Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

La-Valeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elLa Valletta)
Koordinatoj:35° 53′ 52″ N14° 30′ 45″ O / 35.89778 °N, 14.51250 °O /35.89778; 14.51250(mapo)
La-Valeto
malte:il-Belt Valletta
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
urbo
 
Ĝemelurboj
Palermo • Nobile Contrada dell'Aquilavd
Oficiala nomo: Humilissima Civitas Valletta
Moto: Città Umilissima
LandoMalto Malto
InsuloMalto
RegionoRegiono Malta Majjistral
Parto deMediteraneo
SituoLa-Valeto
 - koordinatoj35° 53′ 52″ N14° 30′ 45″ O / 35.89778 °N, 14.51250 °O /35.89778; 14.51250(mapo)
Areo0,8 km² (80 ha)
Loĝantaro6 098 (2008)
Denseco7 622,5 loĝ./km²
ĜardenoĜardenoj Upper Barrakka
Fondita28-a de marto 1566
 - fondintoJean Parisot de la Valette
HorzonoUTC (UTC+1)
PoŝtkodoVLT
Telefona antaŭkodo+356
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoCity of Valletta
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1980 (#4)
Numero131
RegionoEŭropo
Kriterioji, vi
La-Valeto (La-Valeto)
La-Valeto (La-Valeto)
DEC
Situa mapo de La-Valeto
La-Valeto (Malto)
La-Valeto (Malto)
DEC
Situo enkadre de Malto
La-Valeto (Eŭropo)
La-Valeto (Eŭropo)
DEC
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Valletta
Retpaĝo: www.cityofvalletta.org
Map
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La-Valeto (malte:La Valletta) estas laĉefurbo deMalto kaj situas surduoninsulo de lainsulo Malto. Ĝi havis 6098 loĝantojn je decembro2008. En lamalta lingvo oni konas ĝin kielil-Belt (la urbo).

La-Valeto
Urbaj remparoj

Fondita en1566 ĝia nomo devenas deJean de la Vallette, grandmajstro de laMalta Ordeno, kiu ekkonstruis la ĉefanpreĝejon de la insulo.

En La Valeto troviĝas gravaj konstruaĵoj kiel laparlamentejo de Malto aŭ laBelarta Nacia Muzeo (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO). Iom post iom ĝia loĝantaro malkreskis, dum kreskis la loĝantaro de aliaj maltaj urboj kielBirkirkara, malgraŭ tiu fakto La Valeto estas daŭre la ekonomia centro de la lando.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La urbo troviĝas sur la insulo de Malto kaj do partoprenas sian historion kun la insulo.

Tuj post la fino de la sieĝo de Malto en 1565, la Ordeno decidis fondi novan urbon sur la duoninsulo Xiberras por fortigi sian pozicion en Malto kaj alligi la Kavalirojn al la insulo. La fondŝtonon metis la Grandmajstro de la Ordeno, Jean Parisot de la Valette, la 28-an de marto 1566. La unua konstruaĵo estis la Preĝejo de Nia Sinjorino de Venkoj.

En sia libroDell'Istoria della Sacra Religione et Illustrissima Militia di San Giovanni Gierosolimitano (eo:La Historio de la Religio Sankta kaj la Milico Glora de Sankta Johano de Jerusalemo), verkita inter 1594 kaj 1602, Giacomo Bosio skribis ke kiam oni la angulŝtonon metis, grupo de olduloj diris "Iegi zimen en fel wardia col sceber raba iesue uquie!" (moderne: "Jiġi żmien li fil-Wardija [l-Għolja Sciberras] kull xiber raba’ jiswa uqija!") ke signifas "Tempo venos kiam ĉiu peco da tero de la Monteto de Sciberras valoros sian pezon da oro."

Grandmajstro La Valette mortis la 21-an de aŭgusto 1568 en aĝo de 74 jaroj, kaj neniam vidis la finon de la konstruado de sia urbo. Komence entombiĝis li en la Preĝejo de Nia Sinjorino de Venkoj, tamen liaj restoj troviĝas nuntempe en la Kunkatredalo de Sankta Johano, inter la tomboj de aliaj grandmajstroj de la Kavaliroj de Malto.

Francesco Laparelli estis la urbplanisto ĉefa kaj lia plano diferencis multe de la mezepoka malta arkitekturo kun malregulaj serpentumantaj vojetoj. Li desegnis la novan urbon sur rektangula krado, sencollacchio (areo nur por la konstruaĵoj gravaj). La vojojn li desegnis larĝaj kaj rektaj, komenciĝantaj centre ĉe la Urbpordego kaj finiĝantaj ĉe la Fuorto de Sankta Elmo, kiu supervidas la maron ĉe altaĵo de 47 metroj. La malta arkitekto Gerolamo Cassar desegnis kelkajn konstruaĵojn.

Post la foriro de la Kavaliroj kaj la franca okupacio mallonga, la konstruado rekomenciĝis je brita regado. Oni larĝigis pordegojn kaj novajn domojn, malkonstruis kaj rekonstruis multe.

Aeratakoj naziaj kaj faŝistaj dum la Dua Mondmilito kaŭzis grandan detruadon. La Operejo apud la eniro de la urbo ruinas ankoraŭ.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La duoninsulo de Valeto havas du naturajn havenojn, Marsamxett kaj la Grandiozan Havenon. La Grandioza Haveno estas la pli grava, kun kajoj ĉe Marsa. Ekskursoŝipa terminalo situas ĉe la digo malnova de la Akvorando kiun konstruis Grandmajstro Manuel Pinto de Fonseca.

La Valeto havas mediteranean klimaton kun varmegaj, sekaj someroj kaj mildaj, malsekaj vintroj. La temperaturojn moderigas la proksimeco al la maro. Averaĝaj altaj temperaturoj varias de proksimume15°C (59) en januaro ĝis proksimume30°C (86) en aŭgusto, kaj averaĝaj malaltaj temperaturoj varias de proksimume10°C (50) en januaro ĝis22°C (72) en aŭgusto.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La vojoj kaj placoj de La Valeto enhavas arkitekturon kiu varias de la frua 16-a jarcento ĝis la modernismo. La grandurbo estas la ĉefa kulturcentro de la insulo kaj ĝia unika kolekto de preĝejoj, palacoj, kaj muzeoj allogas vizitantojn de la tuta mondo.

KiamBenjamin Disraeli, ĉefministro brita en la 1870-aj jaroj, vizitis la urbon en 1830, li ĝin priskribas kiel "grandurbon de palacoj konstruita per ĝentlemanoj por ĝentlemanoj" kaj rimarkigis ke "La Valeto egalas, se ne superas, ajnan ĉefurbon de Eŭropo." En aliaj leteroj li ĝin deklaris "komparebla alVenecoKadizo" kaj "plena de palacoj kiuj admirindus elPalladio."

La listo de konstruaĵoj de graveco historia inkluzivas laKunkatedralon de Sankta Johano, kiu antaŭe nomiĝis la Preĝejo Magisteria de la Kavaliroj de Malto. Ĝi havas la pentraĵon plej grandan (kaj unike subskriban) deMichelangelo Merisi da Caravaggio. LaAuberge de Castille et Leon, ekse la stabejo de la maltaj Kavaliroj de laLangue de Kastilio, Leono, kaj Portugalio, estas nuntempe la oficejo de la Ĉefministro de Malto. La Palaco Magisteria, konstruita inter 1571 kaj 1574, kaj ekse la sidloko de la Grandmajstro, enhavas nun la parlamenton maltan kaj la oficejon de la Prezidento de Malto.

La Nacia Muzeo de Belartoj estas rokoka palaco kiu datiĝas je la malfruaj 1570-aj jaroj kaj ekde 1789 domis la britan Ĉefkomandanton de la Ŝiparo Mediteranea. La Teatro de Manoel (malte:Teatru Manwel) konstruiĝis en 1731, post nur dek monatoj, per ordono de Grandmajstro Antonio Manoel de Vilhena; ĝi estas unu el la plej malnovaj teatroj funkciaj en Eŭropo. La Mediteranea Kongresejo, ekse laSacra Infermeria, konstruita en 1574, estis fama malsanejo dum la Renesanco. La fortikaĵoj havenaj, konstruitaj per la Kavaliroj kiel grandioza aro de bastionoj, duonbastionoj, ravelinoj kaj kurtinoj, altiĝas proksimume 100 metroj kaj aldonas al la unika arkitekturo de la urbo.

Publika domaro situas interne de la muroj urbaj. Komence la Ordeno planis konstrui ankrejon artaĵan por sia mararmeo, sed ĉi tiuManderaggio (malte: il-Mandraġġ) neniam kompletis, kaj la areo iĝis amaso de konstruaĵoj kun mallumaj vojetoj. En la 1950-aj jaroj, oni malkonstruis laManderaggio-n kaj ĝin rekonstruis kiel domaro.

LaPalaco Ferreria estis la unua konstruaĵo kiu enkondukis lignajnbalkonojn en la insuloj. Ĝi estas nacia monumento de grado 1a.

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto vivo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto-movado en Malto.

Fotogalerio

[redakti |redakti fonton]
  • Ŝildo trovita en 2008
    Ŝildo trovita en 2008
  • Haveno de La Valeto
    Haveno de La Valeto
  • Strato en La Valeto
    Strato en La Valeto
  • La Valeto en 17-a jarcento
    La Valeto en 17-a jarcento
  • La senkapigo de la baptisto (pentraĵo de Caravaggio)
    La senkapigo de la baptisto (pentraĵo de Caravaggio)
Vido de la marhaveno
Vido de la marhaveno
v  d  r
Komunumoj (lokaj konsilioj) deMalto
v  d  r
Eŭropajĉefurboj
Eŭropo
Eŭropo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=La-Valeto&oldid=9060042"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp