La Almarcha | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16740 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Cecilio Martínez Martínez (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 472 (2013) | ||
Loĝdenso | 7,38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 41′ N,2° 23′ U(mapo)39.686666666667-2.3797222222222Koordinatoj:39° 41′ N,2° 23′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 875 m[+] | ||
Areo | 64 km² (6 400 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La Almarcha [la almArĉa] estasmunicipo deHispanio, en laProvinco Kvenko,regionoKastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝasalmarcheño. La censita loĝantaro en2013 estis de 472 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,38 loĝ/km².
La Almarcha estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoKvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 875 m; je 64 km elKvenko, provinca ĉefurbo, kaj je 100 km elAlbacete, dum al la ŝtata ĉefurboMadrido distas 154 km kaj al Valencio, 193 km. La areo de ties teritorio estas de 64 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°41′12″N 2°22′47″O. Ties municipa teritorio limas kun tiuj deCastillo de Garcimuñoz,Olivares de Júcar,La Hinojosa,Villalgordo del Marquesado kajVillar de la Encina.
La etimologio de la nomo Almarcha devenas el araba “al-marğ”, kiu signifas “herbejo”, kaj ankaŭ “setlejo situa ĉe valo aŭ malalta tero”, interpretata de laDiccionario de la Real Academia Española laŭ la teksto de laTesoro de la lengua castellana deCovarrubias.
Estas elementoj de biodiverseco: makiso kun anzinoj, multa olivarbaro kaj lokoj kunpinoj,poploj kajmigdalarboj. En la loko "La Muela" estas granda plantejo delavendo el kie oni produktas esencan oleon por fabrikado de parfumoj. Samloke abundas latimiano, larosmareno, lasatureo kaj granda diverseco de kuracplantoj kiaj la nomita rokteo,salvio, ktp.
En la municipa teritorio abundas specioj de malgranda ĉaso kiajperdrikoj,koturnoj,turdoj,palumboj,turtoj,leporoj kajkunikloj. Somere abundasapusoj kajhirundoj. Estas ankaŭpaseroj,abelmanĝuloj,otidoj,pluvioj,malgranda otido,kalandroj,kardeloj,lanioj, ktp. En "La Muela" kaj "El Campazo" foje troveblasagloj,nizoj,falkoj kaj aliaj birdospecioj kiajturstrigo,noktuo,upupo, ktp. Somere ĉe la bieno Molinillo foje estasaproj kajvulpoj, krom roduloj kaj kelkajserpentoj.
En la teritorio oni trovis restojn eĉ el laNeolitiko kaj multaj el la epoko deRomia Imperio. La araboj jam fondis la setlejon. Ili jam citis la setlejon en dokumentoj de935 kaj1172. La plej antikva kastililingva citaĵo estas de epoko de la reĝoSanĉo la 4-a, dua duono de la 13a jarcento. Kaj ankaŭ aperas en laLibro de la caza dedon Juan Manuel (1325). Poste estis konfliktoj inter la diversaj feŭdaj senjoroj.
Meze de la20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe La Almarcha super 1590 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe La Almarcha kie oni falis al la nunaj 472.
Ekde laHispana transiro al la demokratio la urbestroj estis Augusto Mena TiernoUCD, Rafael Granero Sánchez (Acción Popular), Amadeo Granero García (CDS), Juan José Toboso García (dufoje,PSOE), Francisco Javier Guijarro Romero (CDS) kaj poste la sama dufoje sed jam por la partioPSOE kaj fine Cecilio Martínez Martínez, (PP).
Agrikulturo (tritiko, hordeo, olivarbaro kaj sunfloro) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Servoj (hotelo, restoracioj, bankoj, apoteko, vendejoj, aŭto-atelieroj kaj entrepreno pri transporto per kamionoj) kaj loĝejoj.
https://www.facebook.com/pages/El-Pozairon/139239959482877?ref=hl