Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Leonard Bernstein

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Leonard Bernstein
Persona informo
NaskonomoLouis Bernstein
Naskiĝo25-an de aŭgusto1918 (1918-08-25)
en Lawrence, Masaĉuseco
Morto14-an de oktobro1990 (1990-10-14) (72-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialopneŭmonito kajkorhaltoRedakti la valoron en Wikidata
Tombotombejo Green-WoodRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Harvard
Instituto de Muziko Curtis
Eliot House(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
SubskriboLeonard Bernstein
MemorigiloLeonard Bernstein
Familio
PatroSamuel Joseph Bernstein(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
PatrinoJennie Resnick(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oFelicia Montealegre(en)Traduki(1951–1978)Redakti la valoron en Wikidata
InfanojJamie Bernstein(en)Traduki, Alexander Bernstein(en)Traduki, Nina BernsteinRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupodirigento
muzikologo
komponisto
pianisto
filmkomponistoRedakti la valoron en Wikidata
VerkojSimfonio n-ro 1. Jeremio
Symphony No. 2
Symphony No. 3
West Side Story
Candide
TTT
Retejohttps://www.leonardbernstein.com
vdr
Leonard Bernstein en 1971

Leonard BERNSTEIN (naskiĝis la25-an de aŭgusto1918 enLawrence,Massachusetts – mortis la14-an de oktobro1990 enNew York City) estisusona komponisto, dirigento, pianisto kaj populariganto de muziko. Aŭtoro de sukcesaj muzikaloj (West Side Story 1957, filmigita en 1961,Candide,On the Town), operoj (Trouble in Tahiti,A Quiet Place), baletoj (Dybbuk), simfonioj (Jeremiah,The Age of Anxiety), kantoj, scena kaj filma muziko.

Infano depolaj -judaj enmigrintoj elUkrainio, studis muzikon enHarvard kaj enFiladelfio. En1958-1969 li agis kiel dirigento de laNovjorka filharmonio kaj gastis en la plej elstaraj operscenejoj de la tuta mondo.

Leonard Bernstein en 1945

En sia verkaro ofte kunligis elementojn deĵaza kajpopulara muziko kun tradiciaj muzikaj formoj (ekz. en scena Meso). Li uzis specifan ritmon (oftajnsinkopojn, ŝanĝiĝantajn ritmojn, nesimetrian akcentigon)kaj kolorplenan instrumentkonsiston. Li konsiderinde meritas pri altigo de arta nivelo de populara muziko kaj muzikaloj. Li famiĝis ankaŭ kiel populariganto de muziko (precipe en televido kaj radio) kaj aŭtoro de libroj pri muziko, per kiuj li kapablis veki ĉe multaj homoj intereson pri klasika muzika ĝenro. Estas interese, ke multaj el liaj kantkomponaĵoj estas plurlingvaj, ofte miksiĝas laangla, lahebrea kaj aliaj lingvoj inkluzive lalatinan.

Bibliografio de Bernstein

[redakti |redakti fonton]
  • Findings (Trovitaĵoj) – Simon and Schuster, New York, 1982; Anchor Books, New York, 1993 –ISBN 0-385-42437-X.
  • The Infinite Variety of Music (La senfinaj transformoj de muziko) – Simon and Schuster, New York, 1966; Anchor Books, New York, 1993 –ISBN 0-385-42438-8.
  • The Joy of Music (La ĝojo pro muziko) – Pompton Plains, New Jersey, 1959; Amadeus Press edition, 2004 –ISBN 1-57467-104-9.
  • Leonard Bernstein's Young People's Concerts (Koncertoj de Bernstein por junuloj), eld. Gottlieb – Anchor Books, New York, 1962 a 1992 –ISBN 0-385-42435-3
  • The Unanswered Question (La nerespondita demando) – Harvard University Press, Cambridge, Mass, 1976 –ISBN 0-674-92000-7

Bibliografio pri Bernstein

[redakti |redakti fonton]

Videografio

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Videodosieroj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri biografio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pribiografio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Leonard_Bernstein&oldid=8322802"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp