Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lamium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
lamioLamium
makullamio Lamium maculatum
makullamioLamium maculatum
Biologia klasado
Regno:PlantojPlantae
Divizio:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:DukotiledonajMagnoliopsida
Ordo:LamialojLamiales
Familio:LamiacojLamiaceae
Genro:LamioLamium
blanka lamioLamium album
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
[[commons:Category:Lamium|Komunejo prilamioLamium ]]
vdr
Ilustracja
Morfologio

Lamio (Lamium) estasplantogenro en la familio de laLamiacoj (Lamiaceae).

Priskribo

[redakti |redakti fonton]
Ilustraĵo elEnglish botany, or, Coloured figures of British plants, 1863 ,Lamium confertum.
solida kaliko kaj nematura kamerfrukto depurpura lamio (Lamium purpureum).

Vegetaj karakterizaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Lamio-specioj estasunujaraj ĝismultjarajherbaj plantoj. La supergrundaj plantpartoj havas konusformajnharojn kaj etajnglandojn. La kontraŭstarantajfolioj estas kun folitigetoj kaj foliplato. La simpla foliplato havas retajn folinervojn kaj havas harojn. La folirando estas noĉa ĝis segildenta.

Generativaj karakterizaĵoj

[redakti |redakti fonton]

5 ĝis 15 preskaŭ sidantajfloroj staras kune enpseŭdoverticiloj kun mallongajantaŭfolioj. Labrakteoj de la pseŭdoverticiloj estas folisimilaj.

La duseksaj floroj estasunusimetriaj kaj kvinnombraj kun duoblajperiantoj. La kaliko havas formon de tubo ĝis sonorilo, kvinfolivejna. La koloro de la florkrono estas flava, rozea ĝis purpura. Lapetaloj estas unusimetriaj, fronte ventroformaj kaj dulipaj. La supra lipo estas kaskadoforma volbita kaj plej ofte glatrandaj, malofte dufendaj. La ekstera flanko havas harojn.La fruktoj estaskamerfruktoj. Ili estas akre eĝaj kaj je la pinto stucitaj. Ili havas je la bazoeleosomon.

Floroj

[redakti |redakti fonton]

La floroj estaslipfloroj. Ili estas polenigataj deburdoj kaj aliajapoideoj.Ladisvastigmeĥanismo de la fruktopartoj okazas per formikoj (mirmekoĥio).

Sistematiko

[redakti |redakti fonton]
Lamium amplexicaule
ordinara orlamio (Lamium galeobdolon)
blanka lamio (Lamium album)
Galeobdolon argentatum

La genroLamium estis enklasigita en 1753 deCarl von Linné. La genroLamium apartenas al latriboLamieae en la subfamilioLamioideae ene de la familioLamiacoj (Lamiaceae).

La genroLamium havas 25 ĝis 30 speciojn.

La ora lamio kun ĉ. 10 specioj estas aŭ propraj specioj en la genro Lamio aŭ propraj specioj en subgenroGaleobdolon (Lamium subg.Galeobdolon) en Mezeŭropo, tiu grupo konsistas el jenaj specioj:

  • Lamium argentatum (SMEJKAL) HENKER EX G.H.LOOS, sin.:Galeobdolon argentatum SMEJKAL,Lamium galeobdolon subsp.argentatum (SMEJKAL) J. DUVIGN.): La hejmregiono estas okcidenta kaj meza Eŭropo. Ĝi estas kulturplanto kaj neofito en kelkaj landoj.
  • Lamium endtmannii G.H.LOOS, Sin.:Galeobdolon endtmannii (G.H.LOOS) HOLUB), ĝi ankaŭ estas rigardata kiel subspecio subsp.montanum (PERS.) HAYEK
  • Lamium flavidum F.HERM., Syn.:Galeobdolon flavidum (F. HERM.) HOLUB,Lamium galeobdolon subsp.flavidum (F.HERM.) Á.LÖVE & D.LÖVE): Ĝi hejmiĝas en la Eŭropaj montaroj.
  • Lamium galeobdolon (L.) L., sin.:Galeobdolon luteum HUDS.: Ĝi hejmiĝas de Eŭropo ĝis Kaŭkazio
  • Lamium montanum (Pers.) HOFFM. EX KABATH, sin:Galeobdolon montanum(PERS.) RCHB.,Lamium galeobdolon subsp.montanum (PERS.) HAYEK: Ĝi hejmiĝas en Eŭropo ĝis Irano

Jenaj hibridoj en la genroLamium estas konataj:

  • Lamium ×holsaticumPRAHL =Lamium album ×Lamium maculatum: Ĝi troviĝas en Eŭropo (Francujo, Germanujo, Italujo, Svislando, Polujo, Hungarujo kaj Rumanujo).
  • Lamium ×schroeteri GAMS =Lamium album ×Lamium purpureum: Ĝi troviĝas en Francujo, Svislando kaj Hungarujo.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Peter William Ball:Lamium L. En: T. G. Tutin, V. H. Heywood, N. A. Burges, D. M. Moore, D. H. Valentine, S. M. Walters, D. A. Webb (eld.): Flora Europaea. Volume 3: Diapensiaceae to Myoporaceae. Cambridge University Press, Cambridge 1972,ISBN 0-521-08489-X, S. 147–148
  • Mika Bendiksby, Anne K. Brysting, Lisbeth Thorbek, Galina Gussarova, Olof Ryding:Molecular phylogeny and taxonomy of the genus Lamium L. (Lamiaceae): Disentangling origins of presumed allotetraploids. In:Taxon, Volume 60, Issue 4, 2011, S. 986–1000.
  • Mika Bendiksby, Lisbeth Thorbek, A.-C. Scheen, C. Lindqvist, Olof Ryding:An updated phylogeny and classification of Lamiaceae subfamily Lamioideae. In:Taxon, Volume 60, 2011, S. 471–484.
  • Yasaman Salmaki, Mika Bendiksby, Günther Heubl:Molecular phylogeny confirms the placement of enigmatic Stachys persepolitana in Lamium (Lamiaceae; subfam. Lamioideae). In:Phytotaxa, Volume 192, Issue 4, 15. Januar 2015, S. 254–266.COI:10.11646/phytotaxa.192.4.3Volltext-PDF.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lamium&oldid=8886381"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp