Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lahoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:31° 32′ 32″ N74° 20′ 04″ O / 31.54222 °N, 74.33444 °O /31.54222; 74.33444(mapo)
Lahoro
urdue لاہور,panĝabe لہور
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: لاہور
ŜtatoPakistano Pakistano
ProvincoPanĝabo
DistriktoDistrikto Lahoro
Historia regionoPanĝabio
RiveroRavi
SituoLahoro
 - alteco217 m s. m.
 - koordinatoj31° 32′ 32″ N74° 20′ 04″ O / 31.54222 °N, 74.33444 °O /31.54222; 74.33444(mapo)
Areo1 772,00 km² (177 200 ha)
Loĝantaro7 129 609 (2010)
Denseco4 023,48 loĝ./km²
ĜardenoŜalimaro
HorzonoUTC (UTC+5)
Poŝtkodo54000
Telefona antaŭkodo042
Film-industrioLolivudo
Zoologia ĝardenoZoologia ĝardeno en Lahoro
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Pakistano
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Lahore
Retpaĝo: www.lahore.gov.pk
Map

Lahoro (urdue لاہور,) estas milionurbo dePakistano, la plej loĝata urbo dePanĝabo. Ĝi troviĝas situa ĉe la riveroRavi, proksime de la limo kunBarato.

Lahoro havas ĉirkaŭ 7 milionoj da loĝantoj, kaj estas la dua plej loĝata urbo de Pakistano, postKaraĉio. Ĝi estas konsiderata ĉirkaŭ la 38a plej loĝata urbo en la mondo.

Stacidomo en Lahoro

Situo

[redakti |redakti fonton]

La Distrikto de Lahoro limas norde kaj okcidente kun laDistrikto de Ŝeiĥupuro, oriente kun Barato kaj sude kun laDistrikto de Kasuro. La rivero Ravi fluas tra la norda parto de Lahoro. La urbo kovras totalan surfacon de 404km², tamen, ĝi kreskas je rapida ritmo.

Moskeo Badŝahi, en Lahoro
Fortikaĵo kajĝardenoj de Ŝalimar en Lahoro

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La klimato de Lahoro estas varmega en la monatoj de de majo, junio kaj julio, kiam la temperaturoj atingas 45 al50°C, dum la plej varma sezono de la jaro. Fine de julio kaj komence de aŭgusto komencas la sezono de laMusono, kiu provokas konsiderindan pluvokvanton laŭlonge de la urbo kaj ties provinco. Dum la monatoj de decembro, januaro kaj februaro prezentiĝas la plej malaltaj temperaturoj, kiam oni atingas temperaturojn de−1°C.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ legendo, bazita sur tradicioj de lahinduismo nur parolaj, Lahoro estus fondita deLava, unu el la du filoj de la direĝoRama (heroo de la hindua eposoRamajano, de la4-a jarcento a.K.). Laŭ tiu tradicio, la filo de Rama nomiĝas Loj: de tielLoh-aŭar (fortikaĵo de Loh) aŭ jor.

Templo dediĉita al tiu Loh troviĝas en la Fortikaĵo de Lahoro (kiu en la jaro 2000 estis inkluita en laEndanĝerigita monda heredaĵo de Unesko), kvankam ĝi ankoraŭ estas fermita.

Necerte oni identigis la urbon kun la antikva Paŭra, ĉefurbo de la reĝoPoros, kiu en la4-a jarcento a.K. frontis alAleksandro la Granda.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la censo de 1998, 86,2% de la urbanaro aŭ 6.896.000 loĝantoj estaspanĝabanoj, 10,2% aŭ 816.000 loĝantoj estasmohaĝiroj. Krome estas pli ol miliono da rifuĝintajpaŝtunoj, tio estas ĉirkaŭ 15% de la loĝantaro. En Lahoro estas parolataj ĉefe la lingvojpanĝaba,urdua kajangla.

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

Lahoro kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Jen kiel oni prezentas Lahoron:

Jen sub okuloj staras la multeplaca Lahoro,
kun la Moskeo Perla kaj la Palaco Kristala,
Ŝiŝ Mahal, kaj supere la mozaika Fuorto.
La tuta urbo glimas per la moskeoj orumaj
kaj vitrecaj sub suno alte brilanta radie.[1]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
Fotoj el Lahoro
  • Data Darbar aŭ Durbar
    Data Darbar aŭ Durbar
  • Samadhi de Ranjit Singh
    Samadhi de Ranjit Singh
  • Ŝalimaraj ĝardenoj
    Ŝalimaraj ĝardenoj
  • Ŝalimaraj ĝardenoj
    Ŝalimaraj ĝardenoj
  • Strato en Lahoro
    Strato en Lahoro
  • Muzeo Lahoro
    Muzeo Lahoro
  • Universitato de reĝo Eduardo
    Universitato de reĝo Eduardo
  • Restoracio sub libera ĉielo en Lahoro (ĉ. 1889)
    Restoracio sub libera ĉielo en Lahoro (ĉ. 1889)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 116.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lahoro&oldid=8918052"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp