Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en la okcidenta parto de insularo Kanarioj. Por urbo sur la insulo rigardu la paĝonSanta Cruz de La Palma. Por orienta provinco de Kanarioj legu la artikolonProvinco La Palmoj. Por ĉefurbo de la orienta provinco de Kanarioj disponeblas la paĝoLas Palmas de Gran Canaria. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonPalma (apartigilo).
La insulo havas surfacon de 708,33 km² (10% de la kanaria teritorio) kaj loĝantaro je ĉirkaǔ 85 000 homoj.
La Palma estas tre kruta, kun alteco de 2.426 m en laRoque de los Muchachos, monto kie ekzistas tre gravaastronomiascienca observejo. Ĝi ankaŭ enhavas lavulkanonCumbre Vieja (Maljuna Pinto), unu el la plej aktivaj vulkanoj en la Kanarioj. Cumbre Vieja kovras la sudajn du-trionojn de la insulo kaj plej aktualeerupciis en septembro2021.
En la centro troviĝas granda vulkanbuŝo kiu formas la Nacian Parkon de laCaldera de Taburiente, kreitan en1954. Aliaj vulkanoj estasSan Andrés kajTeneguía, kiu la lastan fojon erupciis en oktobro1971.
Ekde 2002, la tuta insulo estasRezervejo de la Biosfero,[1] estante la tria kanaria insulo al kiuUnesko agnoskas tiun protektadon. Lakanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[2]
Municipoj de la insulo: 1. Santa Cruz de La Palma; 2. Puntallana; 3. San Andrés y Sauces; 4. Barlovento; 5. Garafía; 6. Puntagorda; 7. Tijarafe; 8. Tazacorte; 9. Los Llanos de Aridane; 10. El Paso; 11. Fuencaliente; 12. Villa de Mazo; 13. Breña Baja kaj 14. Breña Alta.
La Palma estas dividita en 14 municipojn: 7 en la okcidenta kaj 7 la orienta deklivaroj:
Hernández Luis, José Ángel (2006).Transportes y comunicaciones en La Palma: una imagen desde la prensa (1850-1936). Las Palmas de Gran Canaria: Anroart Ediciones.ISBN 84-96577-36-8.
Martín Rodríguez, Ernesto: "La Palma y los Auaritas". Centro de la Cultura Popular Canaria. Santa Cruz de Tenerife. 1992.
Paz Sánchez, Manuel de (2003).La ciudad: una historia ilustrada de Santa Cruz de La Palma. Vizcaya: Centro de la Cultura Popular Canaria.ISBN 84-7926-427-6.