Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Langvedoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Langvedoko
france Languedoc,okcitane Lengadòc
historia teritorio
Flago
Blazono
ŜtatoFrancio Francio
Historiaj regionojGraflando de Tuluzo,Reĝlando de Aragono
Parto deLangvedoko-Rusiljono,Sudo-Pireneoj
MontaroPireneoj
Ĉefaj centroj
6
 - Albi
 - Narbono
 - Karkasuno
 - Bitero
 - Montpeliero
 - Nimo
MemorindaĵojKataristaj burgoj
RiverojHérault,Aldeo,Lez
Plej granda urboTuluzo
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Langvedoko enkadre de Francio
Langvedoko enkadre de Francio
Langvedoko enkadre de Francio
Mapo de la Langvedoka Provinco en la reĝa tempo (14a-18a jarcentoj)
Mapo de la Langvedoka Provinco en la reĝa tempo (14a-18a jarcentoj)
Mapo de la Langvedoka Provinco en la reĝa tempo (14a-18a jarcentoj)
Vikimedia Komunejo: Languedoc
Noto : Limoj de la historia Langvedoko ne precize koincidas kun la nuntempa Langvedoko-Rusiljono.

LangvedokofranceLanguedoc — estas historia regiono en sudaFrancio. Ĝia nomo devenas de la okcitana Lengadòc [lengodó], kiu signifasòc-lingvo (òc estas laokcitana vorto por "jes" — norda Francio krontraste estis nomita la lando delangue d’oïl,oïl estis la nordfranca vorto por "jes" el kiu venas la nuna francaoui [ŭi]).

La nomo Langvedoko plu ekzistis en la nomo de la eksa administra regionoLangvedoko-Rusiljono (nunOkcitanio). Limoj de historia Langvedoko ne precize koincidas kun la nuntempa Langvedoko-Rusiljono: parto de ĝi apartenis al eksa regionoSudo-Pireneoj (nun ankaŭOkcitanio) interalie la gravaj urbojAlbi kajTuluzo, la lasta mem estas ties ĉefurbo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Tipa bildo de la montara regiono Cévennes meze de Langvedoko: pejzaĝo kun profundaj riveraj kanjonoj

Kiu ajn estu la politika difino kaj la precizaj limoj de Langvedoko, temas pri regiono ĉe Mediteranea marbordo ĉeGolfo de Liono, sude de Francio (antaŭe de Gaŭlio), kiu etendiĝas de Rodano ĝis Pireneoj. Laŭ la marbordo estas pli malpli etenditaj ebenaĵoj kiuj limiĝas ĉe diversaj montaroj:Pireneoj sude,Korbjeroj okcidente,Nigra Montaro,Espinuzo kajCevenoj, partoj deCentra Masivo, norde. La regiono havas konekton kun Akvitanio okcidente laŭ la valoj de Aldeo kaj Garono tra la malaltaSojlo de Naurouze, kiu ne konsistigas barilon; tra ĝi estas gravaj komunikaj vojoj: strato (RN 113, antikve temis priVia Aquitania), laSuda Kanalo, fervojo kaj Aŭtovojo (A62-E80). Ĝi ankaŭ komunikas kun rodana valo de kiu ĝin disigas neniu monto. Laŭ rodana valo ankaŭ estas gravaj vojoj uzeblaj per ŝipoj, stratoj (RN7), aŭtovojo (A7-A9E15-E80), fervojo kiu fariĝos rapida ĉirkaŭ2020. Dum la tuta historio la situo de la regiono laŭ gravaj vojoj faciligis alvenon de homoj el diversaj regionoj. Ankoraŭ nuntempe grava trafiko transiras tra la regiono.

La regiono allogas homojn kiuj tien enloĝas: en la lastaj jardekoj la kresko de la enloĝantaro de Langvedoko estas unu el la plej fortaj en Francio dum kelkaj aliaj regionoj emas malkreski. En 50 jaroj la loĝantonombro duobliĝis kaj same la nombro da konstruaĵoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Komparo de la limoj respektive de Romia Narbona Provinco,Septimanio, Langvedoko kaj de la nuna Langvedoko-Rusiljono. Blue aperas la nomoj de la gaŭlaj etnoj(pagi). Fonto:Atlas historique de la province de Languedoca, CRISES

Kiam oni interesiĝas pri la historio de Langvedoko, la unua demando estas kiel difini tiun regionon.

Temas pri regiono ĉe mediteranea marbordo dePireneoj ĝisRodano kiu dum la jarcentoj estis ero de diversaj regnoj kun malsame difinitaj limoj. La nuna grava limo interFrancio kajHispanio situas laŭ la Pireneoj. Antaŭ la tempo de laRomianoj rolis kiel limo la riveroHérault kiu disigisMasalianojn[1] deIberoj. En aliaj tempoj la grava politika limo situis jeKorbjeroj[2] kiu ekzemple disigis francajn kajaragonajn reĝlandojn dum Mezepoko ĝis la reĝado deLudoviko la 14-a. Tamen plurfoje en la historio kvazaŭ samgranda regiono ekzistis kun similaj sed ne identaj limoj: laromia Narbona provinco, visigotaSeptimanio, reĝtempa Langvedoko kaj nuna administra regionoOkcitanio.

Langvedoko estas karakterizita per sia situo kiel trapasejo de vojoj : de Italio kaj de Nordo tra laRodana valo al Hispanio laŭ laMediteranea marbordo, kaj al Okcidento sekvante la valojn deAldeo kajGarono. Pro tio en la regiono aperis tre diversaj popoloj, kaj ĝi fariĝis sinsekva posedaĵo de diversaj regnoj: Masalianoj, Iberoj, Romianoj,Visigotoj,Maŭroj,Frankoj, Reĝlando de Aragono,Graflando de Tuluzo, Francaj Reĝlando kajRespubliko.

Antikveco

[redakti |redakti fonton]

Enantikveco la regiono estis loĝata de popoloj kiujn laHelenoj kaj la Romianoj nomisKeltoj,Iberoj,Liguroj,Elisikoj kajGaŭloj kaj kiuj havis komercajn rilatojn kun Helenoj,Etruskoj,Fenicoj, Iberoj. Tamen per tiuj nomoj, ne estas klare kiuj estis tiuj loĝantoj: ĉu temis pri apartaj popoloj, ĉu temas pri diversaj nomoj por parencaj popoloj?b La vortoj uzataj respektive de Helenoj kaj Romianoj estas malprecizaj kaj ne ĝuste informas pri la nomataj etnoj. Estas supozeble ke la situacio estis komplika: iuj popoloj vivis en la regiono ekde la komenco de laFerepoko kaj aliaj popoloj venis poste el aliaj regionoj, kaj iliaj kulturaj trajtoj pli malpli miksiĝis. Keltojn oni nomas popolaro kies kultura lulilo troviĝis en centra Eŭropo kaj de tie vaste etendiĝis en ĉiujn direktojn al britaj insuloj, ibera duoninsulo, norda Italio, malgranda Azio, nunaj Francio kaj Germanio.

Iajn spurojn de ili oni havas ĉie: lingvajn, etnonomajn kaj arkeologiajn: en la regiono oni trovis tre multajn kaj diversajn objektojn precipe en la multnombrajopidumoj. Koncerne la mediteranean bordon de Gaŭlio ĝiajn loĝantojn oni nomis Liguroj kaj ŝajnas ke ili estis miksaĵo de antikvaj antaŭkeltaj popoloj kaj de keltaj. La nomo « Elisikoj » aperas nur en tri antikvaj historiaj dokumentoj: temas pri potenca organizita popolo kiu loĝis ĉirkaŭNarbono6 ĝis4 jarcentojn antaŭ nia erao. La regiono estis ankaŭ tuŝita de ibera kulturo kiu etendiĝis ĉe Mediteraneo de la nunaAndaluzio ĝis Rodano.

Oni trovis multajn skribaĵojn en la ibera lingvo, kiujn oni kapablas legi, kvankam la lingvo ne ankoraŭ estas komprenata. Helenoj,Foceanoj, kreis komercajn havenojn el kiuj plej gravaj estisMarsejlo,Agdo kajAmpurio[3]. Kiam Marsejlo sendependiĝis de la Helenoj, ĝi superregis la komercon de la regiono sur la marbordo ĝis rivero Hérault: transe regis Iberoj. La regiono estis tuŝita de lapunikaj militoj inter Romio kaj Punikoj.Hanibalo trovis en la regiono aliancanojn kiuj pace lasis lian armeon trapasi dum ĝia vojaĝo de Iberio al Italio.

La romia gaŭlia Narbona Provinco laŭ A.H. Dufour, 1846,« la Gaule sous l'Empire romain ».

Ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ nia erao Romianoj supervenkis la Punikojn kaj milite ekposedis la regionon, punante la venkintojn pro sia alianco kun la Punikoj. En tiu sama tempo aperisVolkoj, kelta popolo eble kiel dungsoldatoj de la Punikoj. Romianoj establis militan politikan kaj komercan regadon kun ĉefurbo en Narbono. Laromia Narbona provinco apartenis al romia imperio 150 jarojn antaŭ la konkero de la cetero deGaŭlio: pro tio ankaŭ ĝi estis pli "romanigita".

Mezepoko

[redakti |redakti fonton]
Septimanio en537

La regiono, estinte ero de la roma Imperio ĝis ties disfalo, fariĝis posedaĵo de laVisigotoj.Sidonio Apolinara[4] nomis « Septimanio » tiun eksan parton de Gaŭlio kiu apartenis al la visigota reĝlando ĝis araba-berbera konkero en714. En Septimanio rifuĝis laariana herezio kaj Judoj fuĝantaj katolikajn persekutojn. Maŭroj posedis la regionon dum mallonga tempo (721-759) ĝis konkeris ĝin,Karlo la Granda. Post la disfalo de ties reĝlandoOkcitanio esti regata de pluraj grafoj : de Akvitanio, de Tuluzo, de Provenco kaj de Katalunio.

En Mezepoko Langvedoko ne aparte ekzistis kaj ties teritorio apartenis al la diversaj grafoj kun ŝanĝiĝemaj limoj. La posedaĵoj de la grafoj ofte estis komplike interplektitaj, ĉiu ero povante troviĝi meze de teritorioj apartenantaj al alia grafo.

Milito kontraŭ la Albigensistoj

[redakti |redakti fonton]
Mapo de Okcitanio dum la krucmilito kontraŭ la Albigensistoj (1209)
  •  Aragono
  •  kaj vasaloj
  •  Graflando de Tuluzo
  •  kaj vasaloj
  •  Aliaj posedaĵoj
  • Mapo de Okcitanio dum la krucmilito kontraŭ la Albigensistoj en la momento de labatalo de Muret en 1213.
  •  Aragono kaj vasaloj:Bearno,Comminges,Gévaudan kajProvenco
  •  Protektorato dePetro 2-a de Aragono: graflandoj deTuluzo kaj deFoix
  •   Eksaj posedaĵoj deDomo Trencavel donitaj alSimon de Montfort
  •  aliaj posedaĵoj
  • Langvedoko plej parte estis posedaĵo de lagrafo de Tuluzo ĝis lakrucmilito kontraŭ laAlbigensistoj (1208-1249). Pretekstante religian krucmiliton kun la aprobo de la katolika papo, la francaj reĝoj kaj la nordfrancaj baronoj milite konkeris la regionon deBéziers ĝis Tuluzo kun granda perforto: la tuta loĝantaro de Béziers estis buĉita, lastaj ribelantaj «Kataroj» estis bruligitaj en pluraj lokoj (Minerve[5],Montségur[6]...). Fakte la «kataran» kredon (ili mem neniam nomis sin tiaj, sed «bonaj kredantoj») volis forigi la papo kaj la franca reĝo ĉar ĝi endanĝerigis ilian ptotencon. De tiam la regiono fariĝis parto de la Franca reĝlando. DumeRusiljono estis posedaĵo de la reĝo deAragono, ĝis kiam Ludoviko la 14-a aldonis ĝin al sia reĝlando. Ĝis laFranca Revolucio Langvedoko estis provinco kun propra asembleo nomitalesÉtats du Languedoc[7] kiu kunsidadis en diversaj urboj :Tuluzo,Albi,Karkasuno,Bitero,Narbono,Montpeliero,NimoBeaucaire.

    Moderna tempo

    [redakti |redakti fonton]
    Pirenea-Mediteraneaeŭroregiono

    En la18a jarcento la administrado (france:intendance) de Langvedoko arigas du distriktojn (francegénéralités[8]): Montpeliero kaj Tuluzo.

    En 1790-1791, okaze de la kreo de la departementoj, la administrado de Langvedoko estas disigita al departementojArdèche,Gard,Hérault,Aude,Tarn,Lozère, de granda parto deHaute-Loire kaj deHaute-Garonne kaj parto deAriège kaj dePyrénées-Orientales (Fenouillèdes).

    En la20-a jarcento kvin el tiujdepartementoj (Lozère,Gard,Hérault,Aude kajPyrénées-Orientales) ekkonsistigis novan regionon nomitanLangvedoko-Rusiljono.Georges Frêche[9], plurjara prezidento de la Regiono provis renomi ĝin al "Septimanio" sed pro protestoj, lia propono ne estis akceptita. Malgraŭ penoj por igi Montpelieron alloga ĉefurbo, la regiono ne havas fortan identecon kaj iuj partoj estas turnitaj al najbaraj grandurboj : Gard al Marsejlo, okcidento de Aude kaj Pyrénées-Orientales al Tuluzo, kaj eĉ al Barcelono. Lozère estas iom apartigita pro malbonaj komunikrimedoj pro sia situo en Centra Masivo.

    De la 19-a jarcento granda parto de la kultiveblaj terenoj estas dediĉitaj al la vito kiu konsistigas de tiam la plej gravan agrikulturan produkton de la regiono. De 1950 dua ekonomia aktiveco estas turismo: la langvedoka marbordo allogas ĉiusomere amasojn da homoj el tuta Francio kaj el aliaj eŭropaj landoj. La vitkulturo ofte suferas krizajn situaciojn kiuj estigis ekzemple gravajn ribelojn en 1907[10]. De kelkaj jardekoj estas tendenco forigi vitojn kaj lasi la terenojn nekultivitaj, aŭ surkonstruitaj. Foje oni plantas olivarbojn anstataŭe. Produkto de olivoleo kiu preskaŭ ĉesis denove disvolviĝas.

    La nuna regiono heredas okcitanan kaj katalunan kulturojn, el kiuj elstaras la trobadora kulturo, la katarisma herezio, la ribelado de la vitkulturistoj en la komenco de la 20-a jarcento, kaj la fondo de vinfaraj kooperativoj laŭ anarko-sindikatisma influo. Sed tiuj apartaj trajtoj emas malaperi en la kadron de la franca nacio kaj nun en eŭropan kadron. Langvedoko estas nun ano dePirenea-Mediteranea[11]eŭroregiono[12].

    Notoj kaj referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. fr:Histoire de Marseille de sa fondation au Vème siècle: Historio de Marsejlo de ties fondiĝo ĝis la 5a jarcento (france)
    2. Korbjeroj (france:Massif des Corbières)
    3. Ampurio (france:Empúries)
    4. Sidonio Apolinara (france:Sidoine Apollinaire) SIDONIO, Leteroj, libro III, I, 4
    5. Minerve (france:Minerve)
    6. Montségur (france:Montségur)
    7. États du Languedoc (france:États du Languedoc)
    8. Dum la franca reĝa tempogénéralité estas la nomo de financa distrikto administrata de financa "Generalo" (Général des finances)
    9. Georges Frêche (france:Georges Frêche)
    10. fr:Révolte des vignerons du Languedoc en 1907
    11. Pirenea-Mediteranea Eŭroregiono (france:Eurorégion Pyrénées-Méditerranée)
    12. eŭroregiono (france:Eurorégion)

    Bibliografio

    [redakti |redakti fonton]
    1. Atlas historique de la province de LanguedocArkivigite je 2011-11-23 per la retarkivoWayback Machine (Historia maparo de la Langvedoka Provinco), direktita de Élie Pélaquie,C.R.I.S.E.S.Arkivigite je 2009-05-23 per la retarkivoWayback Machine(Centre de recherches interdisciplinaires en sciences humaines et sociales de Montpellier), 2009
    2. Les Celtes de Gaule méditerranéenne, Définition et caractérisation, Dominique GARCIA,Actes de la table ronde de Budapest 17-18 juin 2005, éditions Bibracte, Glux-en-Glenne, Francio, 2006

    Fontoj

    [redakti |redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Langvedoko&oldid=9017230"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp