The page has not been checked
Leptona nombro enpartikla fiziko estas diferenco inter nombroj deleptonoj kajkontraŭleptonoj en kvantuma sistemo. En ĉiuj ĝis nun observitaj procedoj la leptona nombro restas senŝanĝa en fermitaj sistemoj. Pro tio E.J.Konopinski kaj H.M.Mahmoud difinis leĝon de konservo de leptona nombro[1], kiu nun estas unu el eksperimentaj bazoj pornorma modelo departikla fiziko. Sed teoria bazo por konservo de leptona nombro ankoraŭ ne estas donita. Oni ne trovis iun ajnkalibran kampon por leptona nombro (kaj pro tio la iam uzata nomoleptona ŝargo estas neĝusta).
Leptonoj havas leptonan nombronL=+1, kontraŭleptonojL=-1. La elekto de signo estas pure arbitra kaj rezultas de interkonsento inter fizikistoj.
Krom ĝenerala leptona nombro ekzistas tri gustaj leptonaj nombroj: laelektrona (Le), lamuona (Lμ) kaj lataŭona (Lτ). Ĝenerala leptona nombro estas sumo de tiuj tri. Antaŭ trovo deneŭtrinajoscilacioj oni kredis, ke tiuj estas apartaj nombroj kaj ke ĉiu el ili havas propran leĝon de konservo. Ekzemple, en ĉiuj fermitaj sistemoj nombro deelektronoj kajelektronaj neŭtrinoj minus nombro depozitronoj kaj elektronaj kontraŭneŭtrinoj restis konstanta en ĉiuj eksperimentoj. Nun estas pruvita ke gustaj leptonaj nombroj per si mem estas nekonstantaj (ekzemple, elektrona neŭtrino povas transformiĝi enmuona aŭtaŭ-neŭtrino kaj male.
La konservo de ĝenerala leptona nombro, tamen, ankoraŭ ne estas malpruvita. Nun oni aktive serĉas procedoj en kiuj tiu ĉi leĝo rompiĝas.