Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lenkoran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenkoran
Fotomontaĵo
şəhər(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
 
Ĝemelurboj
İskenderun(2005–)
MontereyRedakti la valoron en Wikidatavd
PoŝtkodoAZ4200
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro51 300  (2014)[+]
Loĝdenso733 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo38° 45′ N,48° 51′ O(mapo)38.75361111111148.851111111111Koordinatoj:38° 45′ N,48° 51′ O(mapo)[+]
Alto76 m[+]
Areo70 km² (7 000 ha)[+]
HorzonoUTC+04:00[+]
Lenkoran (Azerbajĝano)
Lenkoran (Azerbajĝano)
DEC
Situo de Lenkoran

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoLənkəran[+]
vdr

Lenkorano[1] (azerbajĝane Lənkəran) estas urbo kun distrikta statuso en sudo deAzerbajĝano ĉe bordo de laKaspia maro. Urbo lokiĝas endistrikto Lenkoran kaj havis en 2002 ĉirkaŭ 48.400 loĝantojn.

Loĝantoj kaj urbonomo

[redakti |redakti fonton]

Pli ol duono de la loĝantoj de la urbo apartenas al la popolotaliŝoj. Tiuj rezervis siajn kulturon kaj tradicion. La nomo de la urbo venas elLan Karan, kiu en la taliŝa lingvo signifaskandomo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La urbo estis fondita sur la marĉejo ĉe norda bordo de rivero Lenkoranka. La unuaj spuroj de loĝantoj estis trovitaj el laneolitiko, sed ekzistas ankaŭ ruinoj de setlejoj el la bronza kaj fera epokoj.Herodoto kajStrabono menciis setlejojn en ĉirkaŭo de Lənkəran.

Ekde la 16-a jarcento, la urbo graviĝis, ĝin posedis de 1728 ĝis 1735 Rusio, poste Persio. Lenkoran iĝis ĉefurbo de laTaliŝa Ĥanlando, kiu estiĝis en 1747 post morto de la persa regantoŜaĥo Nadir. La rusoj okupis ĝin en januaro de 1813. Laŭ laTraktato de Gulistan de 1813, ĝi iĝis parto de la Rusia imperio. Tiutempe ĝi havis ĉirkaŭ 2200 loĝantojn, en 1911 ĉirkaŭ 8500.

Dum laRusia interna milito, bolŝevikoj deklaris en la urbo Respublikon Mughan, kiu kelkajn monatojn poste iĝis parto de laAzerbajĝana Demokratia Respubliko. Tiu respubliko iĝis parto de laTranskaŭkaza SFSR, pli poste de laSovetunio.

En 1993, en la urbo deklaris Alikram Humbetov la formadon de laTaliŝa-Muĝana Aŭtonomia Respubliko. La ribelo kaj la respubliko estis baldaŭ detruita.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

En la regiono ĉirkaŭ Lenkoran gravas la agrikulturo, same la produktado de printempaj kaj vintraj legomoj. Oni kultivas en la varma klimato ankaŭ rizon, vinberon, citronon. Oni prilaboras ankaŭ kverkolignojn al mebloj, teon, silkon. Gravas ankaŭ la tapiŝproduktado.

La regiono estas konata proParrotia persica,ferligno, kiu kreskas kaj estas prilaborata tie.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

En la urbo ekzistas historia muzeo sur iama loko de la malnova ĥanpalaco. La urbo havas vidindan grandan moskeon kaj bazaron.

Proksime al Lenkoran, ekzistas sablaj strandoj, en distanco de 12 km (ĉe okcidenta Andjin) varmakvaj fontoj. Proksime al vilaĝo Ballabur, videblas ruinoj de la samnoma fortikaĵo.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas nur unu nokta trajno alBakuo, kiu pluveturas alAstara. Okcidente de la urbo troviĝasflughaveno. La urbo estas ligita al translandavojo M3.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Jam la referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapo 17 esperantigas la urbon Lenkorano.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Plej grandaj urboj deAzerbajĝano
2013 Demographic statistics according to the administrative divisions
RangoUrboEkonomiaj regionojLoĝ.RangoUrboEkonomiaj regionojLoĝ.
1BakuoAbŝeron2,150,80011KaĉmazGuba-Kaĉmaz64,800
2SumgaitAbŝeron325,20012AgdamAlto Karabaĥo59,800
3GanĝaGanĝa-Kazaĥ323,00013ĜalilabadLenkoran56,400
4MingaĉevirAran99,70014XankendiAlto Karabaĥo55,100
5LenkoranLenkoran85,30015AĝabediAran46,900
6ŜirvanAran80,90016ŜamaĥiDalig-Ŝirvan43,700
7NaĥiĉevanoNaĥiĉevano78,30017FüzuliAlto Karabaĥo42,000
8ŜamkirGanĝa-Kazaĥ69,60018SalyanAran41,300
9ŜakiŜaki-Zakatala66,40019BardaAran38,600
10YevlaĥAran66,30020NeftĉalaAran38,200
Ĝermo pri geografio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prigeografio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lenkoran&oldid=8767102"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp