Laromialegiano[1][2][3] (foje per nenecesaneologismo ankaŭ nomatalegionano, ĉi tie ankoraŭ sen ekstera referenco, influite de lalatina vortolegionarius, pl.legionarii) estis profesiasoldato depeza infanterio de laRomia armeo post la reformoj faritaj deKajo Mario. Legianoj devis esti Romiaj civitanoj sub aĝo de 45. Ili estis enlistitaj enlegion dum 25 servojaroj, drasta ŝanĝo el iama praktiko enlistiĝi nur por unu kampanjo. La lastaj kvin jaroj estis de veterana pli malpeza taskaro. Fine de ilia servo, la Romiaj legianoj ricevis malgrandan bienon aŭ monan ekvivalenton.[4]
La terminolegiano estas ankaŭ termino uzata por membroj de variaj militaj fortoj kiuj same ricevis la titolon de "legio", kvankam tute ne montras similon al la peza infanterio deantikva Romo. En la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj tiu nomigo estis foje atribuita al unuoj kiuj enhavis kaj rajdajn kaj piedirajn komponantojn. Pli ĵuse la titolo estis uzita de laFranca Fremdula Legio, laHispana Legio, la Polaj Legioj kaj laĈeĥoslovakaj legioj. Ankaŭ la membroj de tiuj modernaj legioj estas ofte nomatajlegianoj. Ankaŭ oni konas kiel legianoj la membrojn defaŝismarumana organizo nomeLegio de Arkianĝelo Mikaelo,Fera Gvardio,Ĉion por la lando kaj finfineLegiana Movado.