Laponio (finneLappi, formaleLapin maakunta,svedeLappland, formaleLapplands landskap,sameeLappi) estas la plej norda provinco de Finnlando. Ĝi inkludas historian provincon Laponio (kromAreo de Jäniskoski kaj Niskakoski, kiu estas vendita al Sovetunio en 1947) kaj Peräpohjolan, kiu estas norda parto dehistoria provinco Ostrobotnio. Ĝi la31-a de decembro2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finnelääni) estis malfonditaj, ĝi je la nomo "laponia gubernio" (en la finna:Lapin lääni) ankaŭ estis la plej norda gubernio enFinnlando. Ĉar la kultura kaj geografia regionoLaponio aŭSameio ankaŭ ampleksas najbarajn teritoriojn de norda Svedio, norda Norvegio kaj iom de rusiaj lim-regionoj (Kola duoninsulo), kaj krome ne ampleksas la tuton de la plej norda provinco de Finnlando (formale nur la norda parto de la Laponia provinco estas parto de Sameio), indas precizigi la finnan teritorion je nomolaponia provinco de Finnlando aŭ pli mallongefinna Laponio. Ĉefurbo de la administra unuo estasRovaniemi. La areo de la gubernio etendiĝas de laBalta Maro (Botnia golfo) ĝis la Norvega limo.
Fine de la jaro 2008 la gubernio havis 183 963 loĝantojn, kiu estas nur 3,6 procentaĵoj el ĉiuj loĝantoj de Finnlando. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis176 711 loĝantoj sur areo de92 683,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de2 loĝantoj/km². Sekve la areo ampleksas 29 procentaĵojn el la teritorio de Finnlando. La loĝantoj estas plejparte finnlingvaj. Lasamea lingvo estas parolata nur en la plej norda parto de la gubernio fare de 2500 personoj. La plej granda parto de loĝantoj vivas en la sud-okcidenta parto de la teritorio.
Historia Laponio de Finnlando estas multe malpli vasta. Kiam Finnlando apartenis alSvedio, oni pensis, ke Finnlando apartenas al ok orientaj provincoj de la ŝtato:Ostrobotnio,Satakunta,Tavastio,Savonio,Karelio,Alando,Origina Finnlando kajUusimaa. Oni ne pensis, ke parto el Laponio apartenus al Finnlando. El la provincoj, kiuj estis difinita finnlandaj provincoj, estis la plej norda Ostrobotnio. Ĝia norda limo estis en norda limo deRovaniemi,Kemijärvi kajSalla.Gubernio Laponio estis fondita en 1938 kaj inkludis multe pli vastan areon ol la historia provinco, kaj tio peris, ke oni komencis pensi finnan Laponion multe pli vaste kiel la historia provinco. La nuna oficiala provinco estis difinita en 1938.
La norda polusa cirklo iras tra la gubernio iom norde de Rovaniemi. La klimaton influas la norda situo, grandaj diferencoj de alteco kaj la proksimaj marojBotnia golfo kajArkta Oceano. La plej alta loko de Finnlando, montoHalti 1 328 metroj, situas en la nord-okcidenta parto apud la norvega limo. En la nordo situas la tria plej granda lago de Finnlando,Inari kies areo estas 1 040 km². En Laponio estas ankaŭ du grandaj artefaritaj lagoj -Baraĵlago Lokka kajBaraĵlago de Porttipahta.
La suda parto de finnlanda Laponio estas loĝata de finnoj ekde la jaro 1000. Sameoj okupiĝis pri ĉasado, boac-bredado kaj fiŝkaptado kaj la sveda ŝtato agnoskis al ili rajton posedi la teron, kiun ili utiligis. La sameoj pagis imposton al la veda reĝo. En jaro 1500 finna loĝantaro troviĝis en la tuta suda parto de Laponio, ĝis proksimume la nivelo de la polusa cirklo. La orienta limo al Rusio estis fiksita nur en 1595 kaj 1617. La norda limo al Norvegio estis fiksita en 1751. Pli frue du aŭ tri regnoj kune administris partojn de Laponio kaj la sameoj pagis imposton al ĉiuj el ili.
Komence de la 1600-aj jaroj la sveda reĝo Karlo la 9-a donis al koloniistoj permeson loĝi ankaŭ norde de la polusa cirklo kaj la finna loĝantaro disvastiĝis pli norden. Tamen la plej norda parto de Laponia gubernio havis samean plimulton ĝis la komenco de la 20-a jarcento. EnUtsjoki (Ohcejohka) sameoj estas plimulto eĉ nuntempe. La unua urbo en Laponio estasTornio, fondita en 1621.
Laponio fariĝis propra gubernio en la jaro 1938. Pli frue ĝi apartenis al lagubernio Oulu. Antaŭ 1944 al la Laponia gubernio apartenis ankaŭPetsamo.