Layos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45123 | ||
Retpaĝaro | www.layos.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | Rafael García-Patos Benito | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 558 (2011) | ||
Loĝdenso | 29,37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 47′ N,4° 4′ U(mapo)39.777222222222-4.0647222222222Koordinatoj:39° 47′ N,4° 4′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 651 m[+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Layos [lAjos] estasmunicipo deHispanio, en laProvinco de Toledo,regiono deKastilio-Manĉo.
Ne estas interkonsento pri la origino de la termino "Layos". Por kelkaj povus deveni elgreka "ljajos" kiu signifas kruteco aŭ profondeco kaj estus la nomo epoke de laromianoj. Por aliaj ĝi devenus eleŭska "lai" aŭ "laja", kiu estas ilo kun formo deŝovelilo uzata por labori kaj moviĝadi la teron. Plej probable devenas el "lajator" kiu signifas agrikulturisto uzanta tiun ilon. Laŭ García Sánchez la nomo estus rilata kun aliaj kiajPelayos aŭVelayos, kun kiuj ĝi estus perdinta pro erodo fonetika la unuan silabon.[1]
La loĝanto nomiĝasLayero. La censita populacio en2011 estis de 558 loĝantoj kaj la denseco estas de 29,37 loĝ/km².
Layos estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoMontoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 651 m; je 13 km elToledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°46′38″ N 4°03′53″ Ok.
La municipo troviĝas situanta «en terreno llano» (sur ebena tereno).[2] Ĝi apartenas al la komarkoMontoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj deArgés,Cobisa,Ajofrín,Mazarambroz kajCasasbuenas, ĉiuj de la provinco Toledo.
La municipa teritorio havas terenon «en parte llano y parte escabroso con una elevada sierra y algún monte bajo, todo de buena calidad» (parte ebena kaj parte kruta kun alta montareto kaj ioma makiso, ĉio bonkvalita).[2]
Estas arkeologiaj restoj de la romia epoko, kiam estis la vilaĝo ĉe la vojo kiu ligis la urbojnEmérita Augusta kajToletum.
El 1278 ĝi aperas en dokumentojmozarabaj, jam inkludita en la komarko Sisla. Ĝi apartenis al Toledo ĝis 1445, kiamJohano la 2-a donas ĝin al Johano Carrillo de Toledo,Adelantado de Cazorla. Posteo heredos ĝin la familio López de Ayala,grafoj de Fuensalida.
En 1509 akiris ĝin don Francisco de Rojas, kiu faris ĝin senjorlandan vilaĝon, kiu pasis poste al grafoj de Teba kaj de Mora.
Meze de la19a jarcento estis 63 domoj kaj oni dediĉis sin al la produktado de hordeo, tritiko kaj oleo.[2]
Meze de la20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, ankaŭ ĉe Layos, sed poste, danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo, la populacio rekuperiĝis super la 300 loĝantoj kaj ĉefe el la1980-aj jaroj, post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo, ĝis atingi la nunajn 500, tio estas ĝi duobliĝis.
Ekde laHispana transiro al la demokratio, escepte pro du jaroj, la resto de la tempo estis ĉiam urbestro de dekstraj partioj.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.