Labradoro okupas la orientan parton de laLabradora Duoninsulo. Ĝi limas okcidente kaj sude kun la kanada provincoKebekio. Labradoro ankaŭ kunhavas malgrandan terlimon kun la kanada teritorioNunavuto en la insulo Killiniq.
Kvankam Labradoro kovras 71 porcenton de la provinca terareo, ĝi havas nur 8 porcenton de la provinca loĝantaro. la indiĝenaj popoloj de Labradoro estas la NordajInuitoj deNunacjavut, la Sudaj Inuit-Metisoj deNunatukavut (NunatuKavut), kaj laInuoj. Multo de la neindiĝena loĝantaro en Labradoro ne permanente setlis en Labradoro ĝis la disvolvigo de naturaj rimedoj de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. Antaŭ la 1950-aj jaroj, malmultaj neindiĝenoj loĝis en Labradoro la tutan jaron. La malmultaj eŭropaj enmigrantoj kiuj laboris laŭsezone por eksterlandaj komercistoj kaj kunportis familiojn estis konataj kielSettlers (setlantoj).