Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Laax

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je31 aŭg. 2023.
Laax
Blazono de Laax
Laax kaj Lago de Laax
komunumo en Svislando
KantonoGrizono
DistriktoSurselva
KomunumaroIlanz
Koordinatoj 46° 48′ 36″ N9° 15′ 36″ O / 46.81000 °N, 9.26000 °O /46.81000; 9.26000(mapo)Koordinatoj:46° 48′ 36″ N9° 15′ 36″ O / 46.81000 °N, 9.26000 °O /46.81000; 9.26000(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1336
Areo31,71 km²
Alteco1016 msuper marnivelo
Poŝtkodo7031
Komunumkodo3575
Mapo de Laax
vdr

Laax (prononculagz; en laromanĉa lingvo origineLags) estaskuracloko kaj komunumo de laKomunumaro Ilanz kaj laDistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 1336 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo de Laax etendiĝas de la ravino de Laax en sudo ĝis laVorab-Glaĉero en nordo. Sur la teritorio de la komunumo situas la du lagojLago de Oberst (en laromanĉa lingvoLag digl Oberst) kajLago de Laax. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Laax mem el la setlejojSalums,Cons,Uletsch,Staderas kajMurschetg.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Laax limas en nordo alGlaruso Sudo (GL), en oriento alFlims, en sudo alSagogn, en okcidento alFalera, kaj en nordokcidento alSchnaus.

Monda naturheredaĵo

[redakti |redakti fonton]

Laax apartenas al laSvisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio2008 akceptita kielMonda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra Laax pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 deTamins traIlanz kajOberalppasejo alAndermatt. La vilaĝo mem estas senŝarĝita de la transirtrafiko dank al ĉirkaŭvetura tunelo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita perpoŝtaŭtolinio deKoiro alIlanz. De Laaxaertelfero kondukas al la montoCrap Sogn Gion sur alteco de 2252 ms.m. Kun Falera kaj Flims Laax formas turisman regionon, kiun oni vintre vendas sub la nomo Laax kaj somere sub la nomo Flims.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Diversaj lokoj en Laax jam estis menciitaj en la testamento de la episkopo Tello en la jaro765. La unua rekta dokumenta mencio de Laax datiĝas el la jaro1290 kielLages en la inventaro de lakatedralo deKoiro. En la jaro1300 Laax formis kun la fortikaĵoLangenberg (en la romanĉa lingvoCuolm Liung centro de la Senjorujo Laax kaj de la Asocio de la Liberuloj supre de la Arbaro de Flims. Ĝis1525 Laax apartenis al laparoĥoSagogn, kun kiu ĝi ĝis tiam ankaŭ formis merkatokomunumon. Inter1654 kaj1732 okazis en Laax diversaj sorĉistaj procesoj, kie krime estis brulmurditaj homoj en la nomo de la kristana eklezio. Ĝis fino de1850 Laax apartenis al la tribunala komunumo Laax-Seewi, kiu tiam estis malfondita. Sur baze de la tiama leĝo pri la nova administracia ordo de Kantono Grizono Laax estis atribuita en1851 al lakomunumaro Ilanz.

Per la malfermo de la hotelo Seehof apud la Lago de Laax en la jaro1880 komenciĝis la historio de Laax kiel kuracloko. La granda sukceso kielturisma loko komenciĝis en la1960-aj jaroj per la konstanta ampleksigo de la instalaĵoj de la montartransportentreprenoCrap Sogn Gion AG kunaertelfero kajskiliftoj.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Martin Bundi:Laax enHistoria Leksikono de Svislando (2007-11-05)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Vala stacio de la aertelfero al Crap Sogn Gion
    Vala stacio de la aertelfero al Crap Sogn Gion
  • Naturrezervejo Uaul Taviarna
    Naturrezervejo Uaul Taviarna
  • Lago de Oberst
    Lago de Oberst
  • Laax dum nokto
    Laax dum nokto


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Surselva
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Laax&oldid=8977564"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp