Leonard Norman COHEN (naskiĝis la21-an de septembro 1934 enWestmount,Kebekio, mortis la7-an de novembro 2016 enLos-Anĝeleso,Kalifornio) estaskanadakantisto,kanzonisto,poeto kajverkisto. Liaj gepatroj estis judoj devenantaj elPollando kajLitvo.
Li naskiĝis kiel Leonard Norman Cohen, filo de Masha (Marsha) kaj Nathan (Nathaniel) Bernard Cohen (1887–1944), en la mez-riĉa juda familio. Lia patro devenis elPollando kaj patrino Masha Klonitsky estis la filino de talmudisto Rabbie Solomon Klonitsky-Kline, judo el lalitoviaj judoj, kiuj amase venis el la regiono nomataLitvo.
Liaj kantoj estas origine bazitaj surfolkmuziko, ekde la 70-aj jaroj influatas ankaŭ de diversaj specoj depopmuziko kajkabareta muziko.La tekstoj estas ofte sente seriozaj kaj lirike komplikaj, kun uzo de multnombrajmetaforoj. Inter la temoj ofte aperas religio, izoliĝo kaj komplikeco de interhomaj rilatoj.La muziko de Cohen iĝis tre inspira ankaŭ por aliaj kanzonistoj en diversaj landoj de la mondo.
Sian unuan poezilibron li publikigis enMontreal en1956 kaj sian unuan novelon en1963.
Li kelkfoje vizitisPollandon la landon de sia deveno kie koncertis, ekz. la 31-an de marto 2007 li estis kiel speciala gasto de la Tria Programo dePola Radio en la salono deAgnieszka Osiecka enVarsovio en la speciala koncerto por promociigo la son-disko de Anjani Thomas „Blue Alert”, de kiu li estis produktisto kaj la aŭtoro de la tekstoj. Li kun Anjani kune kantis du kanzonojn: Never Got to Love You kaj Thanks For the Dance.
- Songs of Leonard Cohen (1967)
- Songs from a Room (1969)
- Songs of Love and Hate (1971)
- Live Songs (1973)
- New Skin for the Old Ceremony (1974)
- The Best Of (1975)
- Death of a Ladies' Man (1977)
- Recent Songs (1979)
- Various Positions (1984) enhavanta ege faman kantonHallelujah
- The Future (1992)
- Cohen Live: Leonard Cohen in Concert (1994)
- More Best Of (1997)
- Field Commander Cohen: Tour of 1979 (2001)
- Ten New Songs (2001)
- The Essential Leonard Cohen (2002)
- Dear Heather (2004)
- Book of Longing (2007), muziko dePhilip Glass
- Old Ideas (2012) (vidu la apudan foton)
- Popular Problems (2014)
- You Want It Darker (2016)
- Let Us Compare Mythologies (1956)
- The Spice-Box Of Earth (1961)
- The Favorite Game romano (1963)
- Flowers for Hitler (1964)
- Beautiful Losers romano (1966)
- Parasites of Heaven (1966)
- Selected Poems 1956-1968 (1968)
- The Energy Of Slaves (1972)
- Death Of A Lady's Man(1978)
- Book Of Mercy (1984)
- Stranger Music (1993)
- Book Of Longing (2006)