Lahara fluo sur deklivo de vulkanoMonto Saint Helens el erupcio en marto de 1982.
Laharo (termino devenas elIndonezio) estas akompana aperaĵo dum kelkajvulkanajerupcioj. Laharo estas kreita el miksaĵo de vulkanacindro kajakvo.
Kaŭzoj de estiĝo de laharo estas jenaj:
Degeligo deneĝa aŭglacia kovraĵo de la vulkano dum la erupcio
Plialtigo de pluvoj, eventuale elverŝo de lageto troviĝanta en la proksimeco de la erupcianta vulkano
Laharoj estas tre danĝera aperaĵo (eble pli danĝeraj ol fluantalafo) pro ilia granda moveblemo (kelke da dekoj da metroj dum sekundo). Unu el la plej malnovaj katastrofoj okazis en la jaro79 dum erupcio de vulkanoVezuvio, kiam estis per laharo trafita urboHerculaneum. Lasta granda katastrofo okazis en1985 enKolombio, kiam urboArmero estis sepultita sub 8 m tavolo de laharo, kiu superis distancon pli ol 40 km de erupcianta vulkanoNevado del Ruiz.
Kelkaj sidejo troviĝantaj en la proksimeco de vulkanoj kun verŝajna apero de laharoj (ekz.Rainier enUsono aŭRuapehu surNov-Zelando) havas tralaboritan sistemon de ĝustatempa averto antaŭ proksimiĝanta laharo.