Lakeo (de lafranca vortolaquais, kiu origine havis la signifon "piedira soldato", poste ekde la17-a-18-a jarcento ricevis la signifon de simpla servisto) laŭPIV laŭ la origina, unua signifo estis hejma servisto ĉe riĉuloj, ordinare portantalivreon, specifan formon de servista uniformo. Tiu formo de eleganta servisto, ofte nur staranta kaj portantapleton kun ofertataj manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj), iĝis malmoda dum la unua duono de la20-a jarcento.
Ekde tiu tempo, kiel respegulas la duaPIV-a signifo de la vorto, la vorto iĝis unuavice malestima nocio por humilaĉa homo senmemestimo, troigite servema kaj subiĝema. Ekzemple lageneralomarŝaloWilhelm Keitel, estro de la armeoWehrmacht denazia Germanio, pro sia servileco rilate alAdolf Hitler moke nomatis "lakeo" aŭ - en kombino el la germana vortoLakai kaj lia propra familia nomo -Lakeitel (komparu ekzemple la germanlingvan libron de Gerhard Boldt,Die letzten Tage der Reichskanzlei ["la lastaj tagoj de la regna kancelierejo"], 1947).