Lentugo estas hiperpigmentita makulo, plata aŭ apenaŭ reliefa, kiu povas lokiĝi kie ajn sur haŭto, ungoj kajmukozoj (labiaj[1], buŝaj, konjunktivaj, vulvaj, vaginaj aŭ penisaj), kun tamen prefero por la lumeksponitaj regionoj.
Tiuj lezoj ofte havas malgrandajn dimensiojn (de 1 ĝis5 mm), sed povas dimensii ĝis3 cm por tiuj induktitaj deUV[2]. Ili estas rondecaj aŭ ovalecaj, kun homogena koloro. Iliaj limoj estas netaj, krom kiam ili lokiĝas ĉe mukozoj. Ilia koloro varias de ĉama flavo al tre malhela bruno kaj ne estas modifiita de suneksponiĝo. Ili povas esti solecaj (lentigo simplex) aŭ multnombraj, tiel formantelentugozon.
Ili tre oftas kaj aperas dum infanaĝo aŭ adoltaĝo.
La terminolentugo devenas elLatino,lentigo, lentiginis, kiu signifasefelidon aŭhaŭtmakulon[3]. Tiu latina termino derivas de alia latina vorto,lens, lentis, kiu signifaslenton[3], pro la klinika aspekto de tia haŭta lezo.
Historie, la terminolentugo do havis la sencon deefelido[4]. Tial, oni povas plu trovi tiun sencon en kelkaj malnovaj medicinaj vortaroj[5], aŭ en la komuna uzo de pluraj lingvoj, inkluzive Esperanton[6]. Sed nuntempe tiu senco estas rezervata al la terminoefelido, dumlentugo determinas lezon dermatologie kaj histologie ja malsaman.
Lahistologia ekzameno de lentugo montras lokan hiperpigmentiĝon deepidermo, rezultantan el granda multiĝo de la melanoĉeloj de la baza tavolo, sen grupiĝo en tekoj. La epidermaj krestoj estas pli longaj[2].
Lentugo povas esti malfacile distingebla klinike de aliaj pigmentaj makuloj. Foje, nur la mikroskopa ekzameno permesas ilin diferencigi. Inter la konfuzemaj dermatologiaj lezoj, oni povas citi: