Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Latianoj

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Latianoj
etno
Italikoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
latina lingvo
vdr
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de laferepoko (ĉirkaŭ la jaro800 a.K.)
  •  Liguroj
  •  Pravenetanoj
  •  Etruskoj
  •  Picenoj
  •  Umbroj
  •  Latianoj
  •  Oskoj
  •  Mesapianoj
  •  Grekoj
  • La antikva etno delatianojlatinelatini – estis ĉefa popolo de laitalika etnaro, proksime parenca al lafaliskoj. Ili enmigris en ne klare fiskebla momento, eble komence de la1-a jarmilo a.K., en la teritorion de la nuntempaItalio, aparte en la regiononLatio, kiu estis nomata laŭ ili. Ilia lingvo, lalatina, pro la giganta ampleksiĝo de laRomia Imperio iĝis monda lingvo. Ĉar la lingvo en Esperanto foje nomiĝas Latino en substantiva formo, eviteblus nomi la popolon simple "latinoj", tial la formo "anoj de la regiono Latio" aŭ mallonge "latianoj".

    Historio

    [redakti |redakti fonton]

    La setloregiono de la latianoj troviĝis borde de la riveroTibero. La ĉirkaŭa regiono ricevis sian nomonLatio de la popolo. Laŭ romia legendo la nomo devenis de la reĝo Latinus de la mitaj indiĝenoj de Italio.

    Ekestis ligo de latianaj urboj sub la gvido deAlba Longa, kies kunliga kultura elemento estis la kulto de la dioJupitero. Pliaj latianaj urboj estisAricia,Astura,Bovillae,Circei,Gabii,Lanuvium,Lavinium,Praeneste,Terracina,Tivoli kajTusculum. En Latio troviĝis krome la urbojAntium kajVelitrae de lavolskoj,Ardea de larutuloj) kaj pli poste la romia kolonioOstia.

    La urboRomo principe konsistis el latianoj, kaj do en Romo paroliĝis lalatina lingvo, sed tamen la urbano mem konsideris sian urbon ne parto, sed najbaro de Latio. Dum la6-a jarcento a.K. la latianoj ankoraŭ estis signife pli potencaj ol la romanoj, sed en la pli postaj kronikoj la romanoj antaŭdatigis la romian detruon de la urboAlba Longa al la7-a jarcento a.K. kaj tiel substrekis sian regopretendon pri Latio. En la du Latiaj militoj la romanoj batale atingis la regon super la regiono: dum la4-a jarcento a.K. ĝi iĝis plejpotenca kaj diktis regulon, laŭ kiu la komerco nur okazu "tra Romo". La venko de Romo en la dua Latia milito (340 ĝis338 a.K.) markigis gravan paŝon en la ampleksigo de roma potenco ekster la limoj de la urba teritorio – fakte temis pri la transiro de la urboŝtatoRomo al la regnoRomio, kiu poste nur pli kaj pli ampleksigis sian areon ĝis monda potenco.

    Latia juro

    [redakti |redakti fonton]

    La latiaj komunumoj en la senpera proksimeco de Romo inter la italikaj aliancanoj de Romo havis aparte privilegigian rolon. Laŭ la tielnomata "latia juro" iliaj civitanoj estis jure samrangaj al la civitanoj de la urbo Romo kaj rajtis voĉdoni en la urba asembleo. Kiam ili translokiĝis al Romo, ili aŭtomate ricevis la urbajn civitanajn rajtojn.

    Krome estis dua grupo de komunumoj de latia juro: temis pri la setlejoj, kiujn la kreskanta regno Romio kreis kiel kolonioj. La civitanoj de tiuj romiaj kolonioj ĝuis pli-malpli la samajn rajtojn kiel la latianoj. Tiaj kolonioj sub latia juro ekzistis precipe enIberio, nordaAfriko kaj la nuntempa sudaFrancio.

    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Latianoj"
    Kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp