| László Huszthy | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 3-an de februaro1923 (1923-02-03) en Ózd |
| Morto | 3-an de julio2006 (2006-07-03) (83-jaraĝa) en Miskolc |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Teĥnika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
| Okupo | |
| Okupo | inĝeniero universitata instruisto |
László Huszthy [lAslo husti], laŭ la hungarlingve kutima nomordoHuszthy László, estishungara maŝininĝeniero, altlernejainstruisto.
László Huszthy[1][2] naskiĝis la 3-an de februaro 1923 (nun1923-02-03) enÓzd, li mortis la3-an de julio 2006 enMiskolc.
László Huszthy maturiĝis en kalvinanagimnazio en Miskolc en 1940, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon enReĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en1946. Post la diplomo li estis maŝininĝeniero en ŝtalauzino de Ózd 6 jarojn, poste li estisasistanto (1952–1953),lektoro (1953–1967) kajdocento (1967–1983) en laPezindustria Teknika Universitato, dum li doktoriĝis en 1961 en la universitato. Li okupiĝis pri maŝineroj, precipe pridentradoj. Li havis edzinon ekde 1949, kiu naskis filinon.