Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

La Kapitalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Das Kapital
skribita verko
Aŭtoroj
AŭtoroKarl Marx
Lingvoj
Lingvogermana lingvo
Eldonado
Eldondato1867
Ĝenroeseo
 
Partoj
• Volumo I de La Kapitalo
• Volumo II de La Kapitalo
• Volumo III de La Kapitalovd
vdr

La Kapitalo (germane Das Kapital; 3 volumoj, 1867, 1885, 1894) estis plej grava verko deKarlo Markso (originale: Karl Marx), en kiu li resumis siajn pensojn pri funkcio de lakapitalisma ekonomia sistemo kaj pri ties evoluo al memdisvolvo. Ĝi montras kritikan vidpunkton pri tiu sistemo bazita surkapitalo, kaj esploras aliajn eblecojn de organizado.

Markso celis malkovri, esplori la ekonomiajn leĝojn de la moderna socio. La dua kaj tria volumoj aperis post lia morto en redaktado deFrederiko Engelso (germane:Friedrich Engels).

Karl Marx,Theorien über den Mehrwert, 1956

Kielkvaran volumon deLa kapitalo Markso planis la libronTeorioj pri laplusvaloro (germane:Theorien über den Mehrwert), kiu estis en 1905 eldonita de Karlo Kaŭcko (germane:Karl Kautsky). Tiu eldonlaboraĵo de Kaŭcko estas tamen konsiderata ne serioza, kaj nova eldono estas preparata kadre de la ĉiomeldono de la verkaro de Markso kaj Engelso, MEGA (Marx-Engels-Gesamtausgabe).

La kapitalo – kvankam ĝi estas verkita surbaze de la 19-jarcenta kapitalismo – montras fenomenojn kiuj plene evoluis nur en la malfrua 20-a jarcento estas ĝis hodiaŭ baza ekonomik-teoria verko pri leĝoj de la merkatekonomio. Ĝi havis gravan efikon je evoluo de la ekonomiko kajakumulo.

Tradukoj kaj adaptoj

[redakti |redakti fonton]

La libro estis tradukita al plej gravaj lingvoj de la mondo.

Tradukoj en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Pro la komplekseco de la libro, jam de frua tempo diversaj aŭtoroj verkis resumojn kaj kompendiojn.Unu el ili, farita deFrederiko Engelso, troviĝas en Esperanto en unua eldono de la unua parto de laKapitalo:

  • Frederiko Engelso: "La kapitalo" de Markso. En: Karlo Markso: La kapitalo, ...,Ĉapitroj unua ĝis naŭa ..., p. 364-371. (en la momento elĉerpita; nova eldono en kolektaĵo de artikoloj estas preparota.)

Kroma, pli ampleksa resumo en Esperanto aperis en 2009, kvankam nur de la 1-a volumo:

  • La ĝis nun plej konciza resumo pri ĉiuj tri volumoj de "La kapitalo" ekzistas en Esperanto jene:

Georgo Fulberto: "La kapitalo" koncize. Kun recenzo de Lucas Zeise. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 98 paĝoj,ISBN 978-2-918300-72-4. (En la listo de MAS-libroj la n-ro 75)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=La_Kapitalo&oldid=7881100"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp