La teritorio de Latvio estis loĝata de baltaj triboj (kurši,zemgaļi,latgaļi,sēļi) kaj finougraj (līvlizt) ĝis la invado de la teŭtonoj. Konata ekde la13-a jarcento kielLivonio (devena delīvlizt), la zono kiun nuntempe okupas Latvion estis sub la okupo de la germanaj "Fratres militiae Christi" (en la latina Gefratoj de la Kristarmeo), pli konataj kiel la "Kavaliroj Glavoportistoj" aŭLivonia Frataro, ekde 1236Livonia Ordeno. Tio okazis spite al la akra rezistado de la baltaj triboj. Tamen, en la16-a jarcento, Livonio estis okupita de laGrandprinclando Litovio, postPollando kajSvedio, kaj en la18-a jarcento kaj la19-a jarcento deRusio, kiu okupis Latvion kaj la najbarajn regionojn. Kiam Rusio estis ruinigita de laRusiaj revolucioj kaj de laUnua Mondmilito, Latvio deklaris sian sendependecon en novembro de1918.
Escepte mallongan periodon de germana okupado dum laDua Mondmilito, Latvio estis sovetunia teritorio ĝis kiam la reformoj en la sovetunia komunismo, kiel laglasnost, helpis la movadon de latvia sendependeco, kaj Latvio rehavis sian sendependecon la21-an de aŭgusto de1991, dum la "Kantanta Revolucio". La latvianoj kiuj dum la dua sendependeco estis ankoraŭ membroj de laKomunista partio ne havas latviajn civitanecon nek naciecon. Ekde la falo de la eŭropa komunismo, Latvio plifortigis siajn rilatojn kun la okcidenta mondo kaj ekapartenis al laNATO kaj al laEŭropa Unio en la2004.
LaBalta Maro banas la latvan marbordon, kie abundas sablaj plaĝoj kaj kie aperas la golfo deRiga. En la interno, preskaŭ la tuta surfaco estas okupita de grandaj ebenaĵoj, nur interrompitaj de mildaj montetoj kiuj apenaŭ plialtiĝas je 300 metroj. La lagoj deglaĉera deveno, pli ol 3 000, inter kiuj menciindas ekzemple laLago Engure ĉe marbordo, kaj la torfejoj kaj sablaj marĉoj konsistigas la elementojn pli elstaraj de la pejzaĝo. La ĉefarivero estasDaŭgavo (ankaŭ konata kiel okcidentaDvino), kiu fontas enRusio.
Latvio ĝuas malvarmetajn somerojn kaj suferas malvarmegajn vintrojn kaj oftan neĝadon. La maksimuma temperaturo de Latvio estis de 36'4 gradoj kaj la minimuma de -43'1 gradoj.
Latvio dividiĝas en 36distriktoj (novadi) kaj dek ŝtataj urboj (valstspilsētas). Sep ŝtataj urboj havas apartan econ, tri ŝtataj urboj estas parto de siaj distriktoj. Latvio ankaŭ estas historie, kulture, kaj konstitucie dividite en kvar aŭ pli apartajnregionojn.
Je 2021 Latvio havas loĝantaron de1.893.223 loĝantoj. En la jaro 2007, la mezaveraĝa vivo estis de 71,6 jaroj. 99,8 % de la loĝantaro estis alfabetigita. La mezaveraĝa nombro de gefiloj por ĉiu virino estas nur 1,28 kio kaŭzas malpliigo de la loĝantaro je 0,64 % ĉiujare.[2]
La latvia ekonomio baziĝas ĉefe sur laagrikulturo kaj en la industrioj tekstila kaj siderurgia. Aktuale, laturismo elstariĝas kiel grava resursofonto danke al la historia heredaĵo de la lando. La transpaŝo al ekonomio de libera merkato kaŭzis kelkaj malfacilaĵojn (6% de senlaboreco en 2021 kaj buĝeta deficito) kaj malplibonigo de la sociala politiko.
La nacia monunuo estis ĝis fino de jaro2013 lalatva lato (Lat), de januaro2014 Latvio uzaseŭron.
La latvia ekonomio estis unu el la plej progresemaj inter la novaj partneroj de laEŭropa Unio, kun plialtiĝo de 6,7% dum la jaro 2005 kaj antaŭvidata kresko de 7% por 2006. En 2017-2019 ĝia kresko estis 3,2% jare.[1]