Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Libera regna urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liberaj kaj regnaj urboj en laSankta Romia Imperio1648

Libera regna urbolibera imperia urbo estis en laSankta Romia Imperio urbo kiu ne apartenis al iu alia membro-ŝtato de la Imperio kaj do havis super si neniun regionan landestron sed nur la imperiestron mem – ili havisimperian senperecon.

Origine temis pri du apartaj specoj de urboj: la "regnaj urboj", senpere sub la imperiestro, kaj la "liberaj urboj", iamaj episkopaj urboj kiuj akiris ioman aŭtonomion. Ekde la15-a jarcento oni nomis ilin kune "liberaj kaj regnaj urboj", kion oni poste populare konfuzis al "liberaj regnaj urboj".

Liberaj kaj regnaj urboj ĝuis certajn liberecojn kaj privilegiojn.Regnaj urboj estis interne plejparte aŭtonomaj kaj kutime havis propran juĝistaron. Tiusence ili estis laŭrange pli similaj al landestroj de imperiaj membro-ŝtatoj ol al urboj apartenantaj al tiuj. Ili tamen havis ankaŭ apartajn devojn al la imperiestro: pagi impostojn rekte al li, kaj subteni lin milite.Liberaj urboj ricevis sitan statuson de la imperiestro aŭ de sia episkopo. Ili ofte similis al regnaj urboj, sed ne devis pagi imposton, nek militservi (krom ĉekrucmilitoj).

Historio

[redakti |redakti fonton]

(...kompletigenda...)


La nombro de regnaj urboj variis; maksimume iam ekzistis 83, ĉirkaŭ la jaro 1800 plu estis 51.

En1803 laReichsdeputationshauptschluss, la lasta asemblea decido de la Sankta Romia Imperio, forprenis de 45 el la 51 ĝis tiam ekzistantaj regnaj urboj ilian statuson kaj aligis ilin al la najbaraj princlandoj. NurAugsburg,Nürnberg,Frankfurt am Main,Bremen,Hamburg kajLübeck konservis sian statuson, tamen kun limigitaj privilegioj. Augsburg kaj Nürnberg poste en 1805/1806 estis aligitaj al la elekto-princlandoBavario, la kvar aliaj povis konservi sian sendependecon eĉ post laViena Kongreso en 1815 kaj iĝis suverenaj membro-ŝtatoj de laGermana Federacio.

Liberaj urboj post la fino de la Sankta Romia Imperio

[redakti |redakti fonton]

Post 1815 plu-ekzistis en la Germana Ligo 4 liberaj urboj:Hamburg,Bremen,Lübeck kajFrankfurt am Main. Frankfurto perdis sian sendependecon en 1866 (okupita dePrusio);Lubeko en 1937 ankaŭ estis aligita alPrusio.NurBremeno kajHamburgo plu-ekzistas kiel memstarajurboŝtatoj, hodiaŭ kielfederaciaj landoj deGermanio.

Similan statuson nuntempe havas ankaŭ la urbo kaj federacia landoBerlino; tio tamen neniel fontas el imperia tradicio sed el la historio post laDua mondmilito.

La titolon "Libera Urbo" havis ankaŭDanzig (hodiaŭGdańsk) inter 1920 kaj 1939 sub protekto de laLigo de Nacioj.


Ĉirkau la jaro 1800 ekzistis jenaj 51 "liberaj kaj regnaj urboj":

  • La nederlanda urboGroningen deklaris sin mem Libera Regna Urbo, kvankam ĝi neniam estis.
Ĝis laVestfalia Paco 1648

Formale ĝis laVestfalia Paco ankaŭ la ĵurkomunumaj (svisaj) urboj:

Ĝis laTraktato de Nijmegen 1679

kaj jenajalzacaj urboj (ekde 1354 en la "dek-urba ligo"):

Kiel lasta alzaca libera regna urbo en 1681 aneksita de Francio
Pluaj eksaj regnaj urboj


Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Libera_regna_urbo&oldid=6979693"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp