Dum li estis ankoraŭ tre juna, liaj gepatroj lin destinis por pastreco. Li estis tonsurita en 1482 kaj poste profitis de sinsekvaj promocioj danke al la potenco kaj al la riĉeco de siaj gepatroj. En 1483 li estis nomumita deSiksto la 4-a apostola protonotario. En 1486 li ricevis sen devo rezidi la faman abatejon deMonto Kasino, fonditan deBenedikto de Nursio.
En 1489, kvankam li ankoraŭ estis 13-jara, li ricevis kardinalan ĉapelon el la manoj deInocento la 8-a. Tamen li devis sin deteni porti la insignojn de sia altofico ĝis 1492. Tiujare li partoprenis je lakonklavo, kiu papigis Rodrigon Borĝon kun la nomoAleksandro la 6-a, kontraŭ kiu elekto li ege oponis.
Post la elekto li revenis al Florenco, kie lia patro ĵuse mortis. Lia familio estis elpelita el la urbo en 1494 kaj li mem devis fuĝi maskovestita kiel franciskano. Li poste vivis kieldiletanto, konservante tamen vivmanieron pli diskretan ol liaj kolegoj kardinaloj. La malsano deJulio la 2-a, en 1511, donis al li la ideon kandidatiĝi por lin postveni. Samjare li estis nomumita legato enBolonjo kaj li estis kaptita ĉe la batalo deRaveno. Li sukcesis fuĝi, dum lia familio revenis en Florencon.
La 21-an de februaro 1513 Julio la 2-a mortis kaj Johano de Mediĉo estis elektita papo kun la nomo Leono la 10-a.
Leono la 10-a estis granda protektanto de la belartoj. Li laborigis por liRafaelon, kiu pentris lian bildon, admireblan nun en la Galerio Pitti de Florenco. Rafaelo ankaŭ finis la ĉambrojn (stanze) de la papa palaco menditajn de Julio la 2-a. Li mendis kritikan eldonon deDanto kaj amasigis grandan aron da manuskriptoj. Bedaŭrinde li komencis sian regadon per serio de grandaj festoj, kiuj rapide elĉerpis la riĉaĵon postlasitan de Julio la 2-a; por havigi al si monon Leono la 10-a tiam utiligis la tradician metodon de la papoj: kreadon de oficoj kaj disvendadon deindulgencoj.
Sub lia papado okazis la afero Reuchlin.Johano Reuchlin [rojĥlin], aŭtoro de hebrea gramatiko luktis kontraŭ laInkvizicio kun la helpo de la tiamaj humanistoj, koncerne laTalmudon. En 1515 Leono la 10-a decidis favore al la sciencisto. Lin ĉirkaŭadis amikoj deErasmo kaj li ŝajnis malfermita al la novaj ideoj.
Onidiroj estas, ke je sia papiĝo Leono diris al sia frato: "Ĉar Dio donis al Ni la papecon, ni profitu de ĝi."Li trairis Romon kun procesio, en kiu partoprenis burleskuloj,panteroj kaj blankaelefanto kaj servigis al si manĝojn kun 65 pladoj.