Labo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Filipinoj![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4604 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 109 245 (2020)[+] | ||
Loĝdenso | 185 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 9′ N,122° 50′ O(mapo)14.156111111111122.82944444444Koordinatoj:14° 9′ N,122° 50′ O(mapo)[+] | ||
Alto | 38 m[+] | ||
Areo | 589,36 km² (58 936 ha)[+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj[+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Labo -tagaloge Bayan ng Labo - estas kvinaklasaurbego (municipo) enFilipinoj, eninsuloLuzono, enBikola Regiono, enprovincoNordaj Kamarinoj. Labo konsistas el 52distriktoj, el tio 10 estas urbaj distriktoj.
Labo kuŝas en la sudorienta parto de la insulo for de la maro laŭ malgranda rivero[1]. Provinca ĉefurboDaet troviĝas 13, regiona ĉefurboLegazpio (Albajo) 149,Kezonurbo 199, ĉefurboManilo 206,Baguio 348,Cebuurbo 443,Puerto Princesa 663,Dabao 845,General Santos 930kilometrojn (aere)[2].
Labo estis fondita en1800 dum regado dehispanoj. Post la filipina revolucio en1898Usono dominis, kiun interrompis lajapanoj inter 1942-1945. Labo en la fruaj2010-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).
Labo estas la agrikultura, iomete ankaŭ komerca centro. Ĝi abundas jeercoj (oro, nikelo, fero, kupro, plumbo kaj mangano). Agrikulturo estas la ĉefa vivtenado de la loĝantoj. Pro abundaj arbaraĵoj kielrotangoj kajbambuoj, lokaj homoj emas produkti kaj vendi manmetiaĵojn. En la kampoj oni kultivaskokosojn,bananojn,ananasojn,rizojn.
Labo estas alirebla laŭ traira aŭtovojo, krome estas kelkaj flankovojoj.
La loĝantoj estas plejparte katolikoj en Labo.
La klimato de Labo estas klasifikita kielekvatora klimato, sed iomete la montoj baras parton de lanuboj. Jare pluvas 1635 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte pluvas. La jara averaĝatemperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.