| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kunKvir-teorio. |
Kviraj studoj,studoj pri seksa diverseco, aŭGLAT-aj studoj estas akademiafako pri la studado de aferoj, kiuj rilatas alseksa orientiĝo kajsocia sekso, ordinare koncentrante sin allesbanaj,gejaj,ambaŭseksemaj/ĉiuseksemaj,transgenraj,kviraj, scivolemaj, kajinterseksajhomoj kajkulturoj.
Originale koncentrita al GLAT-a historio kaj literatura teorio, la fako etendiĝis ĝis la akademia studado de demandoj, kiuj elmerĝiĝis pro trovaĵoj debiologio,sociologio,antropologio, lahistorio de scienco,filozofio,psikologio,seksologio,politika scienco,etiko, kaj aliaj fakoj, per ekzamenado de la idento, vivoj, historio, kaj perceptado de GLAT-aj homoj. Marianne LaFrance, la eksprezidento de la Larry Kramer Iniciato por Lesbaj kaj Gejaj Studoj, diris, "Nun ni demandis ne nur 'Kio kaŭzas samseksemon?' [sed ankaŭ] 'Kio kaŭzas aliseksemon?' kaj 'Kial sekseco estas tiom centrita en la vidpunktoj de iuj homoj?'"
Kviraj studoj ne samas alkvir-teorio, kiu estas analiza vidpunkto en kviraj studoj, centrita jeliteraturaj studoj kajfilozofio, kiu defias la siaopinie "socie konstruitajn" kategoriojn nome seksa kaj sekseca identoj.