Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lasvegaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las Vegas Strip
Koordinatoj:36° 10′ 30″ N115° 08′ 11″ U / 36.17500 °N, 115.13639 °U /36.17500; -115.13639(mapo)
Lasvegaso
angle Las Vegas,hispane Las Vegas
urbo
Fotomuntaĵo
urbo de Usono • kantona sidejourbego • turisma celloko • universitata urbo
 
Ĝemelurboj
LeónHuludao • Phuket • Pernikvd
Oficiala nomo: Las Vegas
Kromnomoj: "The Entertainment Capital of the World"
La distra ĉefurbo de la mondo
"Sin City"
Urbo de peko
"Capital of Second Chances"
Ĉefurbo de duaj ŝancoj
"The Marriage Capital of the World"
La geedzeca ĉefurbo de la mondo
ŜtatoUsono Usono
Federacia ŝtatoNevado
DistriktoKantono Clark
Komunumoj
7
 - North Las Vegas
 - Henderson
 - Boulder City
 - Paradise
 - Spring Valley
 - Sunrise Manor
 - Whitney
Historia regionoMormonoj
MontaroMontaro Spring
VojoMormona Vojo
KonstruaĵoAkvobaraĵo Hoover
SituoLasvegaso
 - alteco610 m s. m.
 - koordinatoj36° 10′ 30″ N115° 08′ 11″ U / 36.17500 °N, 115.13639 °U /36.17500; -115.13639(mapo)
Areo340,0 km² (34 000 ha)
 - de akvo0,16 km² (16 ha)
Loĝantaro583 756 (2010)
Denseco1 716,93 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo1 314 356 loĝ./km²
 - metropola regiono1 951 269 loĝ./km²
DezertoMojave-dezerto
Estiĝo15-a de majo1905
UrbestroOscar B. Goodman
HorzonoPT (UTC-8)
 - somera tempoPST (UTC-7)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo702
Lasvegaso (Usono)
Lasvegaso (Usono)
DEC
Situo de urbo en Usono
Lasvegaso (Nevado)
Lasvegaso (Nevado)
DEC
Situo enkadre de Nevado
Lasvegaso (Lasvegaso)
Lasvegaso (Lasvegaso)
DEC
Situa mapo de Lasvegaso
Vikimedia Komunejo: Las Vegas
Retpaĝo: www.lasvegasnevada.gov
Map
vdr
Centra avenuo en Lasvegaso
Lasvegaso dum nokto.
Hooters kazino kaj hotelo
SkribaĵoWelcome to Fabulous Las Vegas antaŭ enveturo en The Strip
A tall rectangular-shaped tower in Las Vegas with exterior windows shimmering with 24-karat gold. It is a sunny day and the building is higher than many of the surrounding buildings, which are also towers. There are mountains in the background. This tower is called the Trump Hotel Las Vegas.
La turo en la rektangula formo de laTrump-Internacia Hotelo en Lasvegaso kun la fenestrovitroj kovritaj per 24-karata oro

Lasvegaso (angle kaj originehispaneLas Vegas) estasmetropolo enusona ŝtatoNevado, kaj internacie konata destino por ferioj, butikumado, distrado kaj vetado. Ĝi fondiĝis en 1905 kaj fariĝis oficiale urbo en 1911. Ĝi estas la plej granda usona urbo fondita en la 20a jarcento.

La nomo Las Vegas estas ofte uzata por la urbo mem kaj la ĉirkaŭaĵo, speciale la 7,2 kilometra segmento deLas Vegas Boulevard, kiu situas plejparte ekster la limoj de la urbo en nekorporacia urbo nomataParadise, nomeLas Vegas Strip.

Kiel la centro por vetado en la en Usono, Lasvegaso portas la kromnomon "Monda Ĉefurbo de Distrado," kaj inter multaj aliaj, ĝi nomiĝas "Urbo dePekoj" kaj "Urbo deMalvirto" pro la populareco de permesata vetado, havebleco de alkoholaĵoj iam ajn, kaj distroj erotikaj. Ĉi tia imago de la urbo popularigis ĝin kiel loko por filmoj kaj televidprogramoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La fondo

[redakti |redakti fonton]

Lasvegaso akiris sian nomon dehispanaj esploristoj kiuj kolektis akvon tie. Tie inter dezerto troviĝis verdejo, kaj tial do oni nomis ĝin "La herbejoj"John C. Fremont iris al la loko en1844 kiel reprezentanto de Usona Armea Korpuso Inĝeniera, kiam ĝi apartenis alMeksiko. En1855, post la cedo de la teritorio de Meksiko al Usono,Brigham Young sendis 30 misiistojn por konverti la lokajnindianojn. La formala establo de la urbo okazis en 1905 kiam la fervoja kompanio disvendis terenon kiu nun konsistigas la urbocentron de Lasvegaso.

Gravaj eventoj

[redakti |redakti fonton]

Lasvegaso estas unu el la plej dinamaj urboj en la mondo, kiu reinventas sin kie centro de vetado, familiaj ferioj, zono dehedonismo (kun reklama slogano "Kio okazas en Lasvegaso, tio restos en Lasvegaso"), kaj furorejo por luksa manĝado kaj butikumado dum la jaroj.

La plej gravaj okazoj en la urbo estis:

  • Inundoj en 1955, 1984, 1999, and 2003.
  • Establo kiel fervoja urbo1905.
  • Permeso de vetado en1931.
  • Finkonstruado de digoAkvobaraĵo Hoover en1936.
  • Malfermo de Flamingo de mafianoBugsy Siegel ĉe la Strio de Lasvegaso en1946.
  • Elvis Presley komencas koncertan serion en1969.
  • Granda fajro ceMGM Grand Las Vegas en1980.
  • The Mirage malfermiĝis en1989, kaj komencigis epokon de megahoteloj.
  • The Dunes estis le unua konstruaĵo ĉe la Strio detruita per maleksplodo en1993.
  • Jarcenta jubileo en 2005.

Ekonomia historio

[redakti |redakti fonton]

En ĝia komenco, Lasvegaso estis haltejo por pioniroj kaj poste por vagonaroj. Ĝi estis centro por minado en la regiono. Post la konstruo deHoover Dam en 1936 kaj la permeso de vetado, Lasvegaso rapide fariĝis populara destinejo por turismo. Ĉi tio, kune kun la apuda establo de fortikaĵo por usona aerarmeo(Nellis AFB), lanĉis grandan epokon de konstruado kiu daŭras eĉ hodiaŭ.CasinoArkivigite je 2019-10-16 per la retarkivoWayback Machine

Situo

[redakti |redakti fonton]

Lasvegaso situas en seka dezerta valo, inter montaj palruĝaj, rustoranĝaj kaj grizaj. La tereno estas roka kaj sabla. Loĝantoj kreskigas herbojn, arbojn kaj aliajn verdaĵojn. Pro la malabundo de akvo, ekzistas movado forigi domajn verdajn herbajn ĝardenojn kaj reguligi la uzon de akvo por ĝardenzorgo.

Loĝantaro de Lasvegaso
19201930194019501960197019801990200020102020
2 3045 1658 42224 62464 405125 787164 674258 295478 434583 756644 883

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La ekonomio de Lasvegas baziĝas ĉefe sur turismo, vetado kaj ekspozicioj, kiuj helpas ankaŭ la vendejojn kaj restoraciojn, kvankam ĉi tiuj fariĝis memstaraj industrioj en 2000 kaj poste. Kelkaj fabrikantoj de vetmaŝinoj situas en Lasvegaso.

Turistoj venas al Lasvegaso por rapidaj geedziĝoj kaj ankaŭ rapidaj eksedziĝoj. La urbo klopodas diversigi la ekonomion per ekzemple laWorld Market Center.

Reevoluigo

[redakti |redakti fonton]

Post malfermiĝo de The Mirage, la centro por konstruado en Lasvegaso translokiĝis de la urbocentro al La Strio. La urbocentro eĉ nun suferas pro ĉi tio. Nun oni klopodas allogi aliajn industriojn krom turismo, kiel fabrikado, bankado kaj aliaj komercaj aferoj. La urbo ofertas tre favorajn postulojn pri impostoj kaj korporaciaj formalaĵoj por helpi tion.

Por helpi la urbocentron, la urbo sukcese allogis konstruadon de federala konstruaĵo kaj granda kinejo, kaj plue konstruisFremont Street Experience.

Transporto

[redakti |redakti fonton]

La urbon servas sistemo de aŭtobusoj. Ekzistasunurelo inter MGM Grand ĉe suda pinto de la Strio kaj Sahara ĉe norda pinto. Granda internacia flughaveno McCarran servas la regionon por pasaĝeroj kaj ŝarĝoj. Pasaĝeraj vagonaroj ne plu servas Lasvegason, kvankam oni proponas servon kun Losanĝeleso, laŭ la linio deŝoseo I-15.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Lasvegaso situas en varma dezertaklimato. Latemperaturo averaĝe varias inter 13-27°C. La varmo kulminas enjulio averaĝe 40, rekorde47°C, la malvarmo kulminas enjanuaro averaĝe 2, rekorde−13°C. Jare pluvas po 114 mm. Lapluvo kulminas enfebruaro kaj malkulminas enjunio.

Sporto

[redakti |redakti fonton]

En 2000 laFederacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020PokaloBillie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj deteniso, okazis en Lasvegaso.

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

En Lasvegaso mortis hungardevena gimnastikistoMargit Korondi.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lasvegaso&oldid=9298276"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp