Lakvokao (Setonix brachyurus) estas malgrandamakropedo, proksime al la grandeco de doma kato. Simila al aliajmarsupiuloj de la familio makropedoj (kielkanguruoj kajvalabioj) la kvokao estasherbomanĝa kaj ĉefenoktuma. Ĝi moviĝas sur la tero kiel kanguruo, kun miksaĵo de malgrandaj kaj grandaj saltetoj. Ĝi ankaŭ povas grimpi malgrandajn arbojn kaj arbedojn. Kvokaoj estas ariĝemaj - ili kolektiĝas en grandajn grupojn, kie estas manĝaĵo. La ino naskas nur unu idon en unu jaro.
kvokao sur la insuloRottnest - ne timanta homojn kaj venanta tre proksime al la fotilo
Ĉi tiu malgranda marsupiulo troviĝas nur en la sudokcidento deOkcidenta Aŭstralio. La vortokvokao devenas, tra la anglaquokka, el vorto en la lokaaborigenanungara lingvo, verŝajnegwaga (prononcita kielgŭaga).[1]
Estas multaj kvokaoj sur la insuloRottnest, kiu estas apud la marbordo. La insulo havas nek katojn nek vulpojn.
La kvokaoj de la insulo estis inter la unuaj aŭstraliaj mamuloj viditaj de Eŭropanoj. En 1658, lanederlanda maristo Samuel Volckertzoon skribis pri ekvido tie de "sovaĝa kato". En 1696 la ŝipara kapitano Willem de Vlamingh esploris specimenojn de la mamulo, kiun li priskribis kiel grandanraton. Pro tio, li nomis la insulonnederlande Rottenest, "rata nesto".[2]
Tiuaŭstralazia specio ne timas homojn, kaj ofte saltetas sufiĉe proksime al ilin, precipe sur Rottnest. Tamen, leĝo malpermesas, ke anoj de la publiko iel ajn manipulas la kvokaojn de la insulo.[3] Vizitantoj al Rottnest estas ankaŭ konsilataj, ke ili ne donu al la kvokaoj aĵojn por manĝi, ĉar ĉi tio povas malhelpi la sanon de la bestoj.
↑Dixon, R.M.W.; Moore, Bruce; Ramson, W. S.; Thomas, Mandy. (2006)Australian Aboriginal Words in English: Their Origin and Meaning,2‑a eldono, Oksfordo: Oxford University Press.ISBN 0-19-554073-5. (angle)