La Ebriuloj aŭLa venko de Bako, enhispanaLos borrachos [borAĉos] aŭEl triunfo de Baco estaspentraĵo de lahispanaVelázquez, konservita en laMuzeo Prado ekde1819.
En 1632 Velázquez ricevis cent dukatojn, kiel rekompencon pro la pentraĵoLa Ebriuloj, pentrita en1629,[1] kelkajn jarojn post sia alveno al Madrido, sed antaŭ sia forveturo al Romo. Eble li jam povis rigardi la kolekton primitologio de la reĝo kaj ankaŭ nudaĵojn.
Tiu sufiĉe humura pentraĵo bildigas la parodian omaĝon, kiun grupo da ebriuloj adresas al juna viro (ebleBakĥo), kapvestita dehedero-krono kaj sidanta sur vinbarelo. Bakĥo siavice omaĝas surgenuan homon, eble poeton eble inspirita de vino,[2] per same hedera krono. Alia rolulo estas same mitologiulo. Kelkaj el la ĉeestantoj rigardas la spektanton.
En la pentraĵo oni reprezentasBakĥon kiel la dio kiu regalas, premias aŭ donacas al la homoj lavinon, kiu liberas portempe la homojn el ties problemoj. En labaroka literaturo, Bakĥo estis konsideritaalegorio de la liberigo de la homo kontraŭ ties sklaveco de la ĉiutago. Eble Velázquez farasparodion de tiu alegorio, ĉar konsideras ĝin nur mezvalora.[2]
La dio estas metita en la verko kiel normala persono ene de la malgranda celebro kiu reprezentiĝas sed havante haŭton pli helan ol tiu de la aliuloj por esti rekonita pli facile.
La sceno povas esti dividita en du duonoj. Tiu maldekstra, kun la figuro de Bakĥo tre lumigita estas proksima al itala stilo inspirita enCaravaggio. Bakĥo kaj la alia mitologiulo aludas al la klasikaj mitoj kaj estas reprezentitaj laŭ tradicia stilo. Rimarkindas la ideigo ĉe la dia mieno, la hela lumo kiu lumigas lin kaj la klasicisma stilo.[2] La dekstra parto male prezentas ebriulojn, surstratajn homojn kiuj invitas partopreni en festo, kun tre hispana sinteno simila alRibera. Estas ĉce ili nenia ideigo, sed maljuniĝintaj kaj elĉerpitaj vizaĝoj. Ankaŭ ne estas tiuflanke la hela lumo kiu lumigas Bakĥon, sed evidentaklarobskuro. Ĉio estas pliimpresionisma.[2]
En tiu verko Velázquez enkondukas nereligian aspekton en mitologian temon, laŭ tendenco kiun li post kultivos eĉ plie en la venontaj jaroj.
Estas diversaj elementoj kiuj havigasnaturalismon al la verko kiaj la botelo kaj la kruĉo kiuj aperas surplanke ĉe la piedoj de la dio, aŭ la realismon kiun prezentas la korpo de tiu. Lude per briloj oni akiras reliefon kaj teksturojn al la botelo kaj al la kruĉo kreante similon al la pentra subĝenro nomemuta naturo. Tiuj kruĉoj estas tre similaj al tiuj kiuj aperas en pentraĵoj fare de Velázquez dum ties sevila epoko.[2]
La pentraĵo, plena de ĝojo kaj sprito, iom rememorigas la etoson de la literaturaj verkoj deMiguel de Cervantes.La Ebriuloj estas krome tipa de la maniero, laŭ kiu Velázquez atenteme studadis kaj bildigis la vivkondiĉojn de la tiamaj kamparanoj : la streko estas firma kaj tute asekura, kaj la pentristo majstras ombron kaj lumon multe pli bone ol en siaj antaŭaj verkoj. Oni povas aserti, keLa Ebriuloj estas la pentraĵo, kiu plej karakterizas la stilon de Velázquez dum la unua parto de lia vivo.