Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Laboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri produktado/kreado. Por informoj pri fizika grando, vidula artikolonLaboro (fiziko).
Usona laboristo en la komenco de la 20-a jarcento. Tradicia bildo de laboro.

Laboro estas peno por fari,produkti,verki, aŭ krei aĵon, kutime por mona kompenso (salajro). Laboro povas esti salajrata aŭ sensalajra, laŭleĝa aŭ eksterleĝa kaj malvolonta aŭ volonta. Sensalajra malvolonta laboro estassklaveco. En okcidentaj landoj laboro estas reguligita laŭ aĝo kaj kondiĉoj, sed formoj de sklaveco ankoraŭ ekzistas tie.

LaŭFrancisko AzorínLabori estasStreĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon.[1] Li indikasetimologion el la latinalaborare (labori). Kaj li aldonas la terminojnlaboristo, por homo kiu sin dungas por labori;laborejo, por loko, kie oni laboras;manlabori,kunlabori,ellabori,prilabori,perlabori,labori po pecoj,labori laŭ tasko.[2]

Faktoroj

[redakti |redakti fonton]

Salajro estas ricevita se oni laboras je ies konto. Laŭ la juro de kelkaj landoj,[3] la salajro estas indiko de laboro: se oni laboras, oni devas ricevi salajron; se male, ne temas pri laboro. Ĝenerale la salajron ricevigas la dunginto, sed povas okazi nuancoj; ekzemple en Usono,kelneroj apenaŭ ricevas salajron el la dungintoj, dum ili devas enspezi el lakrompago de klientoj, kvazaŭ ili ne laboras kaj faras nur favoron al la dunginto; lastatempe okazas polemiko inter defendantoj kaj kontraŭantoj de tiu stranga laborsistemo.

Laborkondiĉoj estas la kondiĉoj en kiuj okazas la laboro, tio estas la komforto de la laborejo (varmo, malvarmo, lumo, mallumo, odoroj, aerumado ktp.), la labordaŭro (horojn tage, tagojn semajne, ripoztempoj), korpa sinteno (stare, side, movo), pezo movenda ktp. Ĉi ĉio formas parton de la ĉiutaga vivo de laboristoj, do de granda parto de la homaro. La reagoj por plibonigo de la laborkondiĉoj ludis gravan rolon en la historio de la civilizacioj kaj landoj. De la flanko de la posedantoj kaj alta klaso estis kutima sinteno ne atenti pri laborkondiĉoj, dum de la flanko de la laboristoj, iliaj familioj kaj proksimuloj, la laborista movado oni luktis por ties plibonigo, ekzemple pere de la agado de sindikatoj, de la labora juro ktp.

Tipoj de laboroj

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas multegaj specoj de sensalajra laboro, kiun la laboranto faras por si mem aŭ en diversaj formoj de senmonainterŝanĝo, kiuj povas interligi sociajnagantojn. Sensalajra laboro estis la normo dum preskaŭ la tutahistorio de la homo. Lasalajra laboro, t.e. pagenda permono aŭ varoj, normaliĝis en la lastaj tri jarcentoj. Kiam agado transiras de sensalajra en salajran formon, oni nomas la evoluonkomerciĝo.

Neregula laboro, malformale konata kiel nigra laboro, subakva laboro aŭ laboro en B, estas la neregistrita laboro aŭ neĝuste registrita (falsigo en ekdato en la salajraj kvitancoj, falsa pago ktp.). Ĝi liberigas kaj la dunginton kaj la dungiton el impostaj ŝarĝoj korespondaj al la emeritigo kaj al la sociala sekureco de tiu lasta. Ĝi ankaŭ liberigas la dungiton el pago de la rektaj impostoj korespondaj al la enspezo. Kiam mankas laŭjura laborkontrakto, certe estas neregula laboro.

Korpa laboromanlaboro estas fizika laboro farita de homoj, plej precipe kontraste al tio farita demaŝinoj, kaj al tio farita de tirbestoj. Ĝi estas plej laŭlitere laboro farita per la manoj, kaj, per metafora etendaĵo, ĝi estas laboro farita per iuj de la muskoloj kaj ostoj de la korpo. Por la plej granda parto de homa prahistorio kaj historio, korpa laboro kaj ĝia proksima labortipo, nome besta laboro, estis la primaraj manieroj kiel fizika laboro estis plenumita. Mekanizado kaj aŭtomatigo, kiuj reduktas la bezonon de homa kaj besta laboro en produktado, ekzistis dum jarcentoj, sed ili nur en la 19-a jarcento komencis signife disetendiĝi kaj ŝanĝi homan kulturon.

Hejmlaborotelelaboro estas maniero de laboro kaj por dunginto kaj aŭtonome en kiu almenaŭ gravan parton de la labora tempo oni faras en loko diferenca de la oficejo aŭ kutima laborloko pere de la uzado de la novaj teknologioj de la informado kaj la komunikado. Ĉar temas pri relative moderna labormaniero, ankoraŭ oni dubas pri la ĝusta termino. La vorto hejmlaboro povas estis konfuza apud hejmtasko aŭ aliaj taskoj aŭ laboroj kiujn oni povas fari hejme. Aliaj alternativoj povus esti "jedistanca laboro", "aliloka laboro", "eksteroficeja laboro" kaj "ne-ĉeesta laboro", kiuj havus la avantaĝon, ke eble oni ne laboras precize en hejmoj, sed en aliaj ejoj for de la kutima laborejo, kiel ĉe hotelo, trajno, ktp. Tiukadre disvastiĝo de "aliloka laboro" foje helpis en la reloĝigo de senhomigitaj ruraj areoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Moderna

[redakti |redakti fonton]

En la frua fazo de la Klerismo, oni ekpretendis ke la laboro estasnatura rajto de la homo (ekz.Jean-Jacques Rousseau), kritikante la feŭdan principon delegitimigo. Laŭ klerismuloj, laproprieto ekestas nur pro laboro, kaj neniu havas didonitan rajton al proprieto. Utilaĵoj ne produktitaj per homa laboro estis komunaj posedaĵoj.

Adam Smith distingis produktan kajneproduktan laboron. Li nomis produkta laboron, kiu rezultigas vendeblan produkton. Tio inkludis ne nur la procezon deplivalorigo mem (forĝadon ĉeforĝisto), sed ankaŭ ĉiujn, kiuj peras la plibonigon de la utilaĵo (ĉe forĝisto, la ardigon de la karboj, aŭ la prizorgadon de la martelo kaj amboso). Neprodukta li nomis laboron kiu ne rezultigas vendeblan produkton. Tamen tiaj laboroj nun nomiĝas reproduktaj, ĉar ili estas necesaj por la farado de produkta laboro (ekzempledommastrumado,ŝtataj oficoj kajadministracio).

La frua socialistoCharles Fourier proklamis en 1808rajton al laboro.

Laŭ lavalorteorio deKarl Marx, ununure la "homa laborforto" povas pligrandigi (akumuli)kapitalon, kiel kunfluon de elfarita laboro aŭplusvaloro. Enkapitalismo ĝi neeviteble faras tion.

Rilataj fakoj

[redakti |redakti fonton]

Labormedicino estas fako enmedicino kiu okupiĝas pri la studo de lamalsanoj kajakcidentoj kiuj okazas kiel konsekvenco de la labora aktiveco, same kiel pri la rimedoj por eviti ilin kiuj devas esti adoptitaj por ĉu eviti ĉu malpliigi iliajn konsekvencojn. Oni konsiderasBernardino Ramazzini kiel patro de la labormedicino.

Specoj de laboraj aranĝoj

[redakti |redakti fonton]
Knabo kolektantarubaĵojn enĜakarto,Indonezio.Infanlaboro estas kvazaŭsklaveca tipo de laboro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
  2. Azorín, samloke.
  3. Ekzemple de Hispanio.
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Laboro&oldid=9045842"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp