Leipzig [LAJPciŝ] (esperantigiteLepsiko, Lejpcigo kaj Lajpcigo) estaseksterdistrikta urbo enGermanio. Ĝi troviĝas en la federacia landoSaksio kaj estas administra centro de samnomadistriktaro. La urbo estiĝis en la jaro1015 el slava setlejo kun la nomoLipsk (= loko de tilio). Ekde1165 ĝi ekhavis urborajtojn. La urbo situas borde de la riveroBlanka Elster.
Nuntempe Leipzig estas grava centro de internaciaj foiroj. LaLepsika foiro (germane Leipziger Messe) estas grava komerca foiro, kiu ekestis antaŭ preskaŭ jarmilo.
Ankaŭ el scienca kaj kultura vidpunkto la urbo ludas centran rolon: gravaj eldonejoj fondiĝis ĉi tie, same kiel laDeutsche Bücherei (= Germana Biblioteko) kiu kolektas ĉiun germanlingvan publikaĵon; krome la urbo disponas pri renomaj teatroj, koncertejoj, muzeoj, kabaredoj, botanika ĝardeno kaj bestĝardeno. Launiversitato de Leipzig, fondita en la jaro1409, estas la dua plej malnovauniversitato de Germanio.
LaNikolao-kirko ne famiĝis nur pro sia arkitektura valoro: En la jaro 1989 ĉi tie ĉiulunde kunvenis la kontraŭuloj de la orientgermana registara politiko kaj – kvankam parto de ili nur volis atingi pli humanan socialismon – ili kuniniciatis lareunuiĝon de Germanio en 1990.
En Leipzig antaŭ laDua Mondmilito estis la sidejo de laEsperanto-Instituto por la Germana Respubliko kaj de la konata Esperanta eldonejo "F. Hirt und Sohn". En la urbo okazis la9-a kongreso deSAT la 4-an ĝis 10-an de aŭgusto1929 kun ĉirkaŭ 650 partoprenantoj el 22 landoj. Lepsiko estis naskiĝurbo deWalter Lippmann. Tie propagandisElisabeth Wunderlich. En Lepsiko agadis proletaj esperantistoj kaj estis presita literaturo fare de eldonejo EKRELO. En la jaro 2022 iom vegetas la Esperanto-vivo.
Inter la9a de junio kaj la9a de julio 2006 en Germanio okazis laFutbala Mondpokalo, interalie en Leipzig. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 38 898 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.
LaRB Leipzig (prononco [ER be: LAJPcik], oficiala nomo RasenBallsport Leipzig e. V.) estas sporta klubo el la urbo Leipzig (Lepsiko). Ĝia unua vira teamo en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga dum la sezono 2017/18 akiris la 6-an pozicion (do konsideratas la 6-a plej bona futbalteamo de Germanio).
26.11.2022: Urba konsilio ŝanĝis nomon de la strato antaŭ rusakonsulejo al Boris Romanĉenko Strasse, 96-jara mortigita ukraino dum laInvado de Rusio en Ukrainion
Kolbe, Ino 1996 : Zur Geschichte des Deutschen Arbeiters-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen), Teil I und II, Landesverband Sachsen des Deutschen Esperanto-Bundes e.V., Leipzig, 135 p.