Ladurba kvartalo en Mumbajo, Barato. 66% de la loĝantaro de ĉi tiu urbo loĝas en mizeraj kvartaloj, sed ĉi tiuj kvartaloj kovras nur 6% de la urba areo. La kreskorapideco de tiuj kvartaloj en la urbo estas pli alta ol la kreskorapideco de la resto de la urbo.Neordigita kaj kaduka konstruaĵaro en Ladurbo deManilo.
Ladurbo aŭslumo estas aro de dometoj konstruitaj per rekolektitaj materialoj tiel kiellado,plasto,kartono aŭ eĉ disponeblaj rubaĵoj. Kutime situanta periferie deurbegoj, tiuj areoj estas precipe loĝataj de mizeraj civitanoj kiuj ne povas havigi al si pli komfortajn loĝejojn.
Nekonfuzenda estas la vortojgeto kaj ladurboj ĉar la unuaj emfazas areoj loĝataj de malsamdevenaj gentoj, sen riĉeca nocio. Ankaŭ diferencas la brazilajfaveloj, kiuj estas dumtempaj loĝejoj, dum la ladurboj estas dometoj, kies loĝantoj fojfoje loĝas tie dumjardekoj.
Kvankam tiuj kvartaloj aŭ urboj estas leĝe malpermesitaj, ili estas tolerataj pro manko de taŭgaj alternativoj. Tamen okazas ke tiuj domaroj kiuj elstaris en iesaj vakejoj estas malkonstruitaj de la aŭtoritatoj.
Laŭ freŝdata raporto deUN (junio 2006), triono el la urbanoj loĝas en iaj laddomoj tuttere kaj 1,4miliardo da homoj vivos en tiaj areoj en2020.[1] EnAfriko, la grandeco de tiaj areoj kreskiĝas je 4,5 % jare.