La mariée était en noir | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La mariée était en noir |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1968, 17 apr. 1968, 25 jun. 1968 |
Ĝenro | filmo bazita de literatura verko, drama filmo, krimfilmo, mistera filmo, nigra filmo |
Kameraado | Raoul Coutard |
Reĝisoro(j) | François Truffaut |
Produktisto(j) | Marcel Berbert |
Scenaro | François Truffaut • Jean-Louis Richard • Cornell Woolrich |
Muziko de | Bernard Herrmann |
Rolantoj | Jeanne Moreau • Michel Bouquet • Jean-Claude Brialy • Charles Denner •Michael Lonsdale • Serge Rousseau • Claude Rich • Daniel Boulanger • Alexandra Stewart • Christophe Bruno • Gilles Quéant • Luce Fabiole • Paul Pavel • Sylvine Delannoy • Van Doude • Edith Ker • Daniel Pommereulle |
Produktinta firmao | Dino De Laurentiis Cinematografica |
IMDb | |
La mariée était en noir (La edzino vestis nigre) estas francatrileradrama filmo de1968 reĝisorita deFrançois Truffaut, en kiu stelulisJeanne Moreau, Charles Denner, Alexandra Stewart, Michel Bouquet,Michael Lonsdale, Claude Rich kaj Jean-Claude Brialy. La vestaĵojn farisPierre Cardin.
La scenaro estis bazita sur samnoma romano de William Irish, pseŭdonimo de Cornell Woolrich. Temas pri venĝofilmo en kiu vidvino murdas la homon kiu hazarde pafis al ŝia edzo en ilia nupta tago, kaj liajn kvar amikojn. Ŝi vestas nur blanke, nigre, aŭ blanknigre.
Julie Kohler vidviniĝas tuj elirinta el preĝejo kiam oni pafas al ŝia edzo hazarde. Ŝi dekomence intencas memmortigon, sed oni evitas tion. Poste, Julie ŝajnigas forveturon, sed fakte ŝiaj intencoj estas revenĝo kontraŭ la mortigistoj de sia edzo.
Ŝi ŝanĝas aspekton kaj vestas elegante blanke. Ŝi serĉas en hotelon iun Bliss. Ŝajne li estas edziĝonta, kaj Julie venas al tiukadra festo, kie neniu konas ŝin. Julie altiras Bliss kaj sugestas al li iri al balkono por pli private babiladi. Julie faligas sianfulardon al danĝera parto de la tegmento, Bliss baraktas por rekuperi ĝin, dum Julie malkaŝas sian veran identecon kaj pelas lin al lia morto. Tuj ŝi malaperas.
Ŝia sekva viktimo estas Coral, solema fraŭlo, kiu iras al koncerto, kaj ankaŭ Julie ĉeestas, akiras la fidon de Coral kaj estas invitita al sekvataga vespermanĝo, por kiu ŝi proponas kunporti trinkaĵon. Tiun ŝi venenigas kaj tial Coral mortas, sed antaŭe ankaŭ al li ŝi malkaŝas sian identecon. Post ĉiu murdo, Julie forstrekas tiun en nigra kajereto.
Ŝia sekva viktimo estas René Morane, politikisto. Julie amikiĝas al lia filo kaj sendas falsantelegramon misinformante pri malsaniĝo de la bopatrino de Morane. Tial foriras la edzino de Morane, kaj Julie ŝajnigas instruisto de la filo, proponas preparadon de la vespermanĝo, ludas kun la infano kaj poste enlitigas lin. Julie diras al Morane, ke ŝi perdis valoregan ringon en la domo kaj ili serĉas ĝin. Tial Julie enfermas Morane en ŝranketo sub la ŝtuparo, kie li suferas asfiksion ĝismorte. Poste ŝi fuĝas.
Ŝia sekva viktimo estas Delvaux, posedanto demetalrubejo. Julie petas vidi persone la posedanton, Delvaux, sed kiam ŝi estas pafonta, li estas arestita de la polico. Julie metasdemandosignon ĉe lia nomo en la kajereto. Poste, serĉas Fergus, artisto al kiu pafas sagon en la dorso. Julie intence ĉeestas en la funebro de Fergus, kie ŝi estas kaptita. Ŝi malkaŝas, ke ŝi murdis la kvar viktimojn, sed ŝi ne diras kial. Julie estas enkarcerigita kaj devas servi la manĝon al la malliberuloj, unu el kiuj estas Delvaux, Julie kaŝas tranĉilon kaj ŝteliras en la ĉelo de Delvaux; oni aŭdas krio kaj la filmo finiĝas.
La filmo estas omaĝoe de Truffaut al kino de admiritaAlfred Hitchcock.[1]
Diversaj filmoj inspiriĝis je tiu ĉi, ekzempleSie tötete in Ekstase deJesús Franco (1970),Melek mi, Şeytan mı (1971),Nagin (1976),[2] kaj eble eĉKill Bill deQuentin Tarantino (2003).[3]