin Harcourt, 1955.ISBN 0-15-651269-6
Hodge, Carl.Encyclopedia of the Age of Imperialism, 1800–1944. Westport: Greenwood Publishing Group, 2008.ISBN 0-313-33406-4
Jensen, Pamela Grande.Finding a new feminism: rethinking the woman question for liberal democracy. Lanham: Rowman & Littlefield, 1996.ISBN 0-8476-8189-0
Johnson, Paul.The Renaissance: A Short History. New York: Modern Library, 2002.ISBN 0-8129-6619-8
Karatnycky, Adrian.Freedom in the World. Piscataway: Transaction Publishers, 2000.ISBN 0-7658-0760-2
Karatnycky, Adrian et al.Nations in transit, 2001. Piscataway: Transaction Publishers, 2001.ISBN 0-7658-0897-8
Kirchner, Emil.Liberal parties in Western Europe. Cambridge: Cambridge University Press, 1988.ISBN 0-521-32394-0
Knoop, Todd.Recessions and Depressions Westport: Greenwood Press, 2004.ISBN 0-313-38163-1
Koerner, Kirk.Liberalism and its critics. Oxford: Taylor & Francis, 1985.ISBN 0-7099-1551-9
Leroŭ, Robert,Political Economy and Liberalism in France: The Contributions of Frédéric Bastiat, London and New York, 2011.
Leroŭ, Robert, Davi M. Hart (eds),French Liberalism in the 19th Century, London and New York: London, 2012.
Lightfoot, Simon.Europeanizing social democracy?: the rise of the Party of European Socialists. New York: Routledge, 2005.ISBN 0-415-34803-X
Losurdo, Domenico.Liberalism: a counter-history. London: Verso. 2011
Lyons, Martyn.Napoleon Bonaparte and the Legacy of the French Revolution. New York: St. Martin's Press, Inc., 1994.ISBN 0-312-12123-7
Mackenzie, G. Calvin and Weisbrot, Robert.The liberal hour: Washington and the politics of change in the 1960s. New York: Penguin Group, 2008.ISBN 1-59420-170-6
Manent, Pierre kaj Seigel, Jerrold.An Intellectual History of Liberalism. Princeton: Princeton University Press, 1996.ISBN 0-691-02911-3
Mazower, Mark.Dark Continent. New York: Vintage Books, 1998.ISBN 0-679-75704-X
Monsma, Stephen and Soper, J. Christopher.The Challenge of Pluralism: Church and State in Five Democracies. Lanham: Rowman & Littlefield, 2008.ISBN 0-7425-5417-1
Palmer, R.R. kaj Joel Colton.A History of the Modern World. New York: McGraw Hill, Inc., 1995.ISBN 0-07-040826-2
Perry, Marvin et al.Western Civilization: Ideas, Politics, and Society. Florence, KY: Cengage Learning, 2008.ISBN 0-547-14742-2
Pierson, Paul.The New Politics of the Welfare State. New York: Oxford University Press, 2001.ISBN 0-19-829756-4
Puddington, Arch.Freedom in the World: The Annual Survey of Political Rights and Civil Liberties. Lanham: Rowman & Littlefield, 2007.ISBN 0-7425-5897-5
Riff, Michael.Dictionary of modern political ideologies. Manchester: Manchester University Press, 1990.ISBN 0-7190-3289-X
Ryan, Alan.The Making of Modern Liberalism (Princeton UP, 2012)
Schell, Jonathan.The Unconquerable World: Power, Nonviolence, and the Will of the People. New York: Macmillan, 2004.ISBN 0-8050-4457-4
Shaw, G. K.Keynesian Economics: The Permanent Revolution. Aldershot, England: Edward Elgar Publishing Company, 1988.ISBN 1-85278-099-1
Sinclair, Timothy.Global governance: critical concepts in political science. Oxford: Taylor & Francis, 2004.ISBN 0-415-27662-4
Song, Robert.Christianity and Liberal Society. Oxford: Oxford University Press, 2006.ISBN 0-19-826933-1
Stacy, Lee.Mexico and the United States. New York: Marshall Cavendish Corporation, 2002.ISBN 0-7614-7402-1
Steinberg, David I.Burma: the State of Myanmar. Georgetown University Press, 2001.ISBN 0-87840-893-2
Steindl, Frank.Understanding Economic Recovery in the 1930s. Ann Arbor: University of Michigan Press, 2004.ISBN 0-472-11348-8
Susser, Bernard.Political ideology in the modern world. Upper Saddle River: Allyn and Bacon, 1995.ISBN 0-02-418442-X
Van den Berghe, Pierre.The Liberal dilemma in South Africa. Oxford: Taylor & Francis, 1979.ISBN 0-7099-0136-4
Van Schie, P. G. C. and Voermann, Gerrit.The dividing line between success and failure: a comparison of Liberalism in the Netherlands and Germany in the 19th and 20th Centuries. Berlin: LIT Verlag Berlin-Hamburg-Münster, 2006.ISBN 3-8258-7668-3
Venturelli, Shalini.Liberalizing the European media: politics, regulation, and the public sphere. New York: Oxford University Press, 1998.ISBN 0-19-823379-5
Wallerstein, Immanuel.The Modern World-System IV: Centrist Liberalism trimphant 1789-1914. Berkeley and Los Angeles: University of California Press, 2011.
Wempe, Ben.T. H. Green's theory of positive freedom: from metaphysics to political theory. Exeter: Imprint Academic, 2004.ISBN 0-907845-58-4
Whitfield, Stephen.Companion to twentieth-century America. Hoboken: Wiley-Blackwell, 2004.ISBN 0-631-21100-4
Wolfe, Alan.The Future of Liberalism. New York: Random House, Inc., 2009.ISBN 0-307-38625-2
Worell, Judith.Encyclopedia of women and gender, Volume I. Amsterdam: Elsevier, 2001.ISBN 0-12-227246-3
Young, Shaun. (2002)Beyond Rawls: An Analysis of the Concept of Political Liberalism. Lanham, MD: University Press of America.ISBN 0-7618-2240-2.
Zvesper, John.Nature and liberty. New York: Routledge, 1993.ISBN 0-415-08923-9