Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Latina alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elLatina skribo)
Latina alfabeto

Tipo

Alfabeto
ISO 15924Latn
skribsistemo
Dum7-a jarcento a.K.E. - nuntempe
Antaŭuloantikva itala alfabeto
Partoprenantalatinskribsistema literovd
vdr
La Latina alfabeto en la klasika epoko konsistis el 23 literoj. La tipografio de la bildo estas de surŝtona tipo, kiel ĝi aperas en laTrajana Kolono.

Lalatina alfabetolatina skribsistemo estas la skribsistemo kiu estas uzata en lalatina lingvo kaj multaj aliaj lingvoj. Ĝi prenis siajn signojn el lagreka kajetruska alfabetoj. Post la disfalo de laRomia Imperio ĝin heredis la precipaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropajimperiismo kajmisiado tiu skribsistemo disvastiĝis al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribsistemo de la homaro. Origine, la latina alfabeto posedis nurmajusklojn — laminuskloj aperis en laKarolida minuskla skribo uzita ĉe la franca kortego dum mezepoko. Ankaŭ mankis la literoj tramonde konataj per laangla lingvo[[[K]]], k,[[[J]]], j,[[[U]]], u,W, w,Z, z kajY, y. Ilin devis aldoni postaj lingvoj, ĉu prenante ilin el lagreka alfabeto (K,U,Y,Z), ĉu inventante ilin el jam ekzistantaj literoj (J,W). Plenan liston da literoj kutime uzataj vikipedie vidu ĉeEsperanta alfabeto.

La latina skribsistemo estas la aro de grafikaj signoj bazitaj sur la literoj de la klasika latina alfabeto, nome formo de lakumgreka versio de lagreka alfabeto. Ĝi estis uzata kiel normiga metodo por skribi en plej okcidentaj kaj centraj eŭropaj lingvoj, same kiel multaj lingvoj el aliaj partoj de la mondo. La latina skribsistemo estas la bazo por la plej granda nombro de alfabetoj inter ĉiujskribsistemoj[1] kaj estas la plej amplekse adoptita skribsistemo en la mondo (komune uzata de ĉirkaŭ 70% el la monda loĝantaro). Ĝi estas ankaŭ la bazo de laInternacia Fonetika Alfabeto. La 26 plej disvastigitaj literoj estas la literoj enhavataj en laISO-baza latina alfabeto.

Nomo de la alfabeto

[redakti |redakti fonton]
Diversajsignobildoj de la minuskla "a", unua litero de la latina alfabeto.

Tiu skribsistemo estas nomata romia ĉu latina, reference al sia origino enantikva Romo. En la kunteksto detransliterumo oni uzas ofte la terminon "latinigo".[2][3]Unicode uses the term "Latin"[4] kiel faras laInternacia Organizaĵo por Normigado (ISO).[5]

La ciferara sistemo estas nomata Romia nombrosistemo, kaj la kolekto de elementojRomiaj ciferoj.

La ciferoj 1,2,3 ... estas skribaj nombroj de la latina skribsistemo elprenitaj el la hind-araba ciferara sistemo.

Tamen la vortoalfabeto devenas ne el la latina, sed el lagreka kies du unuaj literoj nomiĝas respektivealfa kajbeta, kio nomigas lagrekan alfabeton kaj ĉiujn aliajn eĉ se ili ne havas tiujn literojn.

Literoj

[redakti |redakti fonton]

La latina alfabeto, kiel la majoritato de tiuj eliritaj el lagreka alfabeto, estasusklecaj: tio estas oni uzas du grafismojn por ĉiugrafemo (aŭlitero), el kiuj unu estasminusklo, kaj la aliamajusklo. En la plej parto de kazoj, ĉiu litero posedas la du variantojn. Estas tamen kelkajn esceptojn, kiaj la ligaturoß (nomitascharfes seszett; uzata engermana kaj iam en aliaj lingvoj (inter kiuj la franca), kiu, majuskle, estas anstataŭita perSS.

La etendo – kaj geografia kaj laŭtempa – de tiu alfabeto faras ĝin unu el la plej riĉaj en naciaj variantoj. Tiele:

  • ĉiu lingvo uzas literaron pli malpli kompleta de la fundamentaj literoj;
  • ĉiu povas posedi modifitajn literojn kiuj aldoniĝas al ĝi;
  • inter la modifitaj literoj, kelkaj estas konsiderataj, laŭ la lingvoj, ĉu normalaj literoj ĉu variantoj de alia litero.

Por ekzemplo, la alfabetoj uzitaj por lafranca kaj por lahispana ne estas identaj (tiele, la literoç ne uzatas en la hispana, kaj la franca, inverse ne uzasñ), kvankam ambaŭ povas estis enmetitaj en la etenda latina alfabeto. Tiele, ne estus falsa paroli pri frana alfabeto kaj de kastililingva alfabeto.

Tiele oni povus diri, ke ekzistas nenio kia latina alfabeto fiksita kaj konstanta; eblas tamen izoli la fundamentajngrafemojn uzitajn en majoritato de lingvoj: tiuj estas tiuj de la origina alfabeto (vidu sube, sekcio «Historio») plusj kaju same kiel ĉeg kajw, kaj tiele la jeno:

Fundamentaj grafemoj

[redakti |redakti fonton]
Majuskloj
ABCDEFGHIJKLM[]{}()*#'''''
NOPQRSTUVWXYZ1234567890
Minuskloj
abcdefghijklm
nopqrstuvwxyz

Etendo de la fundamentaj grafemoj

[redakti |redakti fonton]

La limoj propraj de tiu alfabeto, relative limigita laŭ nombro al diferencaj signoj devis rapide esti surpasitaj ĉar temis pri la transskribo de lingvoj diferencaj el la latina, nome lingvoj kiesfonologia sistemo diferencas necese, kiel laturka. Por ekzemplo, la origina latina alfabeto ne permesis noti la sonon [ʃ] de la franca vortochat (kato) ekzemple.

Por fari tion, lamezepokajkopiistoj kaj poste la presistoj de laRenesanco trovis pluajn solvojn kiaj la jenaj:

  • uzado dediakritaĵoj, nome signoj komplementaj al fundamenta litero kaj kiu modifas la valoron (dekstra korno,tildo,ogoneko, ktp.);
  • invento de suplementaj literoj (pere deligaturoj, de kuntekstaj variantoj aŭ de variantoj propraj de mezepoka grafemo partikulara, ĉefe), inter kiuj kelkaj estas nuntempe konsiderataj kiel fundamentaj (kiaj law aŭ laß), kaj kelkaj estis malaperintaj (ekz-eȝjoĥ) ;
  • prunto de literoj el aliaj skribsistemoj (la anglaƿvunjo –, por ekzemplo, prunteprenita el larunoj);
  • uzado dedigramoj (ch,sh,cz, ktp.).

Jen kelkaj ekzemploj inter multaj aliaj:

En aliaj artikoloj estas pli da informo kiel ĉe la jenaj:Digramo,Diakritaĵoj de la latina alfabeto,Mallongigo,Ligaturo.

Finfine, pli kaj pli oftiĝas, ke latransskribon aŭ la transliterumon de skribsistemo nelatina oni faras per la rimedoj de latinaj literoj (kiuj donas grandan parton de la karaktroj de laInternacia Fonetika Alfabeto kaj de aliaj metodoj de transskribo). Oni parolas tiukaze prilatinigo. Finfine, multaj lingvoj kiuj restis neskribaj dekomence adoptis la latinan alfabeton: tiu estis la kazo delingvoj de Afriko, kiuj povas sekvi la tutniĝerian alfabeton aŭ la internacian alfabeton deNiamey.

Franca varianto

[redakti |redakti fonton]

Oni uzas, en la franca, la dudek ses fundamentajn literojn, kaj ankaŭligaturojn (kielæ kajœ) kaj literojn havantajndiakritojn (kielé) kiuj ne estas tamen konsiderataj kiel sendependaj literoj eĉ se ili estas konsiderataj kiel distingaj kaj normigaj en la ortografio. Finfine, ladiakritaj literoj (kielue postg por precizigi la valoron), ladigramoj (ch,ai,an/am,au,ei,en/em,eu,gn,in/im,ng,on/om,ou,un/um,ph,sh,ss…) kajtrigramoj (ain,eau,ein,oin,sch…), kaj diversaj mutaj literoj, estas partikulare nombraj (el kiuj kelkaj importitaj el fremdaj lingvoj), kaj oni traktas ilin simple kiel kombinojn de literoj (ch estas vidata kielc+h, ne kiel aparta litero).

Germana varianto

[redakti |redakti fonton]

Kvankam oni kontraŭigas ilin al la latina skribsistemo, la germanaj formoj nomitaj "gotikaj" (FrakturSchwabacher por la tipografio,KurrentSütterlin por la kursivaj) faras parton de la latinaj skribsistemoj. Ili distingiĝas per siaj angulecaj formoj, deductus kaj partikularaj ligaturoj. Kvankam ili estas ankoraŭ uzataj, tiuj tipoj de skribsistemoj estis malaperintaj for de la ĉiutaga uzado.

La klasika latina alfabeto

[redakti |redakti fonton]
LiteroLatina nomoEsperanta nomoKlasika prononco laŭIFANumera valoro
Aaa/a/-
Bbebo/b/-
Ckeco/k/[6]100
Ddedo/d/500
Eee/e/-
Feffo/f/-
Ggego/g/-
Hha(ĉe)ho/h/ aŭ /-/ ("h" frue silentiĝis, samkiel en la modernajlatinidaj lingvoj)-
Iii/i/ aŭ /j/1
Kkako/k/-
Lello/l/50
Memmo/m/1000
Nenno/n/-
Ooo/o/-
Ppepo/p/-
Qkukuo/k(w)/-
Rerro/r/-
Sesso/s/-
Tteto/t/-
Vuvo/ŭ/ aŭ /b/ (samkiel en lahispana lingvo) aŭ /u/[7]5
Xeksikso/ks/10
Yi grajkaipsilono/i/-
Zzetazo/z/-
Ligaturoj
Æ--/aj/-
Œ--/oj/-
--/uj/-

Pri la latinaj liternomoj

[redakti |redakti fonton]

La Romianoj ne vere inventis nomojn por siaj literoj (kp.greka alfabeto), sed simple elparolis ilin laŭprononce: A [a], E [e] ktp. Ĉe konsonantoj, por plifaciligi la memstaran prononcon, ili antaŭmetis silabigane: B [eb], C [ek], D [ed], F [ef]. Iom poste, faciligante eĉ pli, ili postenmetis lae, krom ĉefrikativoj kajfluoj, kiuj glate prononceblis ĉefine. Tial la malsamo inter C [ke], P [pe], T [te] kaj S [es], M [em], L [el]. Pli poste, kiam aldoniĝisK el la greka, oni devis nomi ĝinka por eviti kolizion kun [ke] (=c).

Historio

[redakti |redakti fonton]

Alfabeto antikva

[redakti |redakti fonton]
La arkaika latina alfabeto (kun diferencaj variantoj por ĉiu litero).

La latina alfabeto estis dekomence uzata por skribi lalatinan, nome la lingvo parolata de la loĝantoj deRomo kaj deLatio. Ĝi estis derivata de laetruska alfabeto, nome varianto degreka alfabeto diferenca de la alfabeto nomitaklasika (tiu kiun oni utiligas en la aktualaj eldonoj). La etruska alfabeto havis kelkajn neutilajn literojn (B,C,D kajO), kiuj neniam estis uzataj en la surskribaĵoj ĉar estis neutilaj pro lafonologia sistemo de laetruska, en kiu oni ne trovas sonajnplozivojn aŭ de vokalo /o/. Ili tamen estos uzataj fare de la Latinoj, inter kiuj ili trovas plenan utilon[8].

Lamajuskloj estas la normala maniero de tiu alfabeto, laminuskloj estis de malfrua inventomomento (mezepokaKarolida minuskla skribo de la 9a jarcento de la kristiana epoko) kaj dekomence uzataj ne kontraste kun majuskloj sed kiel grafika sistemo tute sendependa.

Fragmento de manskribaĵoj Freising elSlovenio — unu el la plej fruajslavaj dokumentoj. Skribita per karolida minusklaro.

La plej elstaraj trajtoj de tiu alfabeto estas la jenaj:

  • oni ne distingasU disdeV, kiuj skribiĝas ambaŭV ;
  • dekomence, la literoC notis samtempe /g/ kaj /k/: fakte, la etruska alfabeto uzis la grekan literongammaΓ /g/ kun la valoro /k/, dum /g/ forestis el la etruskafonologia sistemo.G (grafika modifo deC) kompletigis tamen la alfabeton rapide. La literoK, superflua kunC, estis konservita en latina nur antaŭ /a/ kaj en tre malmultaj vortoj (KALENDAE, «calendes»). Sed la konfuzoC ~G pluis tamen en la romia antaŭnomoCaius prononcitaGaius, ĉefe ĉe lamallongigoj: la antaŭnomo skribiĝas normaleC. La literoZ estis neutila pro larotismo,G anstataŭis ĝin en la alfabeto (oni memoru, ke en greka oni havas, en la ordo, Αa, Βb, Γg, Δd, Εe, Ϝw (digamo), Ζz).
  • la literoQ, uzita kiel varianto de /k/ antaŭ /u/ (estas la grekakuoppo, neutila en tiu alfabeto ĉar ĝi forestas el la klasika varianto), estis konservita nur por formi ladigrafonQV notanta la unikan fonemon /kʷ/, distinga el la sekvo de konsonantoj /kw/: oni kontraŭas tieleQVI /kʷi/ «kiu» kajCVI /ku̯i/ (kun diftongo) «al kiu».

Konklude, lalatino uzis 20 literojn en sia arkaika varianto[9] :

A, B, C, D, E, F, G, H, I, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, V, X

Poste, 23 literoj en si klasika grafio:

A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, V, X, Y, Z
Notu:K,Y kajZ estas malfruaj aldonoj el lagreka alfabeto por notilingvajn pruntojn.

Mezepokaj alfabetoj kaj grafismoj

[redakti |redakti fonton]

Laŭlonge de la jarcentoj, la literoj de la latina alfabeto estis skribataj je diversaj manieroj. Tiuj tipoj de skribsistemoj ne konstituas verajn alfabetojn sed diversajn versiojn de unusola alfabeto, kio iĝos post la invento de la presarto latipara familio :

En moderna epoko

[redakti |redakti fonton]

La presarto

[redakti |redakti fonton]
Italikaj literoj de Arrighi ĉirkaŭ 1527.

Ĝis laRenesanco, la manuskripto estas la granda vehiklo de la skribsistemo. La presarto prenis progrese la ŝanĝo, kaj manuskriptoj iĝis iom post iom artaĵoj. Tiam aperis grandaj majstroj kiuj aŭtoris librojn kaj teoriajn kaj praktikajn pri "la arto de la bela skribmaniero". La evoluo de la skribmaniero sekvos sian fluon, markitaj de nomoj kiel Ludovico degli Arrighi, Giambattista Palatino, Tagliente Yciar, Lucas, Mercator[10]

En la 15a jarcento oni skribis plejparte per plumo kun kvadrata pinto. Je tiu epoko, en Francio, oni uzis klinan literon de gotika stilo nomita "litero de civitaneco", same kiel la financa.

Je la 17a jarcento, la uzado de plumoj pli kaj pli pintecaj alportis modifojn en la konturo: la trajtoj estas pli fajnaj, la anguloj iĝas pli rondecaj, la arabeskoj naskiĝintaj en lacancelaresca dancas kiel bendoj sur le papero (Jan Van den Velde, Francesco Periccioli, Louis Barbedor…). Dum tiu periodo, novaj skribmanieroj aperas: la ronda, la kursiva, la fandita.

Finfine, je la 18a jarcento, aperas nova stilo el la itala kursiva, pli "facile skizebla", pli "rapide skribebla": la angla. Ĝi ŝuldas sian nomon unuflanke al anglaj profesiuloj George Bickham, Champion…) kiuj ege kontribuis al ties maturado, sed ankaŭ al la brita ekonomia povo kiu disvastigis tiun komercan kaj utilisman skribmanieron.

Ĝis la 19a jarcento, la angla utilis de bazo por la lerneja skribmaniero. Sed nuntempe, la strukturo de la literoj estas en absoluta transformo. La surstrataj skribaĵoj proponis metamorfozitajn majusklojn, la lernejo postulas novajn modelojn, lakaligrafio disvolviĝis.

La informadiko

[redakti |redakti fonton]

La latina alfabeto estis la unua alfabeto rekonata de lainformadikaj aparatoj. En tiuj aparatoj, al ĉiusignobildo korespondas cifero (kodo), kaj tiu cifero estas manipulata de la aparato. La transformao de cifero en signobildo kaj inverse fariĝas laŭ tabeloj de normiga korespondaro.

La normigoASCII, kreita en 1961 difinis la korespondadon inter 96 preskaraktroj kaj ties respektiva cifero. Inter la karaktroj difinitaj en la normo, estas la 26 literoj de la latina alfabeto, kaj majuskle kaj minuskle, la ciferoj el 0 al 9, kaj la diversaj signoj de interpunkcio kiu permesas skribi tekstoj en laangla normige kaj en la lingvoj kiuj uzas la latinan alfabeton. Sed tiu normigo ne difinas korespondon por la literoj kun diakritaĵoj (akcentoj).

La tabelo de korespondadoISO 8859-1, nomita ankaŭLatin-1 estas unu de la tabeloj de korespondo difinitaj de la normoISO 8859. Kreita en 1991 sur la bazo de la normo ASCII, tiu normo difinas la korespondon inter 191 pres-signoj kaj ties respektivaj kodoj. Inter la signoj estas la 26 literoj de la latina alfabeto, majusklaj kaj minusklaj, kun diakritaĵoj uzataj en diversaj lingvoj (ĉefe latinidaj) deOkcidenta Eŭropo kiel lafranca (kun la elstara escepto de la karaktroj 'œ', 'Œ' kaj 'Ÿ'), lagermana, lahispana, ladana aŭ laislanda.

La 15 aliaj tabeloj de la normoISO 8859 difinas la korespondadon inter la literoj kun diakritaĵoj ne uzataj en la lingvoj de Okcidenta Eŭropo kiaj lahaĉeko š, laogoneko ę aŭ la S kunsubhoko ş, same kiel de lingvoj kiuj utiligas la alfabetojncirila,greka,araba,hebrea kajtaja. Tiuj normoj faras parton de la familio de la normoUnikodo kiu difinas la korespondadon por ĉiuj la literoj en preskaŭ ĉiuj la alfabetoj uzataj en la mondo.

La jenaj karaktroj estas dediĉitaj al la latinidaj lingvoj:

  • 0000 007F Latino de bazo vidu normo ISO 646, kodo ASCII
  • 0080 009F Ne uzata vidu loko ne uzita normoj ISO 8859 kaj ISO 8859-1
  • 00A0 00FF Suplemento Latin-1 vidu normo ISO 8859, kodo ISO 8859-1
  • 0100 017F Latino etenda A
  • 0180 024F Latino etenda B

Etendo

[redakti |redakti fonton]
Latinidaj lingvoj en la mondo

La latina alfabeto etendiĝis, kunLatino, el laItala Duoninsulo al la teroj kiuj ĉirkaŭas laMediteranean Maron samtempe kun la etendo de laRomia Imperio. Tamen la orienta duono de la Imperio, nome la teritorioj de la nunajGrekio,Turkio,Levantenio, kajEgipto, pluuzis lagrekan kiellingvafrankao, sed Latino estis amplekse parolata en la okcidenta duono de la Mediteraneo, kaj tie laLatinidaj lingvoj evoluis el la latina, kaj ili plue uzis kaj adaptis la latinan alfabeton.

Mezepoko

[redakti |redakti fonton]

Kun la etendo de laOkcidenta kristanismo dum laMezepoko, la Latina alfabeto estis laŭgrade adoptita de la personoj deNorda Eŭropo kiu parolis lakeltajn lingvojn (anstataŭante laOgaman alfabeton) aŭ laĝermanajn lingvojn (anstataŭante la pli fruanRunajn alfabetojn) aŭBaltajn lingvojn, same kiel de la parolantoj de kelkajuralaj lingvoj, ĉefe de lahungara,finna kajestona. Tiu skribsistemo iĝis uzata ankaŭ por la verkado de laOkcidentslavaj lingvoj kaj de kelkajSudslavaj lingvoj, kiam la loĝantaro, kiu parolis ilin, adoptis laRoman Katolikismon. La parolantoj de laOrientslavaj lingvoj ĝenerale adoptis lacirilan alfabeton kun laOrtodoksan Kristanismon. LaSerba lingvo uzas ambaŭ alfabetoj, inter kiuj la cirila dominas en oficiala komunikado kaj la latina aliloke, kiel estas deklarite jure per Leĝo pri Oficiala Uzado de Lingvo kaj Alfabeto.[11]

Ekde la 16a jarcento

[redakti |redakti fonton]

Tiom malfrue kiom ĝis 1500, la latina alfabeto estis limigita ĉefe al la lingvoj parolitaj enOkcidenta,Norda, kajCentra Eŭropo. LaOrtodoksaj Kristanaj Slavoj kajOrienta kajSudorienta Eŭropo ĉefe uziscirilan, kaj la Greka alfabeto estis en uzo fare de grekparolantoj ĉirkaŭ orienta Mediteraneo. LaAraba alfabeto estis disvastigata ene deIslamo, kaj interAraboj kaj inter ne-arabaj landoj kiaj laIrananoj,Indonezianoj,Malajoj, kajTjurkaj popoloj. Plej el la resto de Azio uzis variojn debrahmiaj alfabetoj aŭ deĉina skribo.

La distribuo de la Latina alfabeto. La malhelverdaj areoj montras la landojn, kie la Latina alfabeto estas la sola ĉefa skribsistemo. Helverdaj areoj montras landojn, kie la latina kun-ekzistas kun aliaj. Latinskribaj alfabetoj estas foje etende uzataj en grizaj areoj pro la uzado de neoficialaj duaj lingvoj, kiek la franca en Alĝerio kaj la angla en Egipto, kaj pro la latina transliterumado de oficialaj skribsistemoj kielHanyu Pinyin en Ĉinio.

Dum la pasintaj 500 jaroj, la latina alfabeto disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo, enAmerikon,Oceanion, kaj partojn deAzio,Afriko, kaj de Pacifiko kun la eŭropakoloniismo, kune kun lahispana,portugala,angla,franca,sveda kajnederlanda lingvoj. Ĝi estas uzata por multajaŭstroneziaj lingvoj, kiaj lalingvoj de la Filipinoj kaj lamalaja kaj laindonezia lingvoj, anstataŭante la araban kaj indiĝenajn brahmiajn alfabetojn. Latinaj literoj servis kiel la bazo por la formoj de laĈeroka skribo disvolvigitaj deSequoyah; tamen, la sonvaloroj estas komplete diferencaj.

Ekde la 19a jarcento

[redakti |redakti fonton]
Mapo montranta la etendon de la uzado de Latina alfabeto en areoj de iamaJugoslavio.

En la fino de la 19a jarcento, laRumanoj revenis al la Latina alfabeto, kiun ili estis uzintaj ĝis laKoncilio de Florenco en 1439,[12] ĉefe ĉar larumana estaslatinida lingvo. La rumanoj estis (kaj estas ankaŭ) ĉefeortodoksaj kristanoj, kaj ties eklezio, pliiĝante influita de Rusio post lafalo de la Bizancgreka Konstantinopolo en 1453 kaj la kapto de la GrekaOrtodoksa Patriarko, antaŭe helpis la etendon de la slavacirila.

Sub la franca regado kaj la portugala misia influo, latina alfabeto estis desegnita por laVjetnama lingvo, kiu antaŭe estis uzintaĉinajn literojn nomeChữ nôm.

En 1928, kiel parto de la reformoj deMustafa Kemal Atatürk, la novaRespubliko Turkio adoptis Latinan alfabeton por laTurka lingvo, anstataŭante modifitan Araban alfabeton. Plej elTjurk-parolantaj popoloj de la iamaUSSR, kiaj laTataroj,Baŝkiroj,Azeroj,Kazakxoj,Kirgizoj kaj aliaj, uzis la Latin-bazitan Turkan alfabeton en la 1930-aj jaroj, sed en la 1940-aj jaroj ĉiuj el ili estis anstataŭitaj de la cirila.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloLatinliterigo en Sovetunio.

Post la falo de laSovetunio en 1991, kelkaj el la nove sendependaj Tjurk-parolantaj respubliko, nomeAzerbajĝano,Uzbekio, kajTurkmenio, same kiel la Ruman-parolantaMoldavio, oficiale adoptis la Latinajn alfabetojn por siaj lingvoj.Kazaĥio,Kirgizio,Iran-parolantaTaĝikio, kaj la separisma regiono ne rumanparolanta deTransnistrio retenis la cirilan alfabeton, ĉefe pro ties ligoj kun Rusio. En la sama periodo de 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj, la majoritato deKurdoj anstataŭis la araban skribsistemon per du Latinaj alfabetoj. Kvankam la nura oficialaKurda registaro uzas Araban alfabeton por publikaj dokumentoj, la Latinkurda alfabeto restas amplekse uzta tra la tuta regiono fare de la majoritato de laKurda-parolantoj.

Lingvoj kiuj uzas la latinan alfabeton

[redakti |redakti fonton]

Inter la lingvoj, kiuj uzas la alfabeton latinan, estas la jenaj:

Tagaloga komikso en latina alfabeto.

Duskribismo

[redakti |redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseoDigrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[13] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome laskribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektasalfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri duortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiajskizoskribio kajskizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj enBalkanio ĝisMoldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de laaraba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas enHindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo deBosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Haarmann, Harald (2004), Geschichte der Schrift [Historio de Skribado] (germane) (2a eld.), München: C. H. Beck,ISBN 3-406-47998-7, p. 96.
  2. Search results | BSI Group. Bsigroup.com. Alirita 2014-05-12 .[rompita ligilo]
  3. Romanisation_systems. Pcgn.org.uk. Alirita 2014-05-12 .
  4. ISO 15924 - Code List in English. Unicode.org. Alirita 2013-07-22 .
  5. Search - ISO. Iso.org. Alirita 2014-05-12 .
  6. Nur dum Mezepoko la sonoc diverĝis, tiel ke antaŭ la antaŭaj vokaloje,i, kajae [aj → e],oe [oj → œ → e] ĝi evoluis al [ts] (kaj plu al [s]) aŭ al [tʃ]. Tion montras hodiaŭ la konservemaSarda dialekto, kiu kiel la ununura en lalatinida lingvaro konservis k-anc.Caesar (Cezaro) klasikprononce estis [kajsar], sed en la mezepoka Latino ĝi iĝis [cezar] aŭ [ĉezar] aŭ [sesar] (malsame en diversaj landaj tradicioj).
  7. Prae, ĝi elparolatis same kiel la [w] de laGota lingvo aŭ de la modernaAngla lingvo. Tamen, frue en la historio de laRomia imperio ĝi miksiĝis kunb - kp. simile ĉe la latinidaHispana.
  8. Oni povas krome legi pri ĉio tio la sintezon tamen jam antikva sed ĉiam aktuala ĉe A.Grenier, «L’alphabet de Marsiliana et les origines de l’écriture à Rome», Mélanges d’archéologie et d’histoire, 1924, vol 41, paĝo
  9. « Les lettres du latin : description sémiologique, fonctionnelle et graphématique, Paris Sorbonne » [arkive], ĉehttp://wwww.paris-sorbonne.fr[rompita ligilo] [archive] (konsultita la 15an de Aŭgusto 2014)[1]Arkivigite je 2014-05-14 per la retarkivoWayback Machine[2][rompita ligilo]
  10. L'évolution des styles de l'écriture latine de Véronique Sabard Geneslay
  11. ZAKON O SLUŽBENOJ UPOTREBI JEZIKA I PISAMA. Ombudsman.rs (17-a de majo2010). Arkivita ella originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-05 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-07-14. Alirita 2015-12-24 .
  12. Descriptio_Moldaviae. La.wikisource.org (1714). Alirita 2014-09-14 .
  13. Nikola Raŝiĉ,Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. EnInterlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj,UEA,Roterdamo,2015.ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • (en) A. E. Gordon, The Letter Names of the Latin Alphabet, University of California Press, 1973.
  • (en) Haarmann, Harald (2004), Geschichte der Schrift [History of Writing] (in German) (2nd ed.), München: C. H. Beck,ISBN 3-406-47998-7
  • (fr) Jean Mallon, Paléographie romaine, Madrid, 1952.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloLatin scriptangle.

v  d  r
Latina alfabeto
Bazaj literoj
Aa  • Bb  • Cc  • Dd  • Ee  • Ff  • Gg  • Hh  • Ii  • Jj  • Kk  • Ll  • Mm  • Nn  • Oo  • Pp  • Qq  • Rr  • Ss  • Tt  • Uu  • Vv  • Ww  • Xx  • Yy  • Zz
Diakritaj signoj
Àà  • Áá  • Ââ  • Ää  • Ãã  • Āā  • Ąą  • Ăă  • Çç  • Ĉĉ  • Čč  • Ćć  • Ðđ  • Ďď  • Èè  • Éé  • Êê  • Ëë  • Ęę  • Ēē  • Ĕĕ  • Ėė  • Ěě  • Ĝĝ  • Ğğ  • Ġġ  • Ģģ  • Ĥĥ  • Ħħ  • Ìì  • Íí  • Îî  • Ïï  • Įį  • Ĩĩ  • Īī  • Ĭĭ  • Ĵĵ  • Ķķ  • Ĺĺ  • Ļļ  • Ľľ  • Ŀŀ  • Łł  • Ññ  • Ńń  • Ņņ  • Ňň  • Òò  • Óó  • Ôô  • Öö  • Õõ  • Őő  • Ǫǫ  • Ōō  • Ŏŏ  • Ơơ  • Ŕŕ  • Ŗŗ  • Řř  • Śś  • Ŝŝ  • Şş  • Șș  • Šš  • Țț  • Ťť  • Ŧŧ  • Ţţ  • Țț  • Ùù  • Úú  • Ûû  • Üü  • Ũũ  • Ūū  • Ŭŭ  • Ųų  • Ůů  • Űű  • Ưư  • Ŵŵ  • Ýý  • Ŷŷ  • Ÿÿ  • Źź  • Žž  • Żż
Aldonaj literoj
Ǎǎ  • Ȁȁ  • Ȃȃ  • Ææ  • Ǽǽ  • Ǣǣ  • Åå  • Ꞛꞛ  • Ċċ  • Ðð  • DZDzdz  • DŽDždž  • Ɛɛ  • Ʒʒ  • Ǯǯ  • Ȅȅ  • Ȇȇ  • Əə  • Ȝȝ  • Ǥǥ  • Ǧǧ  • Ƣƣ  • Ƕƕ  • IJij  • Ǐǐ  •  • İi  • Ȉȉ  • Ȋȋ  • Ǩǩ  • ĸ  • LJLjlj  • LLll  • ĿLŀl  • NJNjnj  • Ŋŋ  • Œœ  • Øø  • Ǿǿ  • Ǒǒ  • Ȍȍ  • Ȏȏ  • Ɔɔ  • Ȣȣ  • Ꞝꞝ  • Ȑȑ  • Ȓȓ  • ſ  • ẞß  • Ʃʃ  • Þþ  • Ǔǔ  • Ȕȕ  • Ȗȗ  • Ꞟꞟ  • Ƿƿ  • Ƶƶ
Se vi havas problemojn pri montrado de literoj, bonvolu legiHelpo:Unikodo.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Latina_alfabeto&oldid=9284948"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp