Inter malkleruloj Latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo,vulgara Latino, kiu siavice pluevoluis post la disfalo de la imperio, kreante lalatinidajn lingvojn (lafranca,hispana,itala,portugala,rumana,ktp.). La klasika Latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300 en kelkaj regionoj kaj en aliaj ankoraŭ dum postaj jarcentoj, sed pli kaj pli aparte de la pura klasika latino, tio estas pli kaj pli modifita. En la lernejoj dum larenesanco, Latino fariĝis pli ĝuste kaj klasike parolata laŭ la modelo deCicerono.
Eĉ ĝis la frua20-a jarcento, Latino restis ordinara parto de klerigado enOkcidento kaj de la katolikatrenta meso. Pro la graviĝo de presarto kaj naciaj aspiradoj ekde la16-a jarcento la latina en longa procezo perdis iom post iom la funkcion de interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton aŭ por la nomado de ĵus malkovritaj bestoj kaj plantoj, jam per tute modernigita latino. NurVatikano kaj la katolika eklezio ankoraŭ uzas Latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj.[4] Sed eĉ en la katolika eklezio, Latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kajsacerdotoj post ladua Vatikana koncilio; praktike oni uzas pleje laitalan en ĉiutaga vivo kaj en la diversaj landoj la respektivajn proprajn lingvojn. Ekzemple, lakatekismo estis redaktita en la franca kaj en aliaj lingvoj, kvankam la oficiala redakto estas en Latino. Uzadon de la latina kiel viva lingvo liturgie kaj ĉiutage ankaŭ en niaj tagoj proponas la usonaFamilia Sancti Hieronymi.
En la mezepoka kaj renesanca okcidento, regado de Latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (Laangla havas similan rolon hodiaŭ).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiuEsperanto pruntis vortojn. Ekzemple:facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de tre granda parto de la klera, eleganta vortprovizo de laangla lingvo.
Lingva panoramo de Centra Italio en la komenco de la Romia ekspansio.
Nombraj historiaj fazoj de la lingvo estis agnoskitaj, el kiuj ĉiuj distingatas per subtilaj diferencoj en vortotrezoro, uzado, literumado, morfologio, kaj sintakso. Ankaŭ ne estas klaraj kaj rapide alireblaj reguloj de klasigo; diversaj fakuloj emfazas diferencajn trajtojn. Kiel rezulto, la listo havas variaĵojn, same kiel alternativajn nomojn.
Post la falo de laOkcidenta Romia Imperio en 476 kaj la Ĝermanaj regnoj anstataŭis ĝin, laĜermanaj popoloj adoptis la Latinon kiel la lingvo plej taŭga por juraj kaj aliaj, pli formalaj uzoj.[5]
„ La sanskrita lingvo, kiom ajn antikva ĝi estas, havas mirindan strukturon; ĝi estas pli perfekta ol la greka lingvo, pli abunde riĉa ol la latina lingvo, kaj pli delikata ol ili ambaŭ. Tamen, ĝi havas tiom grandan proksimecon kun tiuj du aliaj lingvoj, proksimecon videblan pro la verbaj radikoj kaj pro la gramatikaj formoj, ke tiu parenceco tute ne povas esti konsiderata kiel hazarda fenomeno; tiom forta, verdire, ke neniu filologo povus pristudi tiujn tri lingvojn, sen opinii ke ili elmerĝiĝis el iu komuna fonto, kiu, eble, ne plu ekzistas. Estas ankaŭ similaj kialoj, kvankam ne tiom fortaj, por supozi ke same la gotika, kaj la kelta lingvo, malgraŭ miksado kun malsama idiomo, havas la saman devenon kiel la sanskrita, kaj ankaŭ la pra-persa (avesta lingvo) povas aldoniĝi al tiu sama familio.[6]”
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMalnova Latino.
La "Lapis Niger" (Nigra ŝtono), probable la plej antikva survivanta Latina skribaĵo, el Romo, ĉirkaŭ 600 a.K. dum la duon-legendaRoma monarkio.
La plej antikva konata formo de Latino estas la Malnova Latino, kiu estis parolita el laRoma monarkio ĝis la fina parto de la periodo de laRoma Respubliko. Ĝi estas atestita kaj en skribaĵoj kaj en kelkaj el plej fruaj survivantaj Latinaj literaturaj verkoj, kiel la komedioj dePlaŭto kajTerencio. LaLatina alfabeto estis derivita el laEtruska alfabeto. La skribmaniero de tiu lasta estis ŝanĝita el sia dekomenca maniero kiel dekstre-maldekstren aŭ perbustrofedona[7][8] skribmaniero al tio kio estis finfine, nome strikte maldekstre-dekstrena skribmaniero.[9]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKlasika Latino.
Dum la fina parto de la periodo de la Roma Respubliko kaj en la unuaj jaroj de la imperio, nova klasika Latino aperis, kiel konscia kreitaĵo de oratoroj, poetoj, historiistoj kaj aliajkleraj homoj, kiuj verkis la grandajn verkojn de laklasika literaturo, kiuj estis instruitaj en la lernejoj degramatiko kajretoriko. La nuntempa instruado en gramatiko derivas siajn radikojn el tiaj romiaj lernejoj, kiuj utilis kiel speco de neformala lingva akademio dediĉita al plutenado kaj pludaŭrigado de la edukita parolmaniero.[10][11]
Filologia analizo de arkaikaj Latinaj verkoj, kiel tiuj dePlaŭto, kiuj enhavas pecojn da ĉiutaga parolmaniero, indikas, ke parolita lingvo, nome Vulgara Latino (terminigita kielsermo vulgi, "la parolmaniero de la homamasoj", fare deCicerono), ekzistis konkurence kun la klera klasika Latino. La neformala lingvo estis rare skribita, kaj tiel la filologoj disponas nur el unuopaj vortoj kaj frazoj cititaj de klasikaj aŭtoroj kaj de tiuj trovitaj en grafitioj.[12] Estas tialoj por supozi, ke la parolmaniero estis unuforma nek diakronie nek geografie. Male, la romiigitaj eŭropaj populacioj logike disvolvigis siajn proprajn dialektojn de la lingvo, kio eventuale kondukis al la diferencigo de laLatinidaj lingvoj.[13] LaFalo de la Okcidenta Romia Imperio rezultis en deterioro de la edukaj normigoj kio rezultis en Malfrua Latino, nome postklasika stadio de la lingvo konstatebla en la kristanaj tiamaj verkoj. Tio kongruis kun la ĉiutaga parolmaniero, ne nur pro dekadenco en edukado sed ankaŭ pro deziro etendi la verkojn al la homamasoj.
Spite la dialektan variadon, kiu certe troviĝas en ajna disvastigita lingvo, la lingvoj ĉefe de Hispanio, Francio, Portugalio, kaj Italio retenis remarkindan unuecon en fonologiaj formoj kaj disvolvigoj, helpite de la stabiliga influo de ilia komunakristana (romkatolika) kulturo. Nur je lamaŭra konkero de Iberio en 711, kiu tranĉis la komunikadon inter la ĉefaj latinidaj regionoj, la lingvoj ekdiverĝis serioze.[14] La vulgarlatina dialekto kiu poste iĝos larumana diverĝis iom pli el la aliaj variaĵoj, ĉar ĝi estis tre separata el la unuigintaj influoj de la okcidenta parto de la Imperio.
Unu ŝlosila markilo ĉu difinita latinida trajto troviĝis en Vulgara Latino estas kompari ĝin kun ĝia paralelaĵo en klasika Latino. Se tiu ne estis preferita en Klasika Latino, tiam plej verŝajne venis el nedokumentita tiutempa Vulgara Latino. Por ekzemplo, la latinida vorto por "ĉevalo" (italecavallo, francecheval, hispanecaballo, portugalecavalo kaj rumanecal) devenas el Latinacaballus. Tamen, la Klasika Latino uzisequus. Tial,caballus estis plej verŝajne la parolita formo, respektive en Vulgara Latino.[15]
Vulgara Latino ekdiverĝis en distingaj lingvoj ĉirkaŭ la 9a jarcento aŭ antaŭe, kiam ekaperis la plej fruaj konataj latinidaj skribaĵoj. Ili estis, tra tiu periodo, limigitaj al ĉiutaga parolmaniero, ĉar ankoraŭ estis la Mezepoka Latino kio estis uzita por skribado.[16][17]
La Mezepoka Latino estis skriba Latino uzata dum tiu parto de la postklasika periodo kiam ne ekzistas koresponda nacilingva Latino. La parolata lingvo disvolviĝis en la variaj fruaj latinidaj lingvoj; tamen, en la edukita kaj oficiala mondo, Latino pluis sen natura parolata bazo. Krome, tiu Latino etendiĝis en landojn kie neniam estis parolita Latino, kiel en ĝermanaj kaj slavaj nacioj. Tio estis utila por internacia komunikado inter la ŝtatoj membroj de laSankta Romia Imperio kaj ties aliancanoj.
Sen la institucioj de la Romia Imperio kiuj estis subtenintaj ties unuformecon, la Mezepoka Latino perdis sian lingvan koheron: por ekzemplo, en klasika Latinosum kajeram estas uzata kiel helpaj verboformoj en perfekta kaj plusperfekta pasivo, kiuj estas duvortaj tensoj. Mezepoka Latino uzasfui kajfueram anstataŭe.[18] Krome, la signifoj de multaj vortoj ŝanĝiĝis kaj novaj vortoj estis enkondukitaj el la naciaj lingvoj. Identigeblaj individuaj stiloj de klasike malĝusta Latino restis.[18]
LaRenesanco dum mallonge plifortigis la postenon de Latino kiel parolita lingvo pro sia adoptado fare de laRenesancaj Humanistoj. Ofte estritaj de membroj de la klerikaro, ili estis kortuŝitaj pri la akcelitaj dismuntado de restoj de la klasika mondo kaj la rapida perdo de ties literaturo. Ili baraktis por konservi tion kion ili povis kaj por restaŭri al Latino tia kia ĝi estis kaj enkondukis la praktikon produkti reviziitajn eldonojn de la literaturaj verkoj kiuj restis komparante survivantajnmanuskriptojn. Je la 15-a jarcento ili estis anstataŭante la Mezepokan Latinon per versioj subtenitaj de la fakuloj de la ĵus aperintaj universitatoj, kiuj klopodis per sia fakuleco malkovri kia la klasika lingvo estis estinta.[16][20]
Dum la komenco de la Moderna Epoko, Latino ankoraŭ estis la plej grava lingvo de kulturo en Eŭropi. Tiel, ĝis la fino de la 17-a jarcento la majoritato de libroj kaj preskaŭ ĉiuj el la diplomataj dokumentoj estis verkitaj en Latino. Poste, plej diplomataj dokumentoj estis verkitaj enfranca (nomelatinida lingvo) kaj poste en naciaj aŭ aliaj lingvoj.
Signaloj en la Wallsend Metrostacio estas enangla kaj Latino, kiel omaĝo al la rolo de Wallsend kiel unu el la lokoj de laRomia Imperio, nome la orienta pinto de laMuro de Hadriano en Segedunum.
La plej granda organizo kiu retenas Latinon en oficialaj kaj preskaŭ-oficialaj kuntekstoj estas laKatolika Eklezio. La Katolika Eklezio diris, ke lameso ne nepre devas esti dirita en Latino en la koncilio de 1962-1965. Latino restas la lingvo de laRoma rito; laTrenta meso estas dirita en Latino. Kvankam la meso de papoPaŭlo la 6-a estas kutime dirita en la loka lingvo, ĝi povas esti kaj ofte estas dirita en Latino, ĉu parte ĉu tute, speciale por multlingva publiko. Ĝi estas la oficiala lingvo de laSankta Seĝo, la ĉefa lingvo de ties oficialagazeto, nomeActa Apostolicae Sedis, kaj la laborlingvo de laTribunalo de la Roma Rota.Vatikanurbo estas hejmo ankaŭ de la nurabankaŭtomato kiu donas instrukciojn en Latino.[21] En laPontifikaj Universitatoj postgradigaj kursoj deKanona juro estas instruitaj en Latino, kaj artikoloj estas verkitaj en la sama lingvo.
En laAnglikana Eklezio, post la publikigo de laBook of Common Prayer de 1559, latinlingva eldono estis publikigita en 1560 por ties uzado en universitatoj kielOksfordo kaj la ĉefaj "public schools" (anglaj privataj akademioj), kie la liturgio estis ankoraŭ permesita en Latino.[22] Estis kelkaj latinlingvaj tradukoj ekde tiam, kiel Latina eldono de 1979 fare deUSA Anglican Book of Common Prayer.[23]
La multlingvaEŭropa Unio adoptis latinlingvajn nomojn en ikonaj nomoj de kelkaj el ties institucioj kiel klopodo de lingva kompromiso, nome "ekumena naciismo" komuna al plej el la kontinento kaj kiel signo de kontinenta heredo (kiel laEU Konsilio:Consilium)
En laOkcidenta mondo, multaj organizoj, registaroj kaj lernejoj uzas Latino por siaj motoj pro ties asocio kun formaleco, seriozeco, tradicio kaj la radikoj de laOkcidenta kulturo.[24]
La moto deKanadoA mari usque ad mare ("el maro ĝis maro") kaj plej el la motoj deProvincoj kaj teritorioj de Kanado estas ankaŭ en Latino. La Kanada Viktoria Kruco estas modelita laŭ la BritaViktoria Kruco kiu havas la surskribon "For Valour" (pro kuraĝo). Ĉar Kanado estas oficiale dulingva, la kanada medalo anstataŭis la anglalingvan surskribon per la samsignifa LatinaPro Valore.
La moto deHispanioPLVS VLTRA, kun la signifo "transe", estas ankaŭ Latina origine.[25] Ĝi estis prenita el la persona moto deKarlo la 5-a,Sankta Romia Imperiestro kaj Reĝo de Hispanio (kiel Karlo la 1-a), kaj estas modifo al malo de la origina frazoNon (terrae) plus ultra ("Ne estas tero transe"). Tio laŭdire estis surskribita kiel averto sur laHeraklaj Kolonoj de laĜibraltara Markolo, kiuj markis la bordon de la tiame konata mondo. Karlo adoptis la moton post la malkovro de laNova Mondo fare deKristoforo Kolumbo, kaj tio havas ankaŭ metaforajn sugestojn pri la riskoj kaj baraktoj necesaj por atingi elstarecon.
Lamoto deKansaso nome "ad astra per aspera" (tie videbla super la steloj) aŭ "per aspera ad astra" estas uzata ankaŭ de multaj aliaj institucioj, ekzemple militistaj, en la tuta mondo.
KelkajUsonaj Subŝtatoj havas latinlingvajn motojn: kiel la moto deKonektikuto nomeQui transtulit sustinet ("kiu transplantis subtenas"); deKansaso nomeAd astra per aspera ("Al steloj tra aspraĵoj"); deKoloradio nomeNil sine numine ("Nenio sen providenco"); deMiĉigano nomeSi quaeris peninsulam amoenam, circumspice ("Se vi volas plezuran duoninsulon, rigardu ĉirkaŭ vi"); deMisurio nomeSalus populi suprema lex esto ("La salvo de la popolo estos la suprema leĝo"); deNorda Karolino nomeEsse quam videri ("Esti pli ol aspekti"); deVirginio nomeSic semper tyrannis ("Tiel ĉiam kontraŭ tiranoj"); kaj deOkcidenta Virginio nomeMontani semper liberi ("Montanoj estas ĉiam liberaj").
Multaj militistaj organizoj nuntempe havas Latinlingvajn motojn, kielSemper paratus ("ĉiam pretaj"), moto de laUsona Marborda Gardistaro;Semper fidelis ("ĉiam fidelaj"), moto de laUsona Marinfanteria Korpuso;Semper Supra (“ĉiam supre”), moto de la Usona Spacforto; kajPer ardua ad astra ("Tra malfacilo/lukto al la steloj"), nome moto de la britaReĝa aerarmeo (RAF).
Kelkaj kolegioj kaj universitatoj adoptis latinlingvaj motojn, ekzemple la moto de laUniversitato Harvard estasVeritas ("vero"). Veritas estis la diino de la vero, filino de Saturno, kaj patrino de Virto.
Svisio adoptis la latinlingvan mallongan nomon de la landoHelvetia en moneroj kaj poŝtmarkoj, ĉar tie ne estas loko por meti ĉiujnkvar oficialajn lingvojn de la lando. Pro simila tialo, ĝi adoptis internacian kodon por vehikloj kaj interretoCH, kiu signifasConfœderatio Helvetica, nome kompleta latinlingva nomo de la lando.
Kelkaj filmoj kun agado okazanta en antikveco, kielSebastiane kajThe Passion of the Christ, estis faritaj kun dialogo en Latino en la intenco montri realismon. Aliokaze, la Latina dialogo estas uzata pro sia asocio kun religio aŭ filozofio, en filmoj aŭtelevidaj serioj kiel respektiveThe Exorcist kajLost (epizodo "Jughead"). Subtekstoj estas kutime montrataj por la profito de tiuj kiuj ne komprenas Latinon, plej verŝajne majoritato en la nuntempa socio. Estas ankaŭ multajkantoj kun latinlingva vortumado. Ekzemple la "libreto" por la oper-oratorioOedipus rex deIgor Stravinski estas en Latino. Eble pli popularaj estas kantoj kielAdeste Fideles, por celebro deKristnasko en kelkaj landoj,Gaudeamus igitur, en universitataj medioj, kaj la kolektoCarmina Burana, nome poeziaj manuskriptoj en mezepoka latino, kiuj estis malkovritaj en 1803 kaj uzitaj deCarl Orff, por sia samnoma verko, kiu estis siavice celo de multaj koncertoj, registraĵoj kaj eĉ filmoj.[26]
La kontinua instruado de Latino estas ofte vidita kiel tre altvalora komponanto de la beletra edukado. Latino estas instruata en multaj altlernejoj, speciale en Eŭropo kaj Ameriko. Ĝi estas ofta en britajpublic schools kajgrammar schools, la italajliceo classico kajliceo scientifico, la germanajHumanistisches Gymnasium kaj la nederlandajgymnasium.
Foje, kelkaj amaskomunikiloj, celantaj entuziasmulojn, elsendas en Latino. Rimarkindaj ekzemploj estas Radio Bremen enGermanio,YLE radio enFinnlando (la elsendaĵo "Nuntii Latini" el 1989 ĝis ĝi estis fermita en Junio 2019),[27] kaj Vatikana Radio kaj Televido, ĉiuj el kiuj elsendas novajn segmentojn kaj alian materialon en Latino.[28][29][30]
Estas multaj retejoj kaj forumoj kiuj estas funkciigitaj en Latino fare de entuziasmuloj. LaLatinlingva Vikipedio fine de Marto 2021 havas pli ol 135 000 artikoloj.
Fakte, studi Latinon povas plibonigi lernadon de diversaj kapabloj kaj speciale de ekkono de diversaj lingvoj, partikulare de laHindeŭropa lingvaro, sed ne necese deLatinida lingvaro. Ĝenerale, studi Latinon kreas pli riĉan edukadon kaj por sciencaj (latinlingvajsciencaj nomoj de animaloj kaj plantoj enbiologio, de diversaj konceptoj enmedicino ktp.) kaj por beletraj studoj.[31]
LaLatina alfabeto en la klasika epoko konsistis el 23 literoj. La tipografio de la bildo estas de surŝtona tipo, kiel ĝi aperas en laTrajana Kolono.
Latino uzas lalatinan alfabeton, originale nur majuskle aŭ manskribita per romia kursiva skribado ne facile deĉifreblaj por uzanto de la tradicia alfabeto latina. Al la originalaj 21 literoj,ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, poste venisY kajZ, asimilitaj pruntoj por pli facile bonvenigineologismojn el la pli prestiĝaHelena lingvo. Tial same venisK, malgraŭ tio ke ĝi preskaŭ ekskluzive troviĝas ĉekalendæ apudcalendæ (speciatim, calendæ propriæ sunt Latinorum, neque enim Græci hac appellatione, quamvis origine Græca sit, sed alia utuntur ad denotandum primum mensis diem). LiteroU uziĝis por kaj la vokala kaj konsonanta variantoj; tiel same ĉeI. Dum lamezepoko konsonantaU komencis esti skribata perV, kaj konsonantaI perJ. Adicie,ligaturoj komencis esti uzataj, precipe kiam ili reprezentasdiftongon. Aktuale, la latinaortografio plejparte sekvas la italan normon, t.e. distingi inter vokala kaj konsonantaU kajV, sed ne interI kajJ, sen ligaturoj.
La latina alfabeto devenas de lagreka alfabeto ne rekte, sed per laetruska alfabeto. Komence la latina alfabeto estis: ABCDEFZHIKLMNOPQRSTVX. Oni vidas ke estas tri literoj por la sama sono /k/:C,K kajQ, tio devenas de la fakto ke laetruska lingvo, kielŝemidaj lingvoj havis malsamajnfonemojn por guturala surda sono, sed la latina havis nur unu fonemon /k/ kvankam kun trialofonoj, sekve oni uzisC antaŭA,K antaŭE kajI kajQ antaŭU kajO, sed ne estis speciala litero por reprezenti la fonemon /g/, kiu ne ekzistis en la etruska; alieS kajZ reprezentis la saman fonemon /s/. Finfine, en la3-a jarcento a.K., oni reformis la alfabeton kaj ĝi restis tiel:
ABCDEFGHILMNOPQRSTVX.
Kiam en la mezo de2-a jarcento a.K.,Romo konkeris grekajn urbojn, fakte dekomence grekparolantajn areojn en suda Italio, oni prenis grekajn literojn K,Y kajZ.Z ne reprezentis plu /s/, kiel antaŭe, sed /dz/. Kaj aperis finfine la "klasika" latina alfabeto.
Cicerono denuncas Katilinon,fresko de Cesare Maccari, 1882–88. Oni ne povas certiĝi pri kiel precize prononcis romianoj sian latinan lingvon.
Kompreneble oni ne scias kiel precize prononcis la romianoj, ĉar en tiu tempo ne estis sonaparatoj. En la fino de19-a jarcento, lakatolika eklezio kreis oficialan elparolon bazita sur laitala lingvo. En multaj protestantaj landoj estis reago kaj oni intencis krei "sciencan prononcon" de la latina.
La lingvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de Latino; tiun elparolon oni nomasrestaŭrita elparolo. En1956 la unua "Congrès International pour le Latin Vivant" (Internacia Kongreso por la Viva Latino) aprobis rezolucion, kiu rekomendis la nuran uzon de "restaŭrita elparolo" en Eŭropaj nereligiaj lernejoj. Tiel, multaj eŭropanoj, kiuj lernis Latinon en lernejo post tiu kongreso, pensas ke ĝi estas la nura "vera" elparolo de la latina, sed ĝi estas nur konvencia elparolo, kun ia scienca bazo, sed tre diskutinda.
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en Latino; ili nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Restaŭrita prononco
ae [ae̯]
au : [au̯]
c : [k]
ch : [kʰ]
g : [g]
h : [h]
i : [i]/[j]
m : [m]
oe [oe̯]
ph : [pʰ]
qu : [kʷ]
r : [ɾ]
s : [s]
th : [tʰ]
u : [u]/[w]
x : [ks]
y : [y]
z : [dz]
Ekzemple, la literojv kaju plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel enaŭto,ŭa!). Sed en "VVA" la prononco de unua "V" estas vokala, ne eblas la prononco /ŭŭa/ sed du silaba /u'ŭa/, alie en "SILVANVS", la lasta V esta klare vokala: /nus/, sed la unua V eble estas vokala aŭ duonvokala: /sil'ŭa'nus/ aŭ /si'lu'a'nus/, klare la prononco /si'lu'a'nus'/ ne taŭgas, sed la sistemo proponita ne klarigas kiel V estas vokalo aŭ duonvokalo.
La ĉefa sceno de laTrenta meso dirita en latino. La katolika eklezio ege hegemoniis en la uzado kaj prononcado de Latino dum la lasta jarmilo.
La restaŭrita prononco pretendas reprodukti la klasikan prononcon, t. e., la prononco de la tempo deCicerono, sed ĝi miksas prononcojn tre malproksimajn en la tempo. Pro la evoluo de certaj sonoj envulgara Latino, oni dum jarcentoj instruis "malĝustan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] porae kaj [rondigita e] poroe. Sed OE kaj AE evoluis al [e] antaŭ la klasika erao, kiel oni povas vidi en grafitoj dePompeo, sekve la prononco [ajdes] por [aedes] estas arkaisma, ne klasika, kvankam la "restaŭrita prononco" diras la malon. En la klasika erao, eble oni prononcis ankoraŭ la C kiel /k/, sed tute ne plu AE kaj OE kiel diftongoj.
La elparolo dec laŭ la restaŭrita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elparolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas lag kiel /ĝ/, kaj lagn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon deCicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
EnFrancio,Britio kajNordio, interalie, la natura prononco deCicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al Latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Alie, oni povas ekspliki la originon de vortoj kielKaiser en lagermana lingvo, nerekte el la parolata latina, sed el la skriba formo, sekve oni ne povas rigardi la evoluon de latinaj vortoj en nelatinaj lingvoj kiel helpaj, ĉar la latina ĉiam restis kiel skriba lingvo, eĉ en landoj kie neniu parolis ĝin.
En multajlernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
Laakcento estas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar en tiu vortou estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n.muta cum liquida, kiam la sonanton sekvasp, b, t, d, g, c, kaj pli poster aŭl , ekz.librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj lali- silabo restas mallonga.
Studento parolanta pri la angla por la parto de latina lingvoLiteroj por la latinaLatinlingva sonregistraĵo
Klasika Latino estis trefleksia lingvo, en kiu diversaj finaĵoj indikas la gramatikan funkcion de vortoj.
Ĉe lasubstantivo kajadjektivo estas seskazoj, kies formoj malsamas laŭ lanombro,genro, kajdeklinacio (specifa fleksiaro) de la vorto. Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vortoamicus (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo):
Tiuj rilatoj, kiujn ne esprimas ia kazo, esprimiĝas perprepozicioj kune kun laablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo).La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliajhindeŭropaj lingvojenhavis du pliajn kazojn: lainstrumentalo kaj lalokativo. En la latina,la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon aŭ foje la dativon.
En lavulgara latina, la restantaj kazoj iom post iom malvastiĝis al du,nominativo/akuzativo kaj genitivo/dativo, kaj poste estis anstataŭitaj perprepozicioj aŭ vortordo. Inter la nunajlatinidaj lingvoj,nur larumana ankoraŭ distingas tiujn du kazojn krom la pronomoj.
La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro:
Adverboj kajkonjunkcioj ne fleksiiĝas. Ankaŭ ne ekzistas artikolo,same kiel en la plej multaj el la nuntempajslavaj lingvoj. La artikoloj de lalatinidaj lingvoj evoluis el la montraj pronomoj de la klasika latina (ille,illa,illud aŭipsus,ipsa,ipsum).
La ĝenerala vortordo de klasika latino estasSOV - subjekto unue, objekto sekve, kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla kaj libera. Subjekto, Objekto, ĉefVerbo povas aperi ajnvice; adjektivoj povas aperi antaŭ- aŭ postmetite; hiperbato estas afero sufiĉe ordinara. Estas konsiderinda variado en la latina vortordo ĉe diversaj aŭtoroj, en diversaj stiloj kaj tra diversaj epokoj. En historiaj verkoj deJulio Cezaro la ĉefverbo pli ofte aperas frazofine, ol en la filozofiaj verkoj deCicerono; la vortordo en poeziaĵoj estas pli varia ol en la prozaĵoj. La adeptoj de la sintaks-orda tipologio klasas Latinon kiel SOV-lingvon, kun la ordoj "prepozicio-substantivo", "substantivo-genitivo" (sed ankaŭ "genitivo-substantivo") kaj "adjektivo-substantivo" (sed ankaŭ "substantivo-adjektivo"). Kvankam la vortordo en Latino estas libera, ĝi ne estas arbitra. Variado en la ordo indikas diversajn nuancojn de senco kaj emfazo.
Pater noster, qui es in caelis, sanctificetur nomen tuum. Adveniat regnum tuum. Fiat voluntas tua, sicut in caelo et in terra. Panem nostrum quotidianum da nobis hodie, et dimitte nobis debita nostra sicut et nos dimittimus debitoribus nostris. Et ne nos inducas in tentationem, sed libera nos a malo.
La ora epoko delatina literaturo estis en la 1-a jarcento a.K. (la fina jarcento de la Romia Respubliko) sub la plumo deCicerono,Cezaro,Lukrecio,Katulo kaj aliaj. La sekva jarcento (la unua de la Imperio) estis la epoko arĝenta. Ĝi floris sub la plumo deVergilio,Horacio,Ovidio,Lukano kaj aliaj.
Makaronia poezio nomiĝas la poemaj produktoj miksitaj el latina kaj vulgaraj lingvoj (ekz. la itala, franca, germana). Karaktero grava de la tuto estis, ke ankaŭ la nelatinaj vortoj submetitas al la latina gramatiko.
La instruado kaj uzado de la latina lingvo, neniam kiel unua aŭ gepatra lingvo, pluis en la okcidenta kultursistemo (instruado, universitato, religio ktp.) ĝis la aktualo, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Usono kaj aliaj mondopartoj. Ĝi ĝuis la prestiĝon de la antikva kulturo kaj partikulare de tiu de laRomia Imperio, kiel lulilo de la eŭropa civilizacio. Krom la rezisto en la moderna eduksistemo (el mezlernejo al la universitato ĉefe por filologiaj karieroj), la latino estas ankoraŭ disvastigata kiel alternativa lingvo, ekzemple por parolrondoj, gazetoj,propra Vikipedio ktp. LaPapa Akademio de Latina Lingvo listigas celojn, metodojn kaj detalajn normojn pri agado de lainstitucio; ĝi interalie atentigas neprecon utiligi nuntempajn rimedojn deamaskomunikiloj por propagi la latinan lingvon; sub kontrolo de la Akademio estas kreataParvum verborum novatorum léxicum ("Etaleksikono de novajvortoj"); en ĝi estas konfirmatajneologismoj, kiujn oni povas uzi en oficiala lingvo deVatikano kajKatolika eklezio. Tiu Akademio eldonas trarigardon de siaj laboraĵoj en periodaĵo "Latinitas". Grava leksikografo kaj tradukisto papa estis dum multaj jaroj la tirolanoKarl Egger.
↑Sihler, Andrew L. (2008). New comparative grammar of Greek and Latin (en inglés). Oxford: Oxford University Press. p. 16.ISBN 978-0-19-537336-3. OCLC 262718788.
↑ (1958-01-01)Collier's Encyclopedia: With Bibliography and Index (angle). Collier. “In Italy, all alphabets were originally written from right to left; the oldest Latin inscription, which appears on the lapis niger of the seventh century BC, is in bustrophedon, but all other early Latin inscriptions run from right to left.”.
↑Pope, Mildred K. (1966)From Latin to modern French with especial consideration of Anglo-Norman; phonology and morphology, Publications of the University of Manchester, no. 229. French series, no. 6. Manchester: Manchester university press, p. 3.
↑Monroe, Paul. (1902)Source book of the history of education for the Greek and Roman period. London, New York: Macmillan & Co., p. 346–352.
Baldi, Philip (2002). The foundations of Latin. Berlin: Mouton de Gruyter.
Bennett, Charles E. (1908). Latin Grammar. Chicago: Allyn and Bacon.ISBN 978-1-176-19706-0.
Clark, Victor Selden (1900). Studies in the Latin of the Middle Ages and the Renaissance. Lancaster: The New Era Printing Company.
Diringer, David (1996) [1947]. The Alphabet – A Key to the History of Mankind. New Delhi: Munshiram Manoharlal Publishers Private Ltd.ISBN 978-81-215-0748-6.
Herman, József; Wright, Roger (tradukisto) (2000). Vulgar Latin. University Park, PA: Pennsylvania State University Press.ISBN 978-0-271-02000-6.
Sihler, Andrew L (2008). New comparative grammar of Greek and Latin. New York: Oxford University Press.