The page has not been checked
Lehnice,hungareLég estasvilaĝo enSlovakio enregiono Trnava, endistrikto Dunajská Streda. La historia germana nomo estasLegendorf.
la vilaĝo situas surebenaĵo, laŭ ĉefvojoKomárno-Bratislavo.Dunajská Streda troviĝas 12 km-ojn for.
La unua mencio devenis el1239 en formoLegu. Tiam la vilaĝo apartenis alfortikaĵo dePozsony. Frue formiĝis du najbaraj vilaĝoj.
Vilaĝoparto Malý Lég hungare Kislég (en ambaŭ lingvoj Malgranda Lég) menciiĝas unue en1311 en formoKyus Leeg. En1866 okazis incendio.
Vilaĝoparto Veľký Lég hungare Nagylég (en ambaŭ lingvoj Granda Lég) menciiĝas unue en1328 en formoLeeg. Tiam la vilaĝo havispreĝejon. La fervoja linio distranĉas la vilaĝoparton.
Ĝis1919 ambaŭ vilaĝoj apartenis alPozsony (reĝa departemento), al distrikto deDunaszerdahely, poste alĈeĥoslovakio. Inter1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. Launua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu alHungario. La vilaĝoj unuiĝis en1940. Post la2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajta laŭDekretoj de Beneš ĝis1948. En2001 loĝis tie 2409 da homoj (1659 hungaroj, 647slovakoj).