Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

La Rochelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Rochelle
La Rochelle
La turoj de la malnova haveno
La turoj de la malnova haveno
komunumo en Francio • havenurbo • urbo
 
Ĝemelurboj
PetrozavodskoLubeko • New Rochelle • AkkoMedino de Esaŭiro • Santiago de Figueiró • CorrientesNewportvd
Administrado
Lando Francio
RegionoNova Akvitanio
DepartementoCharente-Maritime
ArondismentoLa Rochelle
KantonoLa Rochelle-1,2,3
KomunumaroCommunauté d'agglomération de La Rochelle
UrbestroJean-François Fountaine(2014–2020)
Insee-kodo17300
Poŝtkodo17000
Demografio
Loĝantaro74 123(2012)
Loĝdenso2 607,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj46° 10′ N,1° 9′ U(mapo)46.160037-1.14996Koordinatoj:46° 10′ N,1° 9′ U(mapo)
Alteco0 ĝis28 m
Areo28,43 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo :Francio

La Rochelle (Francio)
La Rochelle (Francio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo :Charente-Maritime

La Rochelle (Charente-Maritime)
La Rochelle (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo :La Rochelle

La Rochelle (La Rochelle)
La Rochelle (La Rochelle)
DEC
Map
vdr

La Rochelle [laʁoʃɛl]Pri tiu ĉi sono aŭskulti,okcitaneLa Rochela,bretoneAr Roc'hell, esperanteRoĉelo[1], estaskomunumo kajhaveno ĉeAtlantiko en laregionoNova Akvitanio, en okcidentaFrancio. Ĝi estas laprefektejo kaj la plej granda urbo de ladepartementoCharente-Maritime.

La Rochelle havis 74 123 loĝantojn en la jaro 2012[2] kaj estas la koro de urba areo kun proksimume 200 000 loĝantoj.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Departementa situo de La Rochelle

La Rochelle situas ĉe laAtlantika Oceano, proksimume ĉe la mezo de la franca atlantika bordo, fronte al lainsulo Ré, kun kiu ĝi estas ligita per2,9-kilometra ponto finpretigita en1988. La insulojOléron kajAix estas ankaŭ proksimaj.

La najbaraj komunumoj estasL'Houmeau nordokcidente,Lagord norde,Puilboreau nordoriente,Périgny oriente kajAytré sudoriente. (Rivedoux-Plage, okcidente, estas atingebla per la ponto.)

Historio

[redakti |redakti fonton]
Kardinalo Richelieu dum la sieĝo de La Rochelle
La blazono de La Rochelle
Tour Saint Nicolas (Turo Sankta Nikolao) en La Rochelle

La Rochelle estis fondita dum la10-a jarcento, kaj fariĝis gravahaveno ekde la12-a jarcento. En1137, laduko deAkvitanio donis al la urbo novan statuton de “libera haveno”. 50 jarojn poste, la unuaurbestro en lahistorio de Francio enoficiĝis en La Rochelle, kaj nomiĝis Guillaume DE MONTMIRAIL. Ĝis la15-a jarcento, La Rochelle restis la plej granda franca haveno ĉe laAtlantika Oceano, ĉefe komercintevinon kajsalon.

Dum laRenesanco, la loĝantoj de La Rochelle konvertiĝis alprotestantismo, kaj fariĝis ekde1568 grava centro por la francaj protestantoj (lahugenotoj), tiel iniciatinte pacan kaj prosperan periodon ĝis1620. La urbo finfine konfrontiĝis kun la reĝa potenco de katolikaLudoviko la 13-a, kiam kelkaj kanonpafoj okazis inter La Rochelle kaj reĝaj rotoj la10-an de septembro1627. Tio kaŭzis la sieĝo de La Rochelle : la potencakardinalo Richelieu ĉirkaŭis la urbon dum 14 monatoj, ĝis la kapitulaco de La Rochelle, kiu do perdis sian urbestron kaj sian privilegiojn. La sekva periodo estis tamen tre prospera, ĉefe danke al intensakomerco kunKanado kajAntiloj.

En1864, la haveno de La Rochelle estis la elektita loko por la provo de la unuasubmarŝipo en la tuta monda, laPlongeur, estrita deMarie-Joseph-Camille Doré, kiu naskiĝis en La Rochelle.

Dum laDua mondmilito,Germanio starigis submarŝipan bazon. Tiu afero ludas gravan rolon en la germana filmoDas Boot[3]. Tiu forta germana bastiono estis la lasta liberigita loko enFrancio.


Turismo

[redakti |redakti fonton]
Vidu ankaŭ:Turismo en Charente-Maritime
La urbocentro de La Rochelle
La pordego de la Granda Horloĝo

La Rochelle belege konservis sian estintanarkitekturon; notindaj estas la mezepokaj defendoturoj de lamalnova haveno. Ĝi estas tial unu el la plej pitoreskaj kaj historie grandvaloraj francaj urboj ĉe laAtlantika Oceano. Tio favorigis disvolviĝon de fortaturisma ekonomio.

Unu el la plej grandajmuzikaj festivaloj deFrancio, “FrancoFolies”, okazas ĉi tie ĉiusomere.Franclingvajmuzikistoj kunigas dum unu semajno.2004 estis la 20-a datreveno de tiu okazaĵo.

Laakvariejo de La Rochelle, unu el la plej grandaj en Eŭropo, ricevas 800 000 vizitantojn ĉiujare.

Transporto

[redakti |redakti fonton]

Havenoj

[redakti |redakti fonton]
La haveno Les Minimes

En La Rochelle estas pluraj havenoj:

  • la malnova haveno de La Rochelle, kiu estas la historia haveno de la urbo;
  • la plezurhaveno Les Minimes, unu el la plej grandaj en Eŭropo;
  • la profunda komerca haveno La Pallice, kiu povas ricevi grandajnŝipojn kaj funkcias ankaŭ dummalalta maro.

Fervojo

[redakti |redakti fonton]
La stacidomoLa Rochelle-Ville

En La Rochelle estas du stacidomoj. La stacidomoLa Rochelle-Ville estas la ĉefa: de ĝi eblas iri alParizo traNiort kajPoitiers per rapida trajno (TGV). Krome, regionaj trajnoj (Intercités kajTER) iras interalie alNantes,Bordeaux,Rochefort,Saintes,Angoulême kajLa Roche-sur-Yon.

La pli malgranda stacidomoLa Rochelle-Porte-Dauphine estas finstacio de regiona linio ĝisSaintes.

Flughaveno

[redakti |redakti fonton]

La Rochelle havas flughavenon: laflughaveno La Rochelle - île de Ré. Ĝi havas flugojn alLiono, pluraj urboj deBritio (Londono,Edinburgo,Glasgovo,Manchester…) kajIrlando (Dublino,Cork), kaj ankaŭ alOslo.

Haveno de La Rochelle

Edukado

[redakti |redakti fonton]

Gravuloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Laŭ PIV
  2. Insee. Populations légales 2012 - 17300-La Rochelle (france). Alirita la 26-an de marto 2015.
  3. Stanislavo Belov (2020-04-09) “La submarŝipo” (Das Boot): dramo pri malĝustaj herooj (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-09 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=La_Rochelle&oldid=9017290"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp