Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Labná

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Labná
arkeologia loko[+]

LandoMeksiko

Koordinatoj20° 10′ 21″ N,89° 34′ 44″ U(mapo)20.1725-89.579Koordinatoj:20° 10′ 21″ N,89° 34′ 44″ U(mapo)
Akvokolektejo7,36km² (736ha)[+]
Areo7,36km² (736ha)[+]

Labná (Jukatanio)
Labná (Jukatanio)
DEC
Lokigo de Jukatanio en Meksiko

Map
Labná
Vikimedia Komunejo:  Labná[+]
vdr
Pordego en Labná - desegnaĵo de Catherwood1843

Labná estas ruinamajaurbo enMeksiko. Ĝi troviĝas sur la duoninsuloJukatano, ĉirkaŭ 10 km okcidente deSayil, alia majaa urbo.

La signifo de la nomoLabná estas"lasta domo""malnova domo". Tiun nomon la urbo ricevis nur post retrovo, oni ne scias la originan nomon. La kulmino estis verŝajne en la7-a jarcento, kaj oni supozas ke 2.000 homoj loĝis tie. La plej gravaj konstruaĵoj estis konstruitaj inter750 kaj1000. Per la tiel nomata"majaa rapidvojo" (Sacbé) estis ligita al la urbojKabah,Sayil kajŬmal.

Retrovis la urbon en la jaro1842John Lloyd Stephens kajFrederick Catherwood. La desegnaĵoj de Catherwood el tiu tempo estis inter la plej fame konataj motivoj de la majaa kulturo.

La plej gravaj konstruaĵoj en Labná estas lapalaco,templo,pordego kaj kolonara halo. La konstruaĵoj estas dePuuc-stilo.

La palaco (Gran Palacio)

[redakti |redakti fonton]

La duetaĝa palaco estas ĉirkaŭ 120 metrojn longa kaj enhavis 67 ĉambrojn kaj plurajn enajn kortojn kaj terasojn. Granda nombro depentraĵoj kajreliefoj de la pluvdioChaac kaj grandega serpentkapamasko troviĝas sur la konstruaĵo.

Templo (El Mirador)

[redakti |redakti fonton]

La templo estas preskaŭ 6 metrojn alta kaj troviĝas sur 13 metrojn altapiramido. Ĝi enhavas kvar ĉamrbojn kaj estas ornamita de stuko kaj figuroj.

Pordego en Labná

Pordego (Arco Triunfal)

[redakti |redakti fonton]

La ĉirkaŭ 14 metrojn larĝa kaj 7 metrojn alta prodego estas konstruita kiel falsavolbo kaj oni taksas ĝin unu el la plej grava arkitekturaj atingoj de la majaoj. Komence ĝi estis parto de fortikaĵmuro kaj pasejo. La du flankoj de la pordego estas tute malsamaj: unu flanko estas riĉe ornamita, kaj la alia tre sobra.

Kolonara halo (Edificio de las Columnitas)

[redakti |redakti fonton]

La L-forma kolonara halo staras sur ĉirkaŭ du metrojn alta subkonstruaĵo kaj estis verŝajne loĝejo por nobeloj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Majaaj arkeologiejoj
Belizo
Gvatemalo
Honduro
Meksiko
Salvadoro
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Labná"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp