Langkasuka |
| 1-a jarcento – 15-a jarcento | |
|
historia lando |
---|
Geografio |
Ĉefurbo: | |
Loĝantaro |
Ŝtat-strukturo |
| |
Antaŭaj ŝtatoj: | Postsekvaj ŝtatoj: | Elstaraj historiaj eventoj | Diplomatiaj rilatoj |
|
|
Langkasuka estis antikva Malaja (Hinduisma-Budhisma) regno situa en laMalaja Duoninsulo.[1] La nomo estasSanskrito en origino; oni supozas, ke ĝi estas kombino delangkha por "brila lando" kaj-sukkha por "kontento". Tiu regno, kun la AntikvaKedaho, estas probable inter la plej fruaj regnoj fonditaj en la Malaja Duoninsulo. La preciza loko de la regno estas pridisputita, sed arkeologiaj malkovroj en Ĝarang ĉe Pattani,Tajlando, sugestas probablan lokon. Oni supozas, ke la regno estis fondita en la 2a jarcento.
Laŭ la legendo aperinta en laKedahaj Analoj, la regno estis fondita kaj nomita de Merong Mahawangsa. Alia propono sugestas, ke la nomo povus esti derivita ellangkha kajAŝoka, la legendamaŭrjahinduisma militista reĝo kiu finfine iĝispacisto post aliĝi al la idealoj deBudhismo, kaj ke la fruaj koloniantoj elHindio de la Malaja Istmo nomis la regnon Langkasuka por lia honoro.[2] La ĉinaj historiaj fontoj havigis ioman informon pri la regno kaj registris reĝon Bhagadatta kiu sendis ambasadorojn al la kortego deĈinio.