Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Limo (geografia linio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elLandlimo)
Landlimo interSan Diego, Usono (maldekstre) kajTijuana,Meksiko (dekstre)
Citaĵo
 Kiom da viktimoj, kiom da sango kaj sufero

ne gluas al konfliktoj pri landlimoj?

Senlimaj estas la tombejoj por ĉiuj, kiuj donis sian vivon

ie ajn en la mondo por defendi landlimojn 
— Ryszard Kapuściński

Limo estas kutime markita ia pensitalinio (en la praktiko ĝi kutime kondukas rekte sur tersurfaco) limiganta iun naturan aŭ socianenton aŭ apartiganta du reciproke diversajn entojn, ekz. duŝtatojn (ŝtatlimo) aŭ du aliajn teritorie administrajn unuojn (ekz.regionojn,distriktojn,senjorujojn,katastrajn teritoriojn, dukontinentojn, dumarojnoceanojn, dumontarojn, duekologiajn sociojn, du lingvajn regionojn, duklimatojn ktp. ks., eventuale apartiganta teritoriojn, kiuj estas difinitaj per la limo de teritorio, kiu al donita ento ne apartenas.

Estiĝo de landlimoj

[redakti |redakti fonton]
Limŝtono ĉe la1768-a limo inter Respubliko (Kantono Bern) kaj Monarkio (Aŭstrio) ĉeSalhöhe,Svisio
Germana limŝtono ĉeFrankfurt (Oder)

Pli malnovaj politikaj limoj inter du landoj korespondas ofte al naturaj, ofte malfacile transireblaj, bariloj:montaro,rivero,maro,dezerto,praarbaro, ... Ili reprezentis kutime ankaŭlingvolimon kajkulturlimon.

Multaj postaj limoj, kiel tiuj inter federaciaj ŝtatoj enUsono estis kontrakte fiksitaj jelongitudojlatitudoj. Tiaj rektaj limoj, kiaj troveblas ankaŭ en Afriko, ne estiĝis pro jarcentlongdaŭraj evoluado, sed pro volo de iuj, kutime foraj registarestroj (koloniismo).

Kuriozaĵo estas la limo difinita en1815 ĉe laviena kongreso inter la nordo de lanederlanda provincoLimburg kajPrusio. Ĝi estis difinita kiel linio, oriente de la riveroMaas, de kiu tiamajkanonoj ne plu povis atingi ŝipojn navigaciantajn sur la Maas.

Ankoraŭ nuntempe ekzistas multaj teritoridisputoj inter ŝtataj. Tiaj disputoj historie ofte kreiskrizojn kajmilitojn.

Politika ŝtata limo

[redakti |redakti fonton]

Kiam limo estas reguligita inter landoj kiel rezulto depackontrakto ĝi nomiĝas interkonsentita limo. Limŝanĝoj povas esti determinitaj per politika kompromiso en areo super kiu ekzistas neniu suvereneco de iu ŝtato, kiu transdonas tiun areon al la suvereneco de la loĝanta ŝtato. Krome landlimŝanĝoj povas esti kreitaj aĉetante teritoriojn aŭ okupante ilin el alia lando; Kio kondukas al la kreo de nova landlima interkonsento. La politika limo determinas la suverenecon de la ŝtato kaj ĝianjurisdikcion. Neniu ŝtato povas ŝanĝi sian limon kun alia ŝtato krom en la formo de bonorda jura interkonsento.

Limaj disputoj

[redakti |redakti fonton]

Multaj landoj tra la mondo havas landlimajn konfliktojn, kaj foje la ĝusta loko kie la limlinio pasas estas kontestata. Tiuj konfliktoj povas daŭri nesolvitaj de jardekaj, kiel laisraela-araba konflikto aŭ tiu interBarato kaj Pakistano pri la regiono deKaŝmiro. Oni ofte pensas, ke tiaj konfliktoj ne plu ekzistas inter okcidentaj landoj, sed tiaj konfliktoj jam okazis kaj okazas.

Unu el tiuj daŭraj konfliktoj surprize estas teritoria disputo pri lainsulo Hans, ankaŭ konata per ĝis indiĝena nomo Tartupaluk, precipe inter Kanado kaj Danio. Tiu insulo estas eta, malproksima kajneloĝata insulo situanta en la centro de lakanalo Kennedy en la markolo Nars, ĉe la nordokcidenta marbordo de la insuloGronlando. Kvankam la insulo mem estas negrava, kontrolo super ĝi povas esti signifa por establisuverenecon laŭ lanordokcidenta pasejo kaj laArkta Oceano. La konflikto mem ne kaŭzis malamikecojn, sed kelkaj armeaj kaj diplomatiaj provokoj okazis, kaj la du landoj levis sian flagon sur la insulo plurfoje.

En ekstremaj kazoj ĉi tiu disputado kaŭzas armitan kaj ofte longdaŭran konfrontiĝon. La landlima disputo interBolivio kajParagvajo pri kontrolo de laĈaka regiono evoluis en 1932 al laĈaka Milito. En la milito, kiu ekis en 1998 interEtiopio kajEritreo post lima disputo inter ili, miloj da soldatoj de ambaŭ flankoj estis mortigitaj.

Hodiaŭ [necesas klarigo] estas ĉirkaŭ 80 efektivaj landlimaj konfliktoj, sed ili malofte evoluas en perforta milita konfrontiĝo.

Diplomatiaj rimedoj por determini la limon

[redakti |redakti fonton]

Politika limo enkadriĝas en packontrakto inter la du landoj, aŭ malsuperaj interkonsentoj, en kiuj la limo estas efektive fiksita, kielbatalhalta interkonsento aŭ batalhalto. Ekzemple, la nunaj limoj deIsraelo kunEgiptio kajJordanio estis starigitaj en pacaj interkonsentoj kun ĉi tiuj landoj, dum fine de lamilito de 1948, ĉi tiuj limoj estis metitaj en batalinterkonsentoj. Ĝis la subskribo de la batalhaltoj, la limo estis la batalhalto. Plejfame,La Traktato de Versajlo, subskribita post launua mondmilito, starigis la limojn deGermanio.

Alifoje la limo estis plenumita per decido de laLigo de NaciojUnuiĝintaj Nacioj. Tiel, en 1921, la landlima linio interJugoslavio kajAlbanio estis establita, por fini la landlimajn konfliktojn inter ĉi tiuj du landoj.

Topografio de la limo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolonatura limo.

Natura limo estas limo de areo kun fizikaj (naturaj) trajtoj sen homa interveno. Foje fizika geografia elemento, kielriveromontaro, estas uzata por determini kaj marki limlinion. Ekzemple la limo inter Israelo kaj Jordanio etendiĝas parte laŭ larivero Jordano. Larivero Urugvajo funkcias kiel limo supre inter Argentino kaj Brazilo kaj laŭflue funkcias kiel limo inter Argentino kaj Urugvajo. Larivero Sankta Laŭrenco funkcias parte kiel limo inter Usono kaj Kanado dum la rivero Rio Grande funkcias kiel limo inter Meksiko kaj Usono kaj lamontaro Pireneoj funkcias kiel limo inter Francio kaj Hispanio.

Alifoje ĉio estas fiksita per politika limo starigita de homo. Limlinio estas foje starigita laŭ gradoj delongitudolatitudo - la egipta-libia limo etendas ĉefe laŭ la longitudo 25 orienten kaj ĝia limo kun Sudano etendiĝas laŭ la latitudo 22 norde. Foje la limlinio estas fiksita kielrekto inter du punktoj. La limo Kanado-Usono, kiu estis establita meze de la 19-a jarcento, estis tirita parte laŭ rekto laŭ la49-a paralelo, sen konsidero al iuj topografaj itineroj.

En ekstremaj kazoj la limlinio pasas ene de urbo, apartigante siajn loĝantojn. Fama ekzemplo pri tio estas la limo interorienta Germanio kajokcidenta Germanio, kiu pasis inter du partoj deBerlino de la fino de laDua Mondmilito (1945) ĝis launuiĝo de Germanio (1990), kie laBerlina muro estis starigita por malebligi ĝian kruciĝo. Tiel estas la limo, tra la urboNikozio, interKipro kaj la norda turka Kipro. Alia fama ekzemplo estasJerusalemo (de la subskribo de la batalhalto kun Jordanio en 1949 ĝis la unuiĝo de la urbo kaj ĝia aneksado al la ŝtato Israelo en 1967).

Landlima kontrolo

[redakti |redakti fonton]

Landlima kontrolo, konata ankaŭ kieldogankontrolo, estas lapolitiko adoptita de specifa lando por priatenti kaj reguligi siajn landlimojn. Oni establas landlimajn kontrolejojn por kontroli la movadon depersonoj,animaloj kajvaroj kiuj eniras aŭ eliras ellando.

La limo de la jurisdikcio

[redakti |redakti fonton]

La limo de la jurisdikcio determinas la areon de loka aŭtoritato: urbo, loka konsilio, ktp. Ĉi tiu limo gravas kiam temas pri respondecaj kampoj de la loka aŭtoritato:urboplanado, konstruaj permesiloj, akvoprovizado, purigado, vojprizorgado, ktp.

Fotogalerio

[redakti |redakti fonton]
  • Malnova germana limŝtono ĉe la schwarzes Kreuz Fürstenwalde (Geising)
    Malnova germana limŝtono ĉe laschwarzes Kreuz Fürstenwalde (Geising)
  • Nuna ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde (Geising)
    Nuna ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde (Geising)
  • Ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde (Geising)
    Ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde (Geising)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Limo_(geografia_linio)&oldid=9221659"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp