
La Repubblica estas la plej grava itala ĉiutagagazeto pri ĝeneralaj informoj, kiu estas presita kaj publikigita enRomo, kaj ankaŭ, la sola, kiu havas ampleksan disvastigon traItalio. La gazetoLa Repubblica estis fondita en la itala ĉefurbo en 1976 fare de la Espresso-Grupo, gvidita deEugenio Scalfari kajCarlo Caracciolo, kaj laMondadori Grupo. Ĝi sin konsideras, politike, ĵurnalo maldekstrema. Ĝia unua direktoro, Eugenio Scalfari, donis la stafeton en 1996 al Ezio Mauro, kiu siavice donis la postenon en januaro 2016 al Mario Calabresi, ĝis tiam redaktisto de la gazetoLa Stampa.
La mezuma cirkulado en 2004 estis 625.000 ekzempleroj, kaj 666.854 en januaro 2007. Ĝia formato estas plenkolora, kun 96 paĝoj, kaj kovras ĉiun specon de informoj: politiko, ekonomio, nacia kaj internacia. Kune kun la nacia eldono, ĝi publikigas plurajn regionajn 32 paĝojn en Romo, Milano, Torino, Bolonjo, Ĝenovo, Florenco, Napolo, Palermo kaj Bari.