la "grandaj herbejoj" kun malantaŭe la montojCatellar (maldekstre, 1137m) kajFérion (meze kaj dekstre, 1412m), viditaj de la okcidento.fina parto de la valo de la riveroVar, okcidenta limo deLevens.
La vilaĝon oni konstruis je ĉirkaŭ 25 km norde for deNice (Nis =Nico) sur monteto daĵurasia kalkŝtono superstaranta la kunfluon de tri riveroj :Esteron (Esteron),Vésubie (Vezubi) kajVar (Var). Ĝi estas atingebla per la departementaj vojoj n°14, n°19 kaj n°20.
Kiam oni staras sur la kulmina loko de la vilaĝo je 600 metroj alta, rigardante al la sudo oni povas vidi laMediteranean Maron kaj rigardante al la nordo oni povas vidi la montaran landlimon interItalio kajFrancio.
La vilaĝo situas meze de la komunuma teritorio, kies limoj estas okcidente la valo de la riveregoVar, oriente la montaroj de laFérion (1412 m), norde la valo de la riveroVésubie kaj sude ĝia domaretoLaval.
Jen nekompleta listo pri kelkaj nomoj :
Montetoj kaj montoj :
Alpassa aŭArpassa (alt 695 m)
Férion (kulmino je 1 412 m)
Castellar (pinto deCastellar je 1 137 m)
Véaou (721 m)
pinto de laFubia (566 m)
Riveretoj kaj torentoj :
fluantaj al la riveroPaillon (pajon) :Fouon Blanca,Gorghe Scura,Péloubié,Revesté
fluanta al la riveregoVar :Rieu
fluantaj al la riveroVésubie :Fouon Trebou,Poulonia
Lokoj kaj domaretoj :l'Albaréa,Boussonet,la Clue,la Coumba,Fontrebo,Fouon Pench (Fouon = fonto),la Fubia,la Gorghetta,l'Ordaléna,le Rivet,la Siga,Ve la Grau,Ve li Sarsi,Ve lou Cros,le Vignal
Tie vivis homoj jam en foraj pratempoj, ĉar restaĵojn de prahomoj oni trovis en la grotodu Rat (groto de la rato), kaj fortikaĵaj ruinoj de laFerepoko estas videblaj sur la pinto deCastellar (Kastelar) en la montarojFérion.
La unuaj okupantoj historie menciitaj estis laLeponti-anoj, kiuj estis membroj de unu el la multaj triboj liguraj. La nomoLeponti fariĝisLeventi en la romania epoko,Leventio mezepoke,Levenzo dum la itala periodo, kaj fine la nuna nomoLevens.
La grekoj, kiuj fondis kolonion ĉeNice (kies nomo devenas de la greka nomoNikaïa = "venkinta"), ankaŭ vivis en la regiono deLevens.
La romianoj fondis en la kvartalo "de la herbejoj" gravan domaron kaj konstruis pavimitan vojon deCemenelum (nuna kvartaloCimiez deNice) alLantosque (Lantosk) traLevens. Oni eĉ diras, ke tie iam restadis la princino Kornelia Salonino, edzino de la imperiestroGalieno. La plej malnova ŝpuro romiana estas skribaĵo gravurigita sur ŝtono de vidvino memore al ŝiaj edzo kaj filo, kiu estas videbla en la absido de la malnova preĝejoNotre-Dame-des-Prés ("Madono de la Herbejoj").
Dum la disfalo de la romania imperio, la levensanoj multe suferis en407 pro la invado de laVandaloj. Poste la nica regiono estis sinsekve regata de laVisigotoj, de laOstrogotoj kaj de laFrankoj
En970 iu praulo de la familioGrimaldi, kiu poste regis superLevens dum pluraj jarcentoj, organizis defendon de la regiono kontraŭ la maŭraj rabistoj kaj batalis en973 dum laBatalo de Turturo (batalo deTourtour ĉeLa Garde Freinet), kiam la grafo de ProvencoVilhelmo la 1-a (Guillaume 1er ĉ955-993, kromnomita "Liberiginto") forpelis la saracenojn el sia teritorio.
La nunan vilaĝon oni konstruis ĉirkaŭ la malnova kastelo feŭda, kiun oni menciis en laListe des Castra (listo de la kateloj) ekde1232. Ĝin starigis la grafoj deProvenco, kiuj posedis la regionon post la disfalo de laRomia imperio. Ankaŭ portempe regis lagrafoj deBarcelono, lafamilio de Anĵuo, kaj la suverenoj deNapolo.
Lakavaliroj de laOrdeno de la Templo establiĝis ĉe la preĝejo "Madono de la Herbejoj" ĉirkaŭ1135 post konsento inter laPapo kaj laSankta Romia Imperiestro, kiu tiam estis la suzereno de Provenco. La kripto de la preĝejo atestas la prosperon de tiu templana komandejo (commanderie templière), kaj en la korto ankoraŭ ekzistas ŝtona trogo traborita per truo, kiu estis uzata por mezuri la grenojn de la dekona imposto. Militistoj kaj konstruistoj, la templanoj starigis kapelon Sankta Mikaelo (Saint Michel) ĉe la kulmino de la montaroFérion anstataŭ altaron dediĉitan al la dioJupitero. Sed je la20-a de januaro1307, sekve de ordonoj de la franca reĝo"Filipo la 4-a" (1285-1314, kromnomita "la Bela"), la grafo de ProvencoKarlo la 2-a deAnĵuo (1254-1309, kromnomita "la Lama") arestigis ĉiujn templanojn de la graflando kaj konfiskis ĉiujn iliajn bienojn. La bienoj kaj rajtoj de la templana komandejo deLevens estis atribuitaj al la grava abat-monaĥejo de Sankta Ponso (Saint Pons) ĉeNice (Nis = Nico) ĝis lafranca Revolucio, kaj tio estigis monkonfliktojn inter la abatoj de tiu monaĥejo kaj la prioroj de la levensa paroĥo de Sankta Antoneno (Saint Antonin).
Dum la 13-a jarcento la senjoroj deLevens estis membroj de la konsuleca familio nicaRiquier (Rikie), antaŭ ol ekregis la Grimaldi-anoj komence de la 14-a jarcento.
La familioGrimaldi estas patricia familio deĜenovo kun pluraj branĉoj, el kiuj unu regis superBeuil post la geedziĝo en1300 de AndaroGrimaldi kunAstruge Rostang, la unusola filino de la ĵus murdita barono deGuillaume (Vilhelmo)Rostang deBeuil (Boej en esperanto /Buèi aŭlu Buienc en la nica dialekto /Boglio en la itala lingvo estas la oficiala nomo antaŭ1860). La dinastioGrimaldi konservis la regadon superBoglio dum pli ol tri jarcentoj kiel baronoj kaj post la26-a de majo1561 kiel grafoj. Tiam estis tempoj de perforto, perfido, maljuteco kaj tiraneco, el kiu la levensanoj konstante provis emancipiĝi kiel eble plej bone.
Fine de la 14-a jarcento, la destino deLevens kunligiĝis kun tiu de la graflando deNice, kiu abrupte disiĝis de la Provenco por aliĝi al laŜtato de Savojo, pro la iniciativo de la potenca JohanoGrimaldi, kiu estisbarono deBoglio kaj seneskalo de Provenco, kaj kies plejaĝa filo estis fariĝonta la senjoro deLevens. La kontrakton oni subskribis je la28-a de septembro1388 antaŭ la abat-monaĥejo de Sankta Ponso. Okaze de tio, la konfederitaj vilaĝoj deLevens, kajUtelle (Utel) kajLucéram (Luseram) deklaris malkonsenti omaĝon al la grafoAmadeo la 7-a de Savojo (1360-1391, kromnomita "Ruĝa Grafo"), se oni ne redonis al ili la liberecojn kaj privilegiojn, kiun konsentis al ili pro monpago la reĝinoJohanino la 1-a deNapolo (1326-1382). Sed ili estis finfine devigitaj submetiĝi al la aŭtoritato de Savojo.
En1400 la unua komunumo juda instaliĝis enLevens, kies strato ankoraŭ nomiĝasrue de la juiverie
Tre grava evento por la tuta valo de laVésubie estis la konstruado ekde1431 de la "mulpada" vojo, kiu ligas la ĉefurboNice alVinadio tra la vilaĝoj deLevens,Utelle,Lantosque,Saint-Martin-Vésubie (Sankta Marteno ĉe Vezubi-o) kaj la montaroj de la valoj deConi (Koni, en la itala lingvoCuneo/Kuneo). Kondiĉe ke oni poste pagu al li vojimposton, la riĉa patricio nicaPaganini Dalpozzo proponis konstrui per sia mono tiun novan vojon por transporti salon, kiu tiam estis gravega parto de la nica komercado. La vojon oni finkonstruis en1434 kaj la levensanoj abunde profitis de ĝi per konstantaj rilatoj komercaj kun la vilaĝoj de la valo de laVésubie.
La epidemio depesto en1467 ruinigis plej parte la graflandon, kaj mortigis trionon de ĝiaj loĝantoj dum la unua ondo de la "nigra morto".
Je la8-a de januaro1475 LudovikoGrimaldi, kiu estis la senjoro deLevens kaj ido de JohanoGrimaldi de Boglio, konsentis al la levensanoj ĉarton "de libereco", kiu nuligis la imposton kaj permesis al ili mem nomumi siajn konsilantojn kaj sindikojn, kondiĉe ke ili ĉiujare pagu al la familioGrimaldi 40 orajn florenojn dum la tago de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj.
Johano la 2-aGrimaldi fariĝis la feŭdestro deLevens je la15-a de majo1543. Li ĵuris fidelecon al ladukoKarlo la 3-a de Savojo (1486-1553, kromnomita "Bona") sed tuj perfidis lin kaj alianciĝis kun la trupoj francaj kaj turkaj dum la sieĝo deNice (Nis = Nico, en aŭgusto1543). Kulpigita pri perfido, Johano la 2-a estis kondamnita al ekzilo kaj al konfisko de siaj bienoj. Je la22-a de oktobro1550 la levensanoj aĉetis por 1200 oraj ekudoj italaj senpere al sia savoja suzereno la muelejojn por faruno kaj oleo (defici) kun la permeso konstrui novajn. Sed post 14 jaroj da vagado tra Francio kaj sekve de liaj kulpokonfeso kaj pardonpeto, dekreto je la8-a de decembro1557 de la dukoEmanuelo-Filiberto de Savojo (1528-1580, kromnomita "Fera Kapo") restituis al Johano la 2-a liajn bienojn kaj titolojn, tiel koleriginta la levensanojn kaj daŭre malpopulariginta la familionGrimaldi. Ĝis sia morto je la aĝo de 91 jaroj en la17-a de septembro1603, li estis malamata de la levensanoj, kiuj publike mokis lin dum lia funebrado.
De1610 ĝis1615 oni grandioze pligrandigis kaj plibeligis la paroĥan preĝejon per pentraĵoj de famaj artistoj de la ĝenova skolo, kaj per sonorilaro.
La grafo deBoglio kaj guberniestro de la graflando deNice (Nis = Nico) HanibaloGrimaldi politike rilatis kun la franca najbaro kaj ekde1614 komplotis por transdoni la graflandon al Francio. Tiam la dukoKarlo-Emanuelo la 1-a de Savojo (1562-1630) deprenis de li la regadon kaj ordonis, ke li kun sia filo Andreo venu al la duka kortego deTorino. Ĉar ili malobeeme revenis hejmen, la duko de Savojo estis devigita konsideri ilin kiel ribelulojn. Senigitaj de la apogo de la franca reĝoLudoviko la 13-a (1601-1643 kromnomita "Justa"), kiu ĵus edzinigis je le10-a de februaro1619 sian fratinonKristino de Francio (1606-1663) kun la filo de la savoja dukoViktoro Amadeo (1587-1637), Hanibalo kaj lia filo estis kulpigitaj pri majesatenco, ribelo kaj perfido, kaj post tre longdaŭra proceso kontumace kondamnitaj al mortpuno. La grafo deBoglio tiam enfermiĝis en sia kastelo deTourettes-Revest (Turet Revest), kiun tuj sieĝis la savojaj trupoj. Li fine mortis strangolita je la9-a de januaro1621
Du restaĵoj de la malnova kastelo : la "Domo de Portal" kaj la interna pordo de la murego.
Dum tiuj eventoj la senjoro deLevens estis CezaroGrimaldi de post la5-a de decembro1603. La levensanoj ankoraŭ memoris pri la reveno de Johano la 2-aGrimaldi kaj la junuloj ne forgesis, ke en1608 CezaroGrimaldi dekrete malpermesis ĉiujn publikajn festojn krom se konsentas la senjoro. Kiam li ekkonis la sorton de Hanibalo, Cezaro forfuĝis alCabris (Kabris) kun sia tuta familio. Tiam la levensanoj impetis al la kastelo, prirabis ĝin kaj plantis la ŝtononbattàu (bataŭ), sur kiu ili saltis kaj dancis kriante : "ni saltas sur la ventro de Grimaldi !". Morgaŭe la duko de Savojo favore akceptis mesaĝon de la levensanoj, en kiu ili firme promesis sian sindonemon al Savojo. Karlo-Emanuelo la 1-a responde konsentis ĉarton "de libereco" alLevens, kiu fariĝis "grafo de si mem". Tiun eventon memorigas la blazono de la vilaĝo. Je la16-a de oktobro1622 oni ordonis detrui la muregojn ĉirkaŭ la kastelo.
En1627 HonoritoGrimaldi, kiu estis la filo de la defalinta senjoro CezaroGrimaldi, provis rekonkeri siajn feŭdajn rajtojn sed fiaskis malgraŭ la divido de la levensanoj inter oponaj kamparanoj kaj favoraj vilaĝanoj. Finfine la feŭdajn rajtojn oni komplete nuligis en1658 kaj la vilaĝo funkciis dank'al komunuma taĉmento, kiu konsistis el : unu juĝisto (labayle), notarioj, tri sindikoj, ok konsilantoj, tri superrigardantoj, du arbitraciantoj, unu urbopolicano kaj kampogardistoj... ĉiuj elektitaj dum la tago de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj por unujara oficperiodo.
Tiel finiĝis tri jarcentoj kaj duono de tiraneca regado far la familioGrimaldi, el kiu la levensanoj konstante provis emancipiĝi.
Dum la sekvintaj 130 jaroj, la levensanoj estis pasigantaj trankvilajn tagojn de kampara vivo, kaj la vivkondiĉoj multe pliboniĝis post latraktado deUtrecht, kiu donis la graflandon deNice al la reĝo dePiemonto-Sardinio en1713. Ili tamen suferis dum la Milito pro la Aŭstria Hered-Vico, kiam la regiono estis okupata de la trupoj francaj kaj hispanaj.
En la mallumaj jaroj de la revolucia epoko,Levens suferis kiel la tuta graflando pro la perfortoj de la okupantaj trupoj francaj kaj de la kontraŭ-revolucia movadoBarbet (barbet). Je la29-a de septembro1792, la generaloJacques Bernard d'Anselme (1740-1814) eniris en la urbonNice. Je la17-a de oktobro1792, 1150 soldatoj de la generaloPaul de Barral konkeris la vilaĝonLevens, kaj poste marŝis alDuranus kajLantosque. La generalo (kaj estonta marŝalo)André Masséna (1758-1817), kiu naskiĝis enNice kaj kreskis enLevens mem en la familiaj domoj de laSiga kaj de la stratoSerret, partoprenis en tiu okupanta trupo kaj venkis la trupojn aŭstriajn kaj sardiniajn dum la batalo de laBrec d'Utelle (Brek d'Utel) je la 24-a kaj25-a de novembro1793. La regiono fariĝis la 85a departementoAlpes maritimes de Francio post voĉdono de la popolo ĝis la defalo de la franca imperiestroNapoleono la 1-a. En1814-1815 la du Traktatoj de Parizo fine redonis ĝin al la reĝlando de Piemonto-Sardinio kaj restarigis la landlimon de1760.
Levens en 1884 kun malantaŭe la montoVial (1550m), akvarelo de la nica artistoEmmanuel Costa (1833-1921)
Dum la 19-a jarcentoLevens spertis gradan disvolviĝon : oni konstruis, plantis, irigaciis, instruis…
1806 : aperas eminentaj levensanoj kaj la unua instruisto de la publika lernejo.
1810 : lokaj gazetojle Bulletin des lois (La Buleteno de la leĝoj) kajle Messager des Alpes (la Mesaĝisto de la Alpoj) estis eldonataj kaj legataj de burĝaro.
1829 : oni konstruis vetureblan vojon deNice ĝisSaint Martin Vésubie traLevens, kaj la komerco estis prospera ĝis kiam malfermiĝis nova vojo en la valo fine de la19-a jarcento.
1844 : oni starigis novajn domojn kaj digojn en la valo de la riveregoVar
1860 : la graflando deNice fariĝis parto de Francio je la24-a de marto1860 per la Traktato de Torino, kiun "pravigis" poste plebiscito en aprilo..
1879 : grandan laboron oni faris por konstrui la kanalon de laVésubie, kiu alportas al la vilaĝo kaj alNice la akvon de la montaroj
1897 : oni elektrizis la vilaĝon kaj horloĝo videbliĝis sur la frontono de la preĝejo.
Junuloj forlasis la vilaĝon por vivi kaj labori en la granda urboNice.
Sur la ŝtona monumento starigita honore al la soldatoj, kiuj mortis pro sia patrujo dum laUnua mondmilito, estas gravuritaj 52 nomoj... el la tiamaj ĉ. 1300 levensanoj, 52 junaj kaj fortaj viroj pereis kaj multaj restis dumvive kripligitaj : terura estis la socia katastrofo !
En la 1950aj jaroj kvazaŭ mortonta estis la komunumo, kiu forte maljuniĝis kaj havis malpli da loĝantoj en1946 ol en1795 !
Sed ekde la 1980aj jaroj revigliĝis la komunumo ĉar dank'al la nunaj komunikiloj kaj veturiloj pli kaj pli da nicanoj preferas labori en la granda urboj de la marbordo aŭ en la industriaj areoj de la valo deVar kaj vivi en la kamparo.
Dum pluraj jarcentoj la nombron da loĝantoj limigis la malfacilaj vivkondiĉoj, kiel izoleco meze de krudaj kaj krutaj montoj, malsategoj, militistaj perfortoj, kaj epidemioj (precipe la pesto en1467 kaj1734-1735, kiu ruinigis kaj kvazaŭ senpopoligis la landon). Okaze de la censado en1734 oni nombris 1208 levensanojn, sed restis nur 1069 en1794 dum la okupo de la francaj trupoj revoluciaj.
En la19-a jarcento la plibonigo de tiuj vivkondiĉoj ebligis ke, tuj post la aliĝo de la graflando deNice al Francio, oni censis 1800 levensanojn en1861.
Sed tiu modernigo de la vivo ankaŭ okazigis elmigradon de la junuloj al la disvolviĝanta kaj proksima ĉefurboNice. La nombro de la levensanoj pli kaj pli malkreskis ĝis la fino de la dua mondmilito, tiel ke estis malpli da levensanoj en1946 ol en1794 !
Tamen tiu daŭra modernigo de la vivo kaj disvolviĝo de la urboj finfine ekde la 1960-aj jaroj okazigis alLevens la alvenon de novaj familioj, kiuj dank'al la modernaj veturiloj kaj komunikiloj laboras en la grandaj urboj aŭ en la industria areo de la valo deVar sed preferas vivi en la kamparo. Tiu evoluo kvaroble kreskigis la levensanaron dum la lastaj sesdekaj jaroj, kaj en2006 oni censis 4427 levensanojn[1].
Olivarboj plantitaj surrestankojOlivo, gravuraĵo n°57 de la Atlaso de Medicinaj Plantoj deKöhler (1887)forlasita muelejo por olivoj
La tradicia ekonomio baziĝis sur la kultivado de la malgranda nigraolivo nomitacaillette (kajet). Ĝin oni manĝis post konservado en salakvo dum kelkaj monatoj, aŭ premis en muelejoj nomitajdefici por produktioliv-oleon kiel nutraĵon, lumilon kaj kuracilon.
La muelilojn funkciigis la forto de akvofluo, kaj iam estis dek-kvin (7 komunumaj kaj 8 propraj) samtempe funkciantaj.
Por kultivi siajn krutajn terenojn la levensanoj konstruis montoflanke muretojn el ŝtonoj (restanques / la restankoj), kaj tiel estigis teracojn sur kiuj ili plantis la olivarbojn kaj kultivis aliajn plantojn. De la mezo de la17-a jarcento ĝis la komenco de la20-a jarcento, la olivarbaro deLevens entenis 40000 arbojn fruktodonajn sur triono de la tuta areo kantona, kaj en1852 ĝi produktis 234 tunojn da olivoleo
Tiu olivoleo estas aparte dolĉa se oni rikoltas la olivojn malfrue, kaj havas tre intensan fruktoguston (eĉ amaran) se oni rikoltas ilin frue.
La tradicia vivo enLevens estis sobra kaj aŭtarcia, ofte eĉ malfacila… kaj oni komercis vendante la lokajn produktaĵojn.
Krom olivojn, la levensanoj kultivis aŭ rikoltis :
Fruktarbojn : ĉefe vinberujo (kiun difektis la filoksero), figarbo, prunujo kaj ĉerisarbo, sed ankaŭ pirarbo, pomarbo, kaŝtanarbo, nuksarbo, migdalarbo, cidoniarbo...
Plantojn por teksaĵoj (morusujo por silkvermoj, kanabo) aŭ parfumoj (sovaĝa lavendo).
Ankaŭ ili bredadis :
ĉefe ŝafojn kaj kaprinojn (por lano, viando kaj fromaĝo)
sed ankaŭ porkojn (por ledo kaj viando), bovojn kaj azenojn (por laboro), kortobirdojn...
kaj ĉasis aprojn, kapreolojn, leporojn, perdrikojn... kaj ekspluatadis la lignon el la arbaro kaj la kalkoŝtonon por gipso aŭ konstrublokoj.
La levensanoj havis tamen avantaĝon : la grava "vojo de la salo" trapasis ilian vilaĝon kaj ebligis al ili komerci kun la urboj de la marbordo kaj tiuj de la montaroj... sed ili restis ĉiam minacataj de naturaj katastrofoj, kiel sekeco aŭ frostego.
Jam de la komenco de la20-a jarcento ekkadukiĝis la olivkultivado sekve de militoj kaj elmigrado kaj konkurenco de aliaj plantoj oleacaj, kiel arakidoj kaj kolzo. Dum la pasinteco "brakoj" ne mankis por tia okupo pro sklaveco, servutoj (corvées) kaj mizero… sed en la moderna socio franca dungi multajn kampolaboristojn fariĝis malfacile kaj multekoste !
Restas kelkaj terkultivistoj, sed la plimulto de la levensanoj moderne laboras ekster la vilaĝo aŭ en la terciara laborsektoro… aparte de la turismo.
Tiu kantono enhavis 17 969 loĝantojn en1999, kaj la kantonestroj (conseillers généraux) estis S-roJoseph Raybaud (de1934 ĝis1989) kaj estas D-roAlain Frère (de1989 ĝis nuntempo)
Levens estas francakomunumo de ladepartementoAlpes-Maritimes, ekde kiam la graflandon deNice transdonis je la24-a de marto1860 al Francio laTraktato de Torino, kiun "pravigis" posteplebiscito en aprilo. Ĝi ankaŭ partoprenas en la C.A.N.C.A. (Communauté d'Agglomération de Nice-Côte d'Azur = Komunumo Urbara de Nico-Lazura-Marbordo, kiu estas kuniĝo de pluraj komunumoj ĉirkaŭNice ekde la1-a de januaro2002 kaj nuntempe prezidita de S-roJacques Peyrat).
Pierre Giletta (fine de la16-a jarcento - komence de la17-a jarcento) : sekulara pastro kaj profesoro pri teologio ĉe la Kolegio deNice, kiu publikigis franclingve dum1608 en la urboThonon (Tonon) verkon titolitanDéclaration de foi ("kredodeklaro") kontraŭ la kalvinistoj.
Victor Tiranty (Levens1750 -Nice1835) : ĵuristo, notario, negocisto, kaj membro de la Populara Societo. Li defendis la ideojn de la Francio kaj de la Revolucio, sed protestis kontraŭ la konduto de la generalod'Anselme kaj de la francaj trupoj.
André Masséna (Nice1758 -Paris1817) : duko deRivoli, princo deEssling kaj imperia marŝalo. Li pasigis sian junaĝon enLevens kaj partoprenis la invadon de la graflando deNice kiel generalo de la franca armeo revolucia.
François Malausséna (Levens1814 -Nice1882) : nica advokato, unua urbestro deNice post la reunuiĝo al Francio en 1860 kaj prezidanto de la ĝenerala konsilantaro deAlpes Maritimes.
Jean-Baptiste Gilletta (Levens la7-an de majo1856 -Nice la4-an de februaro1933) : fotisto fama pro sia verkaro ilustranta la vivon en la "Lazura Marbordo" de la fino de la 1870-aj jaroj ĝis la 1920-aj jaroj.
Frédéric Maurandi (Levens1863 -Massoins1943) : instruisto, kiu publikigis en1931les Annales de Levens (la Analoj de Levens)
Restas nur ruinoj de la malnova kastelo detruita en1622 : la Domo dePortal, du pordoj de la murego kaj la bazo de la ĉefturo.
preĝejoj kaj kapeloj kun skulptaĵoj kaj pentraĵoj :
> la "Blanka Kapelo" konstruita laŭ baroka stilo en1775 por la fratosocio de la "blankaj pentofarantoj".
> la "Nigra Kapelo" konstruita laŭ baroka stilo en la16-a jarcento por la fratosocio de la "nigraj pentofarantoj".
> la paroĥa preĝejo Sankta Antoneno rekonstruita en1614 sur origina bazo de la11-a jarcento
> kaj diversaj kapeloj tra la kampoj kaj sur la montoj
labattaù (bataŭ) : estas ŝtono plantita de la levensanoj kiam forfuĝis en1621 CezaroGrimaldi, kiu estis la lasta senjoro deLevens. Ĝi simbolas la "ventron" de la senjoro, sur kiu dancas farandole (lu brandi) kaj saltas la levensanoj ĉiujare dum la festo de Sankta Antoneno, memore al sia libereco.
Procesio de la helikoj (limaces) (en junio) : dum la dua dimanĉo post la Pentekosto (Fête-Dieu), levensanoj religie procesias kun relikvoj ornamitaj per floroj kaj foliaro kaj lumigitaj per oleolampoj faritaj el helikaj konkaĵoj (limace).
Festo de la Sankta Johano (Saint Jean) (je la21-a de junio) por la somera solstico.
Festo de la Sankta Antoneno (Saint Antonin) (je la2-a de septembro) : Li estas la sankta patrono de la vilaĝo. Levensanoj farandole dancas kaj saltas sur labattaù memore al la defalo de la senjorojGrimaldi.
Memorigo de la Voto al la Madono (je la8-a de decembro) : en1738 epidemio de pesto furoris en la regiono kaj la levensanoj petis helpon de la Madono... kaj ĉesis la epidemio !
Pastorala Festo de la Kristnasko.
Granda Foiro agrikultura (dum la unua semajnfino de junio).
Festivalo de la ĉevalo (ĉiujare dum la 14-a kaj15-a de aŭgusto).
Ĝi tre similas al la nica kuirarto[3]. Ĝi estas kuirarto de "malriĉuloj" kaj kutime uzas :
farunojn el cerealoj kaj foje el kikeroj aŭ kaŝtanoj.
viandon (precipe ŝafaĵo) kaj konservitajn fiŝojn (gado, anĉovo)
fromaĝon (precipe el kaprina aŭ ŝafina lakto)
vinon
olivojn kaj olivoleon
fruktojn kaj legomojn laŭ la sezonoj
ajlon, cepojn kaj aromajn herbojn
Jen kelkaj tipaj pladoj :
Pissaladiera (pisaladiera) : torto kun cepoj kaj olivoj.
Pizza (pica) : pico estas speco de torto kun tomatoj, olivoj kaj anĉovoj.
Ravioli (ravioli) : ravioloj estas saketoj da pastaĵo farĉitaj per hakita viando kun aromaj plantoj, kaj kuiritaj en bolanta akvo.
Soupe au Pistou (supo kun pistu) : supo el pecigitaj legomoj, sur kiu oni ŝutas miksaĵon el bazilio kun ajlo, olivoleo kaj raspita fromaĝo.
Pâtes au Pistou : pastaĵoj kun pistu-o
Pâtes au anchois : pastaĵoj kun anĉovoj kaj raspita fromaĝo.
Tapenade (tapenad) : pistita miksaĵo da anĉovoj, olivoj kaj kaporoj (kies nomo estastapeno en la nica dialekto), kiun oni ŝutas sur pastaĵoj aŭ ŝmiras sur pano
Levens estas vere paradiza loko por tiuj, kiuj ŝatas ekskursi piede, rajde aŭ bicikle. Tie trapasas la pado n°5 por "longa ekskurso"[5], kiu iras de la Norda Maro ĝis la Mediteranea Maro.
Ĉevalrajdado estas kutima afero por la turistoj, kaj foje okazas kurkonkursoj per aŭtoj aŭ bicikloj sur la montaj vojoj de la Komunumo.
Ankaŭ estas apartaj ludejoj por piedpilko, teniso kaj kriketo.
Naĝejo situas kulmine de la vilaĝo kaj ĝia malvarma akvo el la montaroj estas tra agrabla somere.
Fêtes Levensanes (levensaj festoj), libreto en la france lingvo n°11 en februaro 2000 de la asocio "Levens d'un temp e de deman",
Garino Pierre-Robert :Levens, Crounica dei Levensan (Levenso : kroniko de la levensanoj, en la france lingvo ), el libraro titolita "les Régionales", eldonejojSerre, 1995,ISBN 2-86410-226-9.
Garino Pierre-Robert :Le Canton de Levens (la kantono de Levens, en la france lingvo), el libraro titolita "l'Ancre Solaire", eldonejojSerre, 1997,ISBN 2-86410-259-5
Hug Guy : "une petite idée de Levens" (iom pri Levens, en la france lingvo), persone eldonita.
Médecin Jacques :La bonne cuisine du comté de Nice (la bona kuirarto de la graflando de Nico, en la france lingvo), eldonejoj SOLAR (2003),ISBN 2-263-03506-0