Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Leonardo Leo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo Leo
Persona informo
Naskiĝo5-an de aŭgusto1694 (1694-08-05)
en San Vito dei Normanni
Morto31-an de oktobro1744 (1744-10-31) (50-jaraĝa)
en Napolo
Lingvojitala
Alma materConservatorio della Pietà dei Turchini(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
orgenistoRedakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.leonardoleo.com/
vdr

Leonardo Leo, aŭ, pli ĝuste,Lionardo Oronzo Salvatore de Leo (*5-a de aŭgusto1694 (LaŭPiccinni1701) enNapolo; † 31-a de oktobro1744(?)) estisItalakomponisto debaroka muziko.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Leo naskiĝis en San Vito degli Schiavoni (nunSan Vito dei Normanni,provinco Brindisi), tiam parto de lareĝlando Napolo.

En1703 li studis ĉe lakonservatoriodella pietà de' Turchini en Napolo samkiel ĉePiloni enRomo. Krome li estis lernanto unue deFrancesco Provenzale kaj poste deNicola Fago. Oni supozis, ke li estis lernanto dePitoni kajAlessandro Scarlatti, tamen li ne povus studi ĉe ambaŭ tiuj komponistoj, kvankam li sendube estis influata de iliaj komponaĵoj. Lia plej frua konata verko estis la dramoL'infedeltà abbattuta, prezentata de siaj kunstudentoj en1712.En1714 li produktis ĉe la kortega teatrejooperonPisistrato, kiu estis ege admirata. Li enhavis variajn postenojn ĉe la reĝa kapelo kaj kontinuis verki por la scenejo aparte de la instruado ĉe la konservatorio. Post enmetado de komikaj scenoj alBajazette deFrancesco Gasparini en1722 por prezentado en Napolo li komponis komikan operonLa’mpeca scoperta en laNapola dialekto en1723.

Leo vivis poste ekde1717 ĝis sia morto en la jaro1744 (ne en17421743, kiel Burney kaj Piccinni asertas) kiel eklezia kapelestro kaj direktoro de la konservatorioSant' Onofrio en sia gepatra urbo. Li mortis proapopleksio, dum kiam li estis okupita pro la komponado de novaj arioj por rea prezentado deLa Finta Frascatana.

Graveco

[redakti |redakti fonton]

Lia plej fama komika opero estisAmor vuol sofferenze (1739), pli bone konata kielLa Finta Frascatana, alte laŭdita deDe Brosses. Kiel unu el la plej eminentaj majstroj de lanapola skolo Leo estis bonega en ĉiuj ĝenroj de la kompozicio kaj same granda pri la pasia kiel pri la naiva, subtila kaj ŝerca. Li estis same distinginda kiel komponisto de seriozaj operoj kielDemofoonte (1735),Parnace (1737) kajL'Olimpiade (1737), kiuj estis liaj plej famaj verkoj en tiu ĉi ĝenro, kaj eĉ pli bone li estas konata kiel komponisto de sakrala muziko.

Leo estis la unua el la Napola skolo, kiu akiris kompletan majstrecon pri modernaharmoniakontrapunkto. Lia sakrala muziko estas majstreca kaj dignoplena, prefere logika ol pasia kaj libera de sentimentaleco, kiu enestas la verko deF Durante kajGB Pergolesi. Liaj seriozaj operoj suferas de sobreco kaj stila severeco, sed en siaj komikaj operoj li montras aŭdacan senton de humuro. Liaj ensemblaj movimentoj estas temperamentaj, sed neniam ellaboritaj je forta kulmino.

Bona kaj karakteriza ekzemplo por lia sakrala muziko estas laDixit Dominus in C, eldonita deCV Stanford kaj publikita ĉeNovello. Kelkaj arioj el liaj operoj estas akireblaj en modernaj eldonaĵoj.

Verkoj (elekto)

[redakti |redakti fonton]

Operoj

  • Sofonisba (1719),
  • Ollimpiade,
  • La clemenza di Tito (1735) und
  • Achille in Sciro (um1743);

La ambaŭ oratorioj

  • Santa Elena kaj
  • La morte di Abele (1733),

Eklezia muziko

  • Ave Maria
  • Miserere

Tiu ĉi lasta distingiĝas precipe pro esprimprofundeco samkiel pro artoplena harmonia kaj kontrapunkta verkado.

Fontoj

[redakti |redakti fonton]

Ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Leonardo_Leo&oldid=8322823"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp