Moderna rekonstruo de la romiaj legianoj kun plata armilekipo (lorica segmentata)
Legia dinaro de la imperiestroMarcus Antonius, trovita enBergkamen,Germanio. La literoj LEG III (legio 3) videblas inter du armeaj simboloj. La monero produktiĝis dum la jaro31 antaŭ Kristo.
Legio en la armeo deRomia Imperio (de lalatina vortolegere, kiu korespondas ne nur al la esperanta "legi", sed ankaŭ al "elekti" kaj "kolekti") estis memstare aganta armea unuo kun 4000 ĝis 6000 peze armitaj piedirantaj soldatoj, kaj simila nombro da malpeze armitaj helpaj soldatoj (auxiliari).
Dum la longa armea historio de la koncepto de legio, do dum la armea historio de la Romia Imperio entute, ŝanĝiĝis la nombro, konsisto kaj armilaro de la soldatoj en legio. La koncepto de la romia imperiestra epoko tre influiĝis de armea reformo, kiu komenciĝis dum la jaro107 antaŭ Kristo.
Komuna eco de la legioj tra la longa armea historio estis iliaj dividoj en dek dekonojn, kiuj nomiĝiskohortoj.
La anoj de legio estislegianoj[1][2][3] (foje per nenecesaneologismo ankaŭ nomatalegionanoj, ĉi tie ankoraŭ sen ekstera referenco, influite de lalatina vortolegionarius, pl.legionarii).
La koncepto de legio dum la reĝa kaj respublika epokoj de la Romia Imperio
Ĉiuj informoj pri la tre frua reĝa epoko de la imperio estas legende beligitaj dum postaj romiaj epokoj – tio ankaŭ validas por informoj pri la koncepto legio. La origino de la koncepto estis meze de la 7-a jarcento antaŭ Kristo: Tiuepoke la soldatoj atakis en formo de grandega homa sagopinto, protektite de multajŝildoj, kaj havantelancojn kiel ĉefa armilo. La armeo dividiĝis en tri miloj da piedirantaj soldatoj, kiuj obeis al po unu armeatribunuso. Al tio aldoniĝis tri centoj da rajdantaj soldatoj, kiuj obeis al po unu rajdista tribunuso (tribunus celerum). Entute la ataka armeo de la reĝlando Romio komence do konsistis el 3300 soldatoj. Kiam la romiaj triboj de la regionopalatino kajkvirinalo unuiĝis, oni duobligis la nombrojn al sesoble mil piedirantaj soldatoj kaj sesoble cent rajdistoj. Tiuepoke la vorto "legio" do priskribis la kompletan armeon de la romia ŝtato.
En la legio militservis la plej sanaj romiaj civitanoj inter la 18-a kaj 46-a vivojaroj. La pli aĝaj civitanoj havis la taskon protekti la urbomurojn hejme en Romo. Kiam plimultiĝis popoloj alianciĝantaj kun la imperio, iliaj armeoj flankigis la romian armeon. Kiam dum la 5-a kaj 4-a jarcento antaŭ Kristo la imperio tre fortiĝis, la ŝtato komencis havi plurajn legiojn kaj militis per pluraj samtempe.
Dum armea reformo de la reĝoServius Tullius, kiu ankaŭ ordonis la konstruon de la unua fortika defenda urbomuro ĉirkaŭ Romo, la legioj novordiĝis. Ili nun konsistis el po 6000 soldatoj en ses vicoj, plus 2400 malpeze armitaj helpaj soldatoj. Aldoniĝis al legio po 600 rajdistaj soldatoj.
Dum la epoko de laRomia Respubliko la armeo komence ankoraŭ konsistis el civitanaj soldatoj, kio signifas ne havi profesiajn soldatojn, kiuj restas soldatoj inter la militoj, sed ke la normalaj civitanoj dum la (tre oftaj) militoj vokiĝis al la armiloj kaj militokomence formis la armeon. Ĉiujn kvin jarojn la civitanoj laŭ sia kapitalo dividiĝis al unu el kvin klasoj, laŭ kiuj klaris, en kiu parto de la armeo la koncerna civitano militservu. La plej riĉaj civitanoj estis rajdistoj, la malpli bonhavaj peze armitaj piediraj soldatoj (da ili estis tri klasoj) kaj la ankoraŭ malpli bonhavaj malpeze armitaj helpaj soldatoj. La plejmalriĉuloj, kiuj ne posedis ion valoran krom la propran korpon, ne devis militservi.
Post la fino de la 2-a jarcento antaŭ Kristo la legio ankaŭ, sed ne ekskluzive, konsistis el profesiaj soldatoj. Dum tiu epoko la kompleta romia armeo havis proksimume 25 legiojn, kvankam pro la longdaŭra enŝtata milito la legioj ofte havis konsiderinde malpli ol la oficialajn 6000 plus 3000 soldatojn.
La ĉefa tasko de la legiaj rajdistoj tiuepoke ne estis la partopreno en la grandaj bataloj, sed la antaŭbatala esploro de la tereno kaj postbatala persekuto de armee gravaj fuĝantaj malamikoj. Tamen ankaŭ ĉiuj legiaj oficiroj batalis sur ĉevaloj. Proksimume 1000 aldonaj sklavoj por legio zorgis pri la ĉevaloj, inter kiuj krom la rajdobestoj por la elitaj soldatoj estis ankaŭ proksimume 1200 bestoj por transportado de pezaj materialoj.
La legioj armee kunlaboris kun helpaj armeoj el anoj de ne-romiaj, alianciĝintaj popoloj, kies soldatoj proksimume same multis kiel la legiaj soldatoj. Aparte famiĝis la lertaj arkopafistoj de la insuloKreto kaj la ŝtonĵetistoj de laBalearaj insuloj. Al la piedirantaj batalantaj soldatoj kaj la romiaj rajdistoj, kiuj ne kunbatalis, sed havis strategiajn kromajn taskojn, aldoniĝis klasika rajdista armeoparto, kiu dum batalo flankigis la kernan armeon – lakavalerio: la rajdistoj de la kavalerio estis ekskluzive ne-romiaj soldatoj, elIberio kajNorda Afriko, sed ankaŭ elGaŭlio kajĜermanio.
Dum la 4-a jarcento antaŭ Kristo la origine fiksa ordigo de la soldatoj pliboniĝis fare de pli fleksebla ordo, tial ke la legioj en postaj bataloj estis superaj al la daŭre en fiksa ordigo batalantaj armeoj deGrekio kajMakedonio. La legioj, kiuj nun konsistis el po 8400 romiaj soldatoj, dividiĝis en du legiojn de po 4200 soldatoj, plus 300 rajdistoj, kaj al tiuj 4500 romiaj soldatoj aldoniĝis sama nombro de aliancanaj soldatoj, tial ke inter la 4-a kaj 2-a jarcentoj legio konsistis el 9000 batalistoj. Ĉiu legio gvidiĝis fare de ses samrangaj armeajtribunusoj.
En krizaj situacioj kiel laPunikaj Militoj kontraŭ la urboŝtatoKartago, aparte post la perdo de pluraj legioj kontraŭ la armeo deHanibalo, ne eblis sekvi la sistemon, ke ĉiu civitano militservu en tiu armeoparto, kiu korespondis al sia socia rango. Pli malriĉaj civitanoj do plenigis la armeajn vicojn, kaj ĉar ili parte estis tro malriĉaj mem financi siajn uniformojn kaj armilojn, la ŝtato devis disponigi tion.
Post la Punikaj Militoj pli kaj pli la romiaj kamparanoj malriĉiĝis, kaj la ĝisnuna armea sistemo kolapsis, ĉar la malriĉiĝintaj, senhavaĵaj kamparanoj ne plu devis militservi.
Pro pluraj grandaj malvenkoj ne plu eviteblis drasta armea reformo, kiu okazis dum la epoko deGaius Marius ekde la jaro104 antaŭ Kristo. Ne nur ŝanĝiĝis la organizado kaj batalformo de la legioj, sed ankaŭ ĉiu soldato ricevis grandan dorsosakon da aĵoj, kiujn li mem devis porti, kaj dum la sekvaj jardekoj oni moknomis la legianojnmuli Mariani, "la muloj de Marius".
Konkrete temis interalie pri la jenaj ŝanĝoj:
La minimuma kapitalo, kiun devis posedi kandidato por soldatiĝo, unue malaltiĝis kaj poste tiu kriterio por soldatiĝo tute forfalis.
La soldatoj ne plu devis mem pagi siajn uniformojn kaj armilojn, sed ricevis ilin en unueca kvalito de la ŝtato. La soldatiĝo do ankaŭ ebliĝis por viroj el la tre malriĉaj sociaj tavoloj, laproletoj (proletarii).
Enkondukiĝis granda flagostango kun simbola aglo kaj pliaj legiaj simboloj, laaquila, kiu plialtigis la identigon de la soldatoj kun sia legio.
La soldatoj devis mem porti siajn pakaĵojn, kio – malgraŭ la mokoj skizitaj supre – draste plialtigis la movorapidecon de la armeo, ĉar forfalis la malrapida kaj malbone organizebla akompana armeoparto el ĉevaloj kaj azenoj, kiu ĝis tiam zorgis pri la pakaĵotransporto.
Post sia militservo de 16 jaroj la soldatoj, kiuj tiam nomiĝisveteranoj, de la ŝtato garantiite ricevis areon da grundo por agrikulturado, do ekhavis socian sekurigon. Respondeca por la plenumo de tiu garantio estis la plej superaj legiaj oficiroj, kiuj en kazo de konflikto ankaŭ trabatalis la garantion kontraŭ la rezisto de la imperiasenato. La soldatoj do pli kaj pli sentis sin lojalaj al siaj plej superaj oficiroj, ne al la abstrakta koncepto de "ŝtato". Tio favorigis la ekeston de enlandaj militoj de iuj armeopartoj kontraŭ aliaj. Iusence la armea reformo de Marius do estas unu el la kaŭzoj por la posta malfortiĝo de la imperio.
La divido de la legioj post la reformo de Marius estis jena:
La komandon de legio havis armee sperta legato, al kiu asistis ses (ofte tre junaj) armeajtribunusoj.
La bazoj de tiu reformo restis senŝanĝa dum la sekva reformo de imperiestroAugustus, tamen tiu sekva reformo ankoraŭ pli unuecigis la armean strukturon.
Post milito inter romiaj kaj alianciĝintaj soldatoj inter la jaroj91 kaj88 antaŭ Kristo, la aliancanoj ne plu havis proprajn armeopartojn. Legio de tiam estis nur 6000 piediraj soldatoj, kaj alianciĝintaj plus profesiaj soldatoj plenumis la taskojn de flankaj rajdistoj kaj malpeze armitaj soldatoj sub centra legia komando.
Dum la imperiestra epoko lahierarkio en la legioj plurfoje restrukturiĝis, kaj ekzistis multaj soldataj kaj oficiraj rangoj. La Romia Imperio, kiu kovris la tutan teritorion de la Mediteranea Maro, grandajn partojn de norda kaj orientaEŭropo, okcidentaAzio kaj nordaAfriko, deponis legiojn en ĉiuj landopartoj, por povi rapide reagi al atakoj de malamikaj armeoj. Aparte en la nordo de centra Eŭropo, kie la plej granda parto deĜermanio kaj pliaj popoloj (ekzemple lafinnoj aŭ la antaŭuloj de la hodiaŭajlitovoj) restis nekontroleblaj de la romia armeo, necesis instali fortikigitan limon por protekti la imperion kontraŭ atakoj de tie. La legioj do dum plej granda tempo ne migris kaj aktive batalis, sed vivis en konstantaj fortikaĵoj, kaj en la limaj regionoj devis dividiĝi al multaj fortikaĵetoj, por kovri la tutan longecon de la fortikita limo.
Detalo de la triumfa arko de imperiestroKonstantino, kun legiaj simbolostangoj.
La legiaj simbolostangoj (signi) estis adorataj samkiel dioj kaj estis speciale protektitaj. En la unua kohorto, precipe en la centro de la simbolostango, militservis nur aparte elektitaj soldatoj.
Detalo de la triumfa kolono de imperiestroTrajano el la militoj kontraŭ ladakoj (kiuj vivis en la regiono de la hodiaŭaRumanio)
Dum la malfrua imperiestra epoko imperiestroj kaj kontraŭimperiestroj estis deklaritaj de la legioj. La gvardio de pretorianoj, kiu en la imperio dumtempe kolektis tre grandan potencon kaj murdis plurajn imperiestrojn (ekzempleCaligula), ne estis legio, sed speciala armea unuo en la ĉefurbo Romo, samkiel la aliaj ĉefurbaj specialaj unuojCohortes urbanae (la "urbaj kohortoj"),Vigiles (kiuj kompareblis al fajrobrigado) kaj la imperiestra gvardio.
Laŭnome konatas proksimume 50 legioj, sed kutime ekzistis ne pli ol 35 legioj samtempe. Ĉiu legio havis numeron kaj nomon. Parte numeroj estis duoble disdonitaj, ĉar en epokoj de enlandaj militoj ĉiu partio starigis siajn legiojn.
La situo de la legioj dum la jarcentoj ŝanĝiĝis tiugrade, kiom ŝanĝiĝis la malamikoj de la imperio. Sub imperiestroTiberius dum la jaro23 post Kristo ok legioj situis laŭlonge de la riveroRejno ĉe la limo al la nekonkerita parto deĜermanio (Magna Germania), ses situis en la regionoBalkano kaj laŭlonge de la riveroDanubo, same lime al Ĝermanio kaj pli oriente al pliaj popoloj de norda Eŭropo, tri troviĝis enHispanio, du en la provincoAfrica (kvankam unu el la du "afrikaj" legioj baldaŭ poste devis translokiĝi alPanonio, la hodiaŭaHungario) kaj du enEgiptio, plus kvar enSirio por protekto de la orienta imperia limo.
Legiano fine de la 3-a jarcento en norda provinco de la imperio
Dum la malfrua antikva epoko la bildo de la legioj ŝanĝiĝis draste. Pro armea reformo de la imperiestroDiokleciano la nombro de la legioj tre altiĝis (al proksimume 60), sed la nombro de soldatoj draste malaltiĝis (al legioj de ĉ. po 1000 soldatoj). Samtempe kreskis la nombro de la tiel nomatajfoederati, ne-romiaj batalantoj en la armeaj vicoj. Fine la armeo dividiĝis al
lima armeo (limitanei),
marŝa armeo (comitatenses) kaj
gvardianoj (palatini).
La rolo de la rajdistoj konstante pligraviĝis, speciale kadre de la militoj kontraŭ la ne-romiaj rajdistaj armeoj de lagotoj,hunoj kajsasanidoj (kies rajdistoj kaj ĉevaloj havis bonegajnkarapacojn – nekutima koncepto por la romianoj). La norma unuo de la romia armeo finfine estis la unuonumerus, kiu grupigis pli-malpli 300 soldatojn.
En laBizanca Imperio la legioj fine de la 6-a kaj komence de la 7-a jarcento malfondiĝis. Inter la lastaj pruveblaj legioj estas la "legio IV Parthica" sub imperiestroMaurikios.
En la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj la nomigo Legio estis foje atribuita al unuoj kiuj enhavis kaj rajdajn kaj piedirajn komponantojn. Pli ĵuse la titolo estis uzita de laFranca Fremdula Legio, laHispana Legio, la Polaj Legioj kaj laĈeĥoslovakaj legioj. Ankaŭ la membroj de tiuj modernaj legioj estas ofte nomatajlegionanoj. Ankaŭ oni konas kiel legionanoj la membrojn defaŝismarumana organizo nomeLegio de Arkianĝelo Mikaelo,Fera Gvardio,Ĉion por la lando kaj finfineLegiana Movado.